Trajno

Trajno estas vico da similaj veturiloj, interligitaj kaj sekvantaj komunan vojon. Ĝi konsistas el tiranta motorhava veturilo (lokomotivo) kaj senmotoraj vagonoj (vagonaro), kaj eble kromaj aliaj veturiloj. La termino estas ofte uzata pri fervojo, ĉar pro la fervojaj trakoj eĉ longaj trajnoj povas facile sekvi unu vojon. Fervoja trajno povas konsisti el lokomotivo(j) kaj vagonoj, sed ankaŭ el trakciaj vagonoj.
Ĝi estas tipa sistemo de rela transporto kiu konsistas el menciita serio de veturiloj kiu uzas relan vojon (plej ofte durelan, sed ne nur) por transporti ŝarĝon aŭ pasaĝerojn. Necesa energio estas havigita de aparta lokomotivo aŭ unuopaj motoroj en mem-pelataj multoblaj unuoj. Kvankam historie vapora propulsado hegemoniis, plej oftaj modernaj formoj estas dizelaj kaj elektraj lokomotivoj, tiuj lastaj proviziitaj per supertrajnaj kabloj aŭ aldonaj reloj. Aliaj energifontoj povas esti ĉevaloj, kabloj, gravito, pneŭoj, baterioj, kaj gaspelaj turbinoj. Trajnvojoj kutime konsistas el du, tri aŭ kvar aŭ kvin reloj, kun limigita nombro de unureloj kaj maglevoj mikse.[1] La vorto 'trajno' derivas el malnova franca trahiner, el Latina trahere 'peli, porti'.[2]
Estas variaj tipoj de trajnoj kiuj estas dezajnitaj por partikularaj celoj. Trajno povas konsisti el kombino de unu aŭ pliaj lokomotivoj kaj ligitaj vagonoj, aŭ mempelita trajnunuo (aŭ foje unusola aŭ artikulita energienhava veturilo, nome relaŭto). La unuaj trajnoj estis perŝnure trenitaj, gravitenergiaj aŭ pelataj de ĉevaloj. El la komenco de la 19a jarcento preskaŭ ĉiuj ricevis energion el vaporlokomotivoj. El la 1910-aj jaroj antaŭen la vaporlokomotivo ekestis anstataŭitaj per malpli labor-intensivaj kaj pli puraj (sed pli kompleksaj kaj multekostaj) dizellokomotivoj kaj elektraj lokomotivoj, dum preskaŭ samtempe mempelitaj trajnunuoj de ajn energia sistemo iĝis multe pli oftaj por pasaĝera servo. Trajnoj iĝis tre komfortaj.
Pasaĝertrajno estas tiu kiu inkludas pasaĝer-portajn vehiklojn kiuj povas ofte esti tre longa kaj rapidaj. Elstara kaj kreskanta longdistanca trajnkategorio estas alt-rapida relo. Por atingi multe pli rapidan funkciadon de ĉirkaŭ 500 km/h, plinovigita magleva teknologio estis pristudata dum jaroj. En plej landoj, kiaj Britio, la distingo inter tramvojo kaj relvojo estas preciza kaj difinita laŭjure. La termino malpeza trajno estas foje uzata por moderna tramsistemo, sed ĝi povas signifi ankaŭ intermeza formo inter tramo kaj trajno, simila al Metroo escepte pro tio ke ĝi povas havi nivelajn kruciĝojn.
Ŝarĝotrajno (konata ankaŭ kiel vartrajno) uzas ŝarĝovagonojn por transporti varojn aŭ materialojn (ŝarĝo) – esence ajn trajno kiu ne estas uzata por transporti pasaĝerojn.
Diversaj signifoj[redakti | redakti fonton]
Oni nomas trajno ankaŭ specialan, regule okazantan fervojan trafikon inter du lokoj; tiusence en kelkaj landoj trajnoj povas havi nomojn, kiuj ne rilatas al iuj fizikaj veturiloj.
En kamiona trafiko oni ofte nomas per la termino trajno kombinaĵon el kamiono kaj remorko (postveturilo). En multaj landoj tia trajno estas la maksimumo leĝe permesata. En kelkaj landoj (precipe grandaj, sen bona fervoja sistemo) ekzistas ankaŭ kamionaj trajnoj kun du remorkoj.
En ŝipveturado trajno normale konsistas el trenŝipo kaj aro da senmotoraj barĝoj. Tia ŝiptrajno estas malfacile stirebla, ĉar la barĝoj emas disiri ĉiudirekten, kiam la trenŝipo haltas. Sur rivero ŝiptrajno povas halti nur, kiam la trenŝipo iras supren.
