Internacia Fervoja Unio
Aspekto
| Internacia Fervoja Unio | ||
|---|---|---|
| Union internationale des chemins de fer | ||
| Membroj de UIC: malhelverde aktivaj, malhelverde aliĝintaj, ruĝe asociataj | ||
| organizaĵo neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 17-a de oktobro 1922 vd | |
| Geografia situo | 48° 51′ 19″ N, 2° 17′ 30″ O (mapo)48.85532.29156Koordinatoj: 48° 51′ 19″ N, 2° 17′ 30″ O (mapo) | |
| Lando(j) | Francio vd | |
| Sidejo | Parizo | |
|
| ||
| Filioj | International Coach Regulations (en) International Wagon Regulations (en) | |
| Posedatoj | railway vehicle owner's code (en) UIC identification marking for tractive stock (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
UIC - (france: L’Union internationale des chemins de fer (UIC)) - Internacia Fervoja Unio - estas ligo, kiu tra la tuta mondo havas 100 membrojn inter fervojaj kompanioj kaj inter aliaj transportorganizoj.
Taskoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ sia statuto UIC havas jenajn ĉefajn taskojn,
- progresigi la internacian fervojan trafikon pere de intensiva kunlaboro inter la fervojoj;
- reprezenti la interesojn de la fervojoj sur internacia nivelo.
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]Por realigi siajn taskojn, UIC kunlaboras kun pli ol 40 interŝtataj organizoj kaj fakaj ligoj, kaj tie reprezentas la interesojn de la fervojo.
Laborlingvoj
[redakti | redakti fonton]UIC havas tri laborlingvojn: la francan, anglan kaj germanan.



