Ornamarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La antaŭa flanko de la Kruco de Lotaro (ĉ. 1000), nome klasika ekzemplo de "Ars Sacra" (religia arto).

Ornamartojornamaj artoj estas artojmetioj koncernaj kun la desegno kaj manproduktado de belaj objektoj kiuj estas ankaŭ funkciaj, tio estas plenumas celon, krom la propra de arto. Ĝi inkludas dominternan dezajnon, sed kutime ne arkitekturon. La ornamartoj estas ofte kategoriigitaj kontraste al "belartoj", nome, pentrarto, desegno, fotarto, kaj grandskale skulptarto, kiuj ĝenerale ne havas alian funkcion krom esti rigardataj.

"Ornamaj" kaj "Belaj" artoj[redakti | redakti fonton]

Surahi, Mogola, 17a jarcento. Nacia Muzeo (Nov-Delhio).

La distingo inter la ornamaj kaj la belartoj (fajnaj artoj) leviĝis ĉefe el la post-Renesanca arto de Okcidento, kie la distingo estas ĉefe ege signifoplena. Tiu distingo estas multe malpli signifoplena se konsideri la arton de aliaj kulturoj kaj periodoj, kies plej alte konsideritaj verkoj – aŭ eĉ ĉiuj verkoj – inkludas tiujn de ornamaj rimedoj. Ekzemple, Islama arto en multaj periodoj kaj lokoj konsistas entute el ornamaj artoj, kiel ĉe la arto de multaj tradiciaj kulturoj. La distingo inter ornamaj kaj belaj artoj ne estas tre utila por aprezi la trajtojn de ĉina arto, kaj ankaŭ ne por kompreni la komencon de la Mezepoka arto en Eŭropo. En tiu periodo en Eŭropo, ekzistis belartoj kiaj ilustracio de manuskriptoj kaj monumenta skulptarto, sed la plej prestiĝaj verkoj tendencis esti en oraĵarto, en fandaj metaloj kiaj bronzo, aŭ en aliaj teknikoj kiaj eburĉizarto. Grand-skalaj murpentraĵoj estis multe malpli konsideritaj, malfajne faritaj, kaj rare menciitaj en tiutempaj fontoj. Ili estis probable rigardataj kiel malsupra anstataŭaĵo de mozaikoj, kio tiam estis vidata kiel belarto, kvankam en pli ĵusaj jarcentoj mozaiko kutime estis rigardata kiel ornamarto. La termino "ars sacra" ("religiaj artoj") estas foje uzata por mezepoka kristana arto farita el metalo, eburo, tekstiloj, kaj aliaj valoregaj materialoj sed ne por pli raraj nereligiaj verkoj el tiu periodo.

Ĉina bovlo, Norda Dinastio Song, 11a aŭ 12a jarcento, porcelana ceramiko kun celadona glazuro.

Influo de diversaj materialoj[redakti | redakti fonton]

Moderna kompreno de arto ĉe multaj kulturoj tendencas esti distordita de moderna konsidero de belartaj rimedoj super aliaj, same kiel la tre diversaj survivaj indicoj de verkoj en diferencaj rimedoj. Verkoj en metalo, ĉefe ĉe altvaloraj metaloj, estas "recikleblaj" ĉar ili facile povas eksmodiĝi, kaj estis ofte uzataj de posedantoj kiel montro de riĉo, por esti fandita kiam necesas kroma mono. Ilustraciitaj manuskriptoj havas multe pli altan survivindicon, ĉefe ĉe manoj de eklezioj, ĉar estas malmulte valoro reciklebla en la materialoj kaj estas facile stokeblaj.

Renesancaj sintenoj[redakti | redakti fonton]

La superigo de belartoj super ornamaj en la eŭropa pensaro ege dependis el la nova pensaro de la Renesanco, kiam italaj teoriuloj kiaj Vasari plialtigis artajn valorojn, ekzempligita ĉe artistoj de la Supra Renesanco, kiu metis malmultan valoron ĉe la kosto de materialoj aŭ la kvanto de lerta laboro postulata por produkti artaĵon, sed anstataŭe valorigis la artan imagopovon kaj la individuan lertecon de la mano de supreme graciaj majstroj kiaj Mikelanĝelo, RafaeloLeonardo da Vinci, revivigante je ioma etendo la alproksimigon al la antikveco. Plej eŭropa arto dum la Mezepoko estis produktita laŭ tre diferenca serio de valoroj, ĉe kiuj oni valorigis multekostajn materialojn kaj virtuozajn realigojn en malfacilaj teknikoj. En Ĉinio ambaŭ alproksimiĝoj kunekzistis dum multaj jarcentoj: lavinka pentrarto, ĉefe de pejzaĝoj, estis je granda etendo produktita de kaj por burokratuloj aŭ "literati", kaj estis intencitaj kiel esprimo de artista imagopovo super ili, dum aliaj fakoj de arto, kiaj ĉe la tre grava Ĉina ceramiko produktita en efektivaj industriaj kondiĉoj, estis produktitaj laŭ tute diferenca serio de artaj valoroj.

Artmetia Movado[redakti | redakti fonton]

La pli malalta statuso atribuita al verkoj de ornamaj artoj kontraste al balartoj mallarĝiĝis pro la apero de la Artmetia Movado (Arts and Crafts Movement). Tiu estetika movado de la dua duono de la 19a jarcento naskiĝis en Anglio kaj inspiriĝis de William Morris kaj John Ruskin. Tiu movado reprezentis la komencon de pli granda aprezado de la ornamartoj tra tuta Eŭropo. La alvoko de la Artmetia Movado al nova generacio kondukis, en 1882, al la angla arkitekto kaj desegnisto Arthur H. Mackmurdo organizi la Century Guild (jarcenta gildo) por metiistoj, kiu pioniris la ideon ke estas sensignifa diferenco inter the fine and decorative arts. Many converts, both from professional artists’ ranks and from among the intellectual class as a whole, helped spread the ideas of the movement.[1]

The influence of the Arts and Crafts Movement led to the decorative arts being given a greater appreciation and status in society and this was soon reflected by changes in the law. Until the enactment of the Copyright Act 1911 only works of fine art had been protected from unauthorised copying. The 1911 Act extended the definition of an "artistic work" to include works of "artistic craftsmanship".[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2012) “Arts and Crafts Movement”, Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica Online. Encyclopædia Britannica Inc..
  2. "Section 35(1)", UK Legislation, Copyright Act 1911, http://www.legislation.gov.uk/ukpga/Geo5/1-2/46/section/35/enacted 
  3. Edmund Eldergill (2012), The Decorative Arts and Copyright, Lagoon Contemporary Furniture, http://www.vivalagoon.com/en/content/8-decorative-arts-copyright-uk 

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj
Fontoj
  • Fiell, Charlotte kaj Peter, eld. Decorative Art Yearbook (unu por ĉiu jardeko de la 20a jarcento). Traduko. Bonn: Taschen, 2000.
  • Fleming, John kaj Hugh Honour. Dictionary of the Decorative Arts. New York: Harper and Row, 1977.
  • Frank, Isabelle. The Theory of Decorative Art: An Anthology of European and American Writings, 1750–1940. New Haven: Yale University Press, 2000.
  • Campbell, Gordon. The Grove Encyclopedia of Decorative Arts. New York: Oxford University Press, 2006.
  • Thornton, Peter. Authentic Decor: Domestic Interior, 1620–1920. London: Seven Dials, 2000.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]