Faligpova vagono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Faligpova vagono estas fervoja varvagono, destinita por veturigi ŝutaĵojn, kaj ĝi povas meme faligi sian ŝarĝon flanken de la trako per levado de unu flanko de karoserio.

Por levi la ujon ofte estas uzataj cilindro kun piŝto, kiuj estas plinigitaj per aero je premo. Ĉi tio estas uzata ĉar lokomotivo ĉiam jam havas aeran bremsan sistemon, kaj per valvoj eblas alidirektigi la aeron de la sama pumpilo.

Se ekstera temperaturo estas minusa la ŝutaĵoj povas kunfrostiĝi kaj tiam estas sufiĉe malfacile kaj danĝere malŝarĝi la vagonon.