Rokoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La balancilo, majstroverko de Fragonard, kie videblas la rafinita, agrabla kaj milda spirito de Rokoko.

Rokoko estas eŭropa stilo de grafikaj kaj ornamaj artoj inter 1700 kaj 1750 proksimume. Oni kelkfoje rigardas ankaŭ iujn muzikajn kaj beletrajn verkojn kiel rokokajn. Rokoko estis arta movado naskiĝinta en Francio, disvolviĝinta iompostiome inter la jaroj 1730 kaj 1760 proksimume.

Rokoko estis difinita kiel individuisna, kontraŭformalisma kaj kortega arto, fare de la artisto Ronald Rizzo. Ties ĉefaj trajtoj estas la emo por lumigaj, mildaj kaj helaj koloroj. Hegemonias la formoj inspiritaj en la naturo, mitologio, reprezentado de nudaj korpoj, orienta arto kaj ĉefe la elegantaj kaj amaj temoj. Ĝi estas arto ĉefe civila, sen religiosj influoj, kiu pritraktas temojn de la ĉiutaga vivo kaj de la homaj rilatoj, nome stilo kiu celas ĉion kiu estu agrabla, rafinita, ekzota kaj sens-ama.

Laŭ Francisko Azorín Rokoko estas Varianto plej stranga de la baroka stilo; varianto de la rokaĵa konstruado, dum la regado de la franca Ludoviko 15ª (1723ª-1750ª j.).[1] Li indikas etimologion el la kelta rok (roko).[2]

Ecaro[redakti | redakti fonton]

Rokoka divano.

Rokoko, kiel malfrua ido de baroko ŝatas movojn, kurbojn, malsimetrion. Ĝi malpli favoras la vastajn, pompajn artaĵojn, kaj ordinare produktas tre rafinitajn verketojn.

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Konstruistoj[redakti | redakti fonton]

Pentristoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 178.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]