En armeoj, trajno estas la kolektivaj provizoj kaj samspecaj aĵoj kiuj je la fino de la armeo estas kunportataj kun la aneksa soldataro.
Trajnterminaro (trajno, vagonaro aŭ vagonkombinaĵo)[redakti | redakti fonton]
Koncerne la vortojn "trajno" kaj vagonaro, oni spertas oftan malcertecon ĉe ties uzantoj.
Speciale en artikoloj kaj prelegoj pri nuntempe pli kaj pli fabrikataj kaj trafikantaj
kombinaĵoj de pluraj (motor)vagonoj, la aŭtoroj pleje uzas netaŭgan terminon. En simplaj diroj, se temas nur pri "veturi
per...", eblas sinonime uzi la vortojn trajno, vagonaro kaj eĉ fervojo. Sed en
fakaj diroj necesas diferencigi, ke trajno esprimas trafikan nocion, rilatas al
veturplano / horaro, sed vagono esprimas teknikan nocion, rilatas al industria produktaĵo.
Klare difini la nocion trajno iom malfacilas. Por alsendi ĝin al Plena Ilustrita Vortaro (PIV) la terminara sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) decidis la difinon:
"Vagonaro kun lokomotivo, motorvagonaro aŭ alia trakveturil(ar)o kun propra trakcio,
entrafikigita sur unu aŭ pluraj fervojlinioj laŭplane aŭ laŭordone."
Por substreki trafikecon de la nocio, ankaŭ eblus renversa difinvortigo:
"Laŭplana aŭ laŭordona trafikaranĝo, sur fervojlinioj, realigata per ... trakveturil(ar)o kun propra trakcio." Trajnon oni nomas per kategorio (regiona, rapida, ekspresa,.) kaj numero.
Por ĝi estas fiksataj kurso (de . tra . al .) kaj tempoplano. La "vivodaŭro" de unu trajno komenciĝas, kiam la kompleto ektroviĝas sur elveturtrako de tiu stacio, en kiu la kurso komenciĝas. Koncerne pasaĝertrajnon, en tiu momento pasaĝeroj rajtas envagoniĝi. Sur la kurso okazas aŭ alterne veturoj kaj haltadoj aŭ seninterrompa veturo. La "vivodaŭro" finiĝas, kiam la kompleto atingis enveturtrakon de la kursfina stacio kaj estas preta por sekva okazo; do ĉiuj pasaĝeroj elvagoniĝis, kaj oni povas manovrigi, eventuale disigi la kompleton aŭ senmodife pretigi ĝin por sekva trajno.
Vagono laŭ PIV estas surrela veturilo por transporti pasaĝerojn aŭ ŝargojn.
La jam delonge kutimaj vagonoj havas ambaŭkape tiajn tren- kaj bufro-instalaĵojn, kie eblas unuopa veturigo en trafiko. Laŭ decido de la menciita sekcio, ili nomiĝas solovagonoj. Sed pli kaj pli - precipe por pasaĝertrafiko - oni konstruas vagonojn ekipitajn ĉe unu aŭ ambaŭ vagonkapoj per firmkuplilo aŭ vagonkesta artiko tiel, ke en trafiko ili ne estas unuope veturigeblaj. Tiuj, laŭ tia decido, modulvagonoj nomataj veturiloj povas trafike veturi nur kombinitaj kiel vagonkombinaĵoj.
En la plej multaj vagonkombinaĵoj unu aŭ pluraj vagonoj enhavas propulsmotoro(j)n. Por tiu lasta - post intensa diskuto - tiu sekcio decidis la rilative longan terminon motorvagonkombinajo. Ne eblis trovi taŭgan malpli longan nomon. Tamen, se laŭ kunteksto klaras, pri kia specialaĵo temas, ja sufiĉas poste diri nur "kombinajo". Ĝuste ĉi tiuloke oni atentigas, ke en prelegoj kaj artikoloj - ankaŭ en IF (internacia fervojisto) - pri tiaj novaj produktaĵoj oni ofte uzas malĝustan esprimon por tiu klare teknika nocio, pleje la vorton trajnunuo. Vere temas nek pri trajno (trafika nocio) nek pri unuo (laŭ PIV abstrakta kvanto rigardata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn). Nun pri vagonaro, kiu estas kompleto konsistanta el ĉiuj vagonoj de trajno: bedaŭrinde PIV-redakcio ankoraŭ ne korektis la vorton "unuo" al "kompleto" laŭ la menciita postulo. Kompare al vagonkombinaĵoj kiujn oni muntas en fabrikoj aŭ metiejoj, vagonarojn konsistigas manovristoj laŭ aktuala bezono en trafiko. Do ankaŭ la nocio vagonaro havas rilaton al trafiko.
