Varvagono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
varvagono kun gliteblaj flankaj pordoj en Germanio
cisterna vagono povas transporti ĉiajn specojn da likvaĵoj

Varvagonojŝarĝovagonoj[1], estas vagonoj, do nemotoraj fervojaj veturiloj kiuj estas uzataj por la transportado de ŝarĝo. Gamo da specoj de vagonoj estas uzataj por pritrakti malsamajn specojn de varoj, ekzemple por trunkoj de arboj aŭ ŝtalaj traboj; karboj, sablo, salo aŭ similaj ŝuteblaj varoj; cisternaj vagonoj por ĉiaj likvaĵo, de minerala akvo kaj freŝa lakto ĝis nafto kaj likva tergasolikva naftogaso; ankaŭ eblas simplaj platformoj por konteneroj. Tamen ĉiuj varvagonoj en regiona reto tipe havas normigitajn kuplilojn kaj aliajn ekipaĵojn, kiel ekzemple hosoj por fervojaj aerbremsoj, permesante al malsamaj specoj de varvagonoj esti kunvenigitaj en ŝarĝotrajno. Por spurado kaj identigceloj, al varvagonoj estas ĝenerale asignitaj unika identigilo, tipe UIC-vagona numero.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Internacia Fervoja Unio uzas kaj "varvagonon" kaj "ŝarĝovagonon" en sia oficiala dokumentaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]