IJK 1983

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1983
Loko Debrecen,  Hungario
Ekde 23-a de julio 1983
Ĝis 30-a de julio 1983
← Antaŭa Sekva →
vdr
ĉefstrato de Debrecen

La 39-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1983 en la kulturcentro "Ferenc Kölcsey" de la urbo Debrecen en orienta Hungario. La kongreson partoprenis 672 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

kongreslibra titolpaĝo

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis aparte favora ŝanco por renkontigo de junaj esperantistoj el ambaŭ politikaj blokoj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.

parto de la 800-persona Esperanto-demonstracio

Nekutima evento estis granda demonstracio de la kongresanoj plus pliaj regionaj esperantistoj, sume ĉirkaŭ 800 homoj, tra la ĉefaj stratoj de la urbo - kun grandaj tekstobanderoloj varbantaj pri Esperanto.

Proksimume cent junaj kongresanoj grupe alvenis per biciklo de Passau en suda Germanio tra Aŭstrio kaj Hungario ĝis Debrecen (770 km): Kvardeko da junaj okcidenteŭropanoj biciklis la tutan vojon, kaj miksita grupo kun aldonaj 60 orienteŭropanoj ekde la aŭstria-hungaria limo ĝis la kongresejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]