Saltu al enhavo

Kargotrajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kargotrajno en Rusio, Rostova provinco

Kargotrajno (konata ankaŭ kiel vartrajnoŝarĝotrajno ) uzas varvagonojn por transporti varojn aŭ materialojn (kargo) – esence ia ajn trajno, kiu ne estas uzata por transporti pasaĝerojn. Kargotrajna transportado estas la uzado de fervojoj por transporti kargon male al transportado de homaj pasaĝeroj. Kargotrajno estas grupo de varvagonoj (IFU) trenataj de unu aŭ pliaj lokomotivoj sur fervojo, transportante kargon la tuton aŭ parton de la vojo inter la kargejo kaj malkargejo (la intencita celo kiel parto de loĝistika ĉeno). Trajnoj povas transporti ŝutmaterialon, kontenerojn, ĝeneralan kargon aŭ specialtipan kargon en tiucele dezajnitaj vagonoj. Praktikoj kaj ekonomio de kargotrajnoj varias laŭ landoj kaj laŭ regionoj.

Laŭ la kvanto de tun-miloj aŭ tun-kilometroj trenitaj por unuo de energio konsumita, reltransporto povas esti pli efika, ol aliaj transportrimedoj. Maksimumaj ekonomioj estas tipe realigitaj per ŝarĝinstalaĵoj (ekzemple, por karbo), speciale kiam trenite dum longaj distancoj. Tamen, ŝarĝado per fervojo ne estas tiom fleksebla kiom laŭ aŭtovojo, kiu rezultis en multo da kargo transportita pere de kamionoj, eĉ dum longaj distancoj. Movi varojn per fervojo ofte okazigas transkargajn kostojn, speciale kiam aŭ la sendanto aŭ la ricevonto de la kargo ne havas rektan fervojan aliron. Tiuj kostoj povas superi tiun de la funkciado de la trajno mem, kio estas la faktoro, kiun praktikoj kiel kontenerado celas malpliigi.