IJK 1978

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1978
Loko Veliko Tarnovo,  Bulgario
← Antaŭa Sekva →
vdr
Veliko Tarnovo

La 34-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1978 en la urbo Veliko Tarnovo en Bulgario. La kongreson partoprenis 450 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Temis pri la dua IJK en Bulgario, post tiu de 1963 en Vraca.

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis aparte favora ŝanco por renkontigo de junaj esperantistoj el ambaŭ politikaj blokoj, kaj por multaj junuloj el la industriigitaj landoj de nordokcidenta Eŭropo respektive norda Ameriko la ekkono de la balkana tradicia kulturo de Bulgario, aparte bone spertebla en la historia montara urbo Veliko Tarnovo, estis forte impresiga.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]