IJK 1989

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1989
Loko Kerkrado,  Nederlando
Ekde 16-a de julio 1989[1]
Ĝis 23-a de julio 1989[2]
← Antaŭa Sekva →
vdr
tipaj domoj de Kerkrade

La 45-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1989 en la urbo Kerkrade apud Akeno kaj relative proksime al Mastriĥto en la sudoriento de Nederlando. La kongreson partoprenis 525 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, estis impone por la gastoj el orienteŭropo sperti la limon inter Nederlando kaj Germanio, kiu dividas la urbojn Kerkrade okcidente kaj Herzogenrath oriente: En 1989, piedirantoj ĉie rajtis libere alterni inter Nederlando kaj Germanio, nur aŭtoj devis pasi la limon en difinitaj limpasejoj, pro simbola lima muro en alteco de malpli ol 20 centimetroj (intertempe multloke ankaŭ forpreniĝis la mureto). Multaj kongresanoj ludeme balanciiĝis sur tiu ŝtatolima mureto, kaj suspiris komparante ĝin kun tiam ekster oficialaj limtrairejoj ankoraŭ neniel-paseblaj armeecaj liminstalaĵoj inter la ŝtatoj de okcidenta kaj orienta Eŭropo, ekzemple inter la du germanaj ŝtatoj FRG kaj GDR.

Aparte drasta la diferenco estis por grupo da junaj esperantistoj el Pollando, kiu revis grupe bicikli de Varsovio ĝis Kerkrade: en Pollando kaj okcidenta Germanio tio ne estus problemo, sed la Nacia Popolarmeo de GDR akcentigis ke neniel akcepteblus tia pli granda grupo, kiu de oriento al okcidente pasus la socialisman orientan Germanion, ke tio konsiderendus politika demonstracio kontraŭ la Varsovia Pakto al kiu la junuloj montrus la dorson, kaj neniel ajn eblos pasis per bicikloj la fortikigitan okcidentan limpasejon de GDR: Fine la grupo ricevis la permeson sen bicikloj per rekte vojo trajne vojaĝi tra GDR kaj oni pretis esceptokaze antaŭe transporti la biciklojn per varvagono ĝis la apudlima stacidomo Eisenach, sed de tie neniel eblus pasi la limon al la "malamika kapitalisma eksterlando". La vojaĝo fine devis esti nuligita kaj plej multaj polaj esperantistoj restis hejme. Okcidentaj gazetoj resumis siajn raportojn per la frazo "Leĝaj limigoj fariĝis tiom striktaj, ke poloj devis nuligi sian vojaĝon al la Esperanto-Kongreso en Kerkrade, en kiu partoprenas gejunuloj el la tuta mondo."[3] Tamen la frazo ke la "limigoj fariĝis tiom striktaj" iom misprezentas la situacion, ĉar tio ŝajnigas ke kelkajn jarojn antaŭe estintus pli simple: verdire kelkajn jarojn antaŭe neniuj esperantistoj el komunisma Pollando, okcidenta Germanio aŭ Nederlando eĉ pensintus tiom frenezan ideon per bicikloj transite pasi la forte police kaj armee protektitan socialisman ŝtaton GDR kaj marĉandi kun la ambasadejo de GDR kaj la Nacia Popolarmeo pri eblecoj realigi tian planon.

En la kultura programo de la kongreso elstaris publika subĉiela koncerto de la slovaka rokmuzika grupo TEAM en Esperanto, kaj premiera prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams fare de la aktora grupo Kia Koincido, kiu poste ankaŭ sursceniĝis en la UK 1989 en Brajtono (Britio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. URL de referenco: https://resolver.kb.nl/resolve?urn=ddd:010624231:mpeg21:a0202
  2. URL de referenco: https://resolver.kb.nl/resolve?urn=ddd:010624231:mpeg21:a0202
  3. "Wettelijke beperkingen zijn er zo gebet aan geworden dat de Polen hun reis naanaar het esperanto congress in Kerkrade, waaraan jongeren uit de hele wereld mee doen, hebben moeten afblazen." jen ekzemple en la gazeto Dagblad voor Oostelijk Zuidlimburg, 13-a de junio 1989 (nederlande)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]