Vagonaro povas konsisti el:
- a) pluraj kunkuplitaj solovagonoj,
- b) unu vagonkombinaĵo,
- c) pluraj kunkuplitaj vagonkombinaĵoj,
- d) miksajo el kunkuplitaj solovagono(j) kaj vagonkombinaĵo(j),
- e) unu solovagono.
La kazo e) enhavas gramatikan malglataĵon, ĉar solovagono ne estas aro. Sed uzante la vorton "vagonaro", oni ĝenerale ne scias, kiom da vagonoj troviĝas en ĝi. La nombro estas indiferenta en la nocio. Se oni escepte scias ke estas nur unu vagono en la trajno, eblas diri "vagono" anstataŭ "vagonaro". Se la trakcio okazas ne per lokomotivo, sed per motorvagono, ĝustas la terminoj motorvagonaro kaj motorvagona trajno. Malĝustas la vorto motortrajno, ĉar ankaŭ elektraj kaj termikaj lokomotivoj enhavas motorojn.
Tipoj[redakti | redakti fonton]
Ekskursa trajno estas trajno, kiu estas uzata por vojaĝi ne por translokiĝi de unu loko al alia, sed pli por la plezuro kaj ĝuo de la vojaĝo mem (kun aŭ sen lokaj vizitoj en iuj staciodomoj) kaj kutime vizitantaj famajn lokojn por turismaj celoj. La vojaĝo per trajno povas esti dividita en du tipojn:
- Vojaĝo en privata trajno
- Vojaĝo en publika trajno
Energifontoj[redakti | redakti fonton]
Pasaĝertrajnoj[redakti | redakti fonton]
Ŝarĝotrajnoj[redakti | redakti fonton]
Trajnoj en popola kulturo[redakti | redakti fonton]
Veturoj per trajnoj ludas gravan rolon en la historio de literaturo kaj de tie al filmoj, kiaj ekzemple inter multaj aliaj ĉe Anna Karenina de Lev Tolstoj, The General de Buster Keaton, Doctor Zhivago de David Lean, La trajno de Jerzy Kawalerowicz.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
GE U20C en Indonezio, #CC201-05
GE U20C plene komputile kontrolita lokomotivo, #CC204-06
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Magnetic Levitation Trains. Los Alamos National Laboratory. Alirita 17a de Septembro 2014. “The electrodynamic suspension (EDS) levitates the train by repulsive forces from the induced currents in the conductive guideways.”.
- ↑ Train (noun). (definition – Compact OED). Oxford University Press. Alirita 2008-03-18. Arkivigite je 2005-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Ĉina Fervoja Muzeo
- Dentorela fervojo
- Dizela lokomotiva vagono
- Drezino
- Elektra lokomotivo
- Elektra motortrajno
- Etŝpura fervojo
- EuroCity
- Fervoja elektra sistemo
- Fervojo
- Funikularo
- Grandrapida trajno
- InterCity
- Internacia Fervoja Unio
- Kirastrajno
- Kontaktrelo
- Koridora fervojo
- Lokomotivo
- Maglevo
- Makettrajno
- Metroo
- Militlokomotivo
- Normala ŝarĝa vagono
- Nubotrajno
- Rela transporto
- Relaŭto
- Supertraka kontakta lineo
- Ŝarĝotrajno
- Ŝinkanseno
- Ŝosea trajno
- Talgo
- Tendro
- Terminologia diskuto
- TGV
- Trajneto de La Rhune
- Trajnunuo
- Tramvojo
- Transsiberia fervojo
- Tunelo
- Unurela fervojo
- Vapora motorvagono
- Vaporlokomotivo
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Glancey, Jonathan (2005). "The Train". Carlton Publishing Group. ISBN 978-1-84442-345-3., 256 pp.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stanislavo Belov (2010-10-16) La vivo kaj aventuroj de la fera Felikso (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (historio de la vaporlokomotivo FD 21-3031, kiu laboris en la urbo kaj iĝis monumento)
- Stanislavo Belov (2010-09-22) Vaganta banejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26. (historio de la trajno-banejo, konstruita en Sovetunio dum la Dua mondmilito)
- Stanislavo Belov (2010-11-07) La kavaliro en kirasa felo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (historio de la kirastrajno, konstruita en Sovetunio dum la Dua mondmilito)