Arta Instituto de Ĉikago
Arta Instituto de Ĉikago | ||
---|---|---|
Lando | Usono | |
Federacia ŝato | Ilinojso | |
Koordinatoj | 41° 52′ 46″ N, 87° 37′ 26″ U (mapo)41.879444444444-87.623888888889Koordinatoj: 41° 52′ 46″ N, 87° 37′ 26″ U (mapo) | |
![]() |
||
Arta Instituto de Ĉikago | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Arta Instituto de Ĉikago (angle Art Institute of Chicago AIC) estas enciklopedia arta muzeo situanta ĉe la Ĉikaga Parko Grant. Ĝi enhavas kolekton de arto de Impresionismo kaj Post-impresionismo en sia konstanta kolekto. Ties enhavo inkludas ankaŭ montron de usona pentrarto, eŭropa pentrarto, eŭropa kaj amerika ornamarto, azia arto, moderna kaj nuntempa arto, kaj dezajno pri arkitekturo kaj industrio.
Ties historio datas el arta lernejo kaj galerio fondita en 1866, kaj situas ĉe 111 South Michigan Avenue en la Historia Distrikto Miĉigana Bulvardo. Ĝi asociiĝas kun la Lernejo de la Arta Instituto de Ĉikago, direktorita de Direktoro kaj Prezidanto Douglas Druick.[1] Ĝi estas la dua plej granda arta muzeo en Usono, post la Metropolita Muzeo de Arto de Novjorko.[2]
Selekto[redakti | redakti fonton]
El Greco, Sankta Marteno kaj la almozulo, ĉirkaŭ 1597-1600
Antoine Watteau, Fête champêtre, 1718-1721
Eugène Delacroix, Lukto de Giaour kaj la Paŝa, 1827
Édouard Manet, Jesuo mokita de la soldatoj, 1864-1865
Édouard Manet, Mara trankvila vetero, 1864-1865
Édouard Manet, La filozofo, 1864–1867
Gustave Caillebotte, Pariza strato; pluva tago, 1876-1877
Pierre-Auguste Renoir, Ĉeakve, 1880
Pierre-Auguste Renoir, Du fratinoj, 1881
Jules Breton, Kanto de alaŭdo, 1884
Paul Cézanne, Marsejla golfo, vidate el L'Estaque, 1885
Edgar Degas, La ĉapelvendejo, 1885
Georges-Pierre Seurat, Dimanĉa posttagmezo ĉe la Insulo La Grande Jatte 1884–1886
Vincent van Gogh, Memportreto, 1887
Claude Monet, Somerfino, 1890-1891
Paul Cézanne, La pomkesto, ĉirkaŭ 1890aj jaroj
Henri de Toulouse-Lautrec, Ĉe Moulin Rouge, 1892
Paul Gauguin, Kial vi koleras? (No te aha oe Riri), 1896
Winslow Homer, Posturagane, 1899
Odilon Redon, Sita, 1903
Edgar Degas, Komanta virino, ĉirkaŭ 1900-1905
Claude Monet, Nimfeoj, 1906
Kazimir Malevich, Realismo de Futbalisto - Kolormasoj en la 4a Dimensio, 1915
Amedeo Modigliani, Jacques kaj Berthe Lipchitz, 1916
Grant Wood, American Gothic 1930
Edward Hopper, Nighthawks (1942)
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Viera, Lauren, "Douglas Druick named director of Art Institute of Chicago", 24a Aŭgusto 2011. Kontrolita 24a Aŭgusto 2011. Arkivigite je 2012-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Roberta Smith. "A Grand and Intimate Modern Art Trove", The New York Times, NYTimes.com, 13a Majo 2009. Kontrolita 2011-06-13.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- The Art Institute of Chicago
- The Art Institute of Chicago: kolektoj
- The Art Institute of Chicago: Inside-Out Antique & Collectable Postcard Exhibit - at The Chicago Postcard Museum
- The Ryerson and Burnham Libraries Arkivigite je 2009-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- The Terra Foundation For American Art
- A Visitor's Experience: The Art Institute of Chicago Arkivigite je 2010-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
41° 52′ 46″ N 87° 37′ 26″ U / 41.87944 °N, 87.62389 °U (mapo)