Edgar Degas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Degas
Naskiĝo 19-an de julio 1834 (1834-07-19)
en Parizo
Morto 27-an de septembro 1917 (1917-09-27) (83-jaraĝa)
en Parizo
Persona informo
Mortokialo aneŭrismo • apopleksio
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Loĝloko Nov-Orleano
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojGimnazio Louis-le-Grand
Subskribo Edgar Degas
Familio
Patro Auguste de Gas
Frat(in)oj René de Gas • Marguerite de Gas
Edz(in)o
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • poeto • gravuristo • fotisto • desegnisto • litografisto • grafikartisto
Verkoj Grafo Lepic kaj Liaj Filinoj
Post Bano, Virino Malsekiganta Sian Nukon
Junaj Spartanoj Ekzercantaj Sin
La Baleta Klaso
vdr

Edgar Degas (La 19-an de julio 1834, en Parizo - La 29-an de septembro 1917, sameloke) estis franca artisto fama pro siaj pentraĵoj, skulptaĵoj, artpresaĵoj, kaj desegnaĵoj. Lia vera nomo estis Hilaire Germain Edgar de Gas. Li precipe ligiĝas kun la temo de danco; pli ol la duono de liaj verkoj montras dancistojn. Oni vidas lin kiel unu el la fondintoj de Impresionismo, kvankam li malakceptis la vorton, preferante, ke oni lin nomu realisto.[1] Li estis elstara desegnisto, kaj precipe mastra en la bildigo de movado, kiel videblas ĉe liaj bildoj de dancistoj, kurejaj temoj kaj virinaj nudoj. Liaj portretoj estas notindaj pro ilia psikologia malsimpleco, kaj pro ilia prezentado de homa izoleco.[2]

Je la komenco de sia kariero, Degas volis esti historia pentristo, profesio, por kiu li bone prepariĝis pro sia rigora akademia instruiĝo kaj zorga studado de klasika arto. Dum liaj fruaj tridekaj jaroj, li ŝanĝis la vojon, kaj per la utilo de la tradiciaj rimedoj de historia pentristo ĉe nuntempaj temoj, li fariĝis klasika pentristo de moderna vivo.[3]

La opera orkestro (Degas)

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Edgar Degas ĉ. 1855–1860[4]

Degas naskiĝis en Parizo, Francio, en meze riĉan familion. Li estis la plej aĝa el kvin infanoj de Célestine Musson De Gas, Kreolo de Nov-Orleano, Luiziano, kaj Augustin De Gas, bankisto. Lia patrina avo Germain Musson naskiĝis en Portoprinco, Haitio de francaj antaŭuloj, kaj hejmigis Nov-Orleanon en 1810.[5] Degas (li adoptis ĉi tiun malpli pretendan literumadon de sia familia nomo post la plenkreskiĝo)[6] komencis sian lernejan edukiĝon je dek unu jaroj, kaj matrikuliĝis ĉe la Lycée Louis-le-Grand. Lia patrino mortis dum lia dek tria jaro, kaj lia patro kaj avo fariĝis la ĉefaj influoj sur li dum la resto de lia junaĝo.

Degas komencis pentri frue en sia vivo. Antaŭ ol diplomiĝi kun bakalaŭro en literaturo de la Lycée-o en 1853, li ŝanĝis ĉambron en sia domo al studio de artisto. Je la diplomiĝo, li registriĝis kiel kopiisto ĉe la Luvro muzeo, sed lia patro atendis, ke li matrikuliĝu ĉe jura lernejo. Degas do matrikuliĝis ĉe la Fakultato de Juro de la Universitato de Parizo en Novembro 1853, sed faris malmultajn klopodojn pri siaj studoj. En 1855 li ekkonis Jean-Auguste-Dominique Ingres-on, kiun Degas respektegis, kaj kies konsilon li neniam forgesis: "Desegnu liniojn, juna viro, kaj ankoraŭ pliaj linioj, ambaŭ de vivo kaj de memoro, kaj vi fariĝos bona artisto."[7] Dum Aprilo de tiu jaro oni permesis, ke Degas fariĝu membro de la École des Beaux-Arts. Li studis desegnadon tie kun Louis Lamothe, sub kie gvidado li prosperis, sekvanta la stilon de Ingres.[8] Dum julio 1856, Degas vojaĝis en Italion, kie li restis dum la sekvaj tri jaroj. En 1858, dum li restis ĉe la familio de sia onklino ĉe Napolo, li faris la unuajn skizojn por sia frua majstroverko La Familio Bellelli. Li ankaŭ desegnis kaj pentris plurajn kopiojn de verkoj de Mikelanĝelo, Rafaelo, Ticiano, kaj aliaj Renesancaj artistoj, sed, kontraŭe al konvencia praktiko, li ĝenerale elektis el altarpeco detalon, kiu kaptis sian atenton: dua-ranga figuro, aŭ kapo, kiun li traktis kiel portreto.[9]

Artista kariero[redakti | redakti fonton]

Je lia reveno al Francio en 1859, Degas transloĝiĝis en Parizan studion sufiĉe grandan por permesi, ke li komencu la pentradon de La Familio Bellelli, impona kanvaso, kiun li intencis montri ĉe la Pariza Salono, kvankam ĝi restis nefinita ĝis 1867. Li ankaŭ komencis prilabori plurajn historiajn pentraĵojn: Aleksandro kaj Bucefalo kaj La filino de Jitraĥ en 1859-60; Semiramis konstruanta Babilonon en 1860; kaj Junaj Spartanoj proksimume en 1860.[10] En 1861, Degas vizitis sian amikon de infanaĝo, Paul Valpinçon, ĉe Normandio, kaj faris la plej fruajn el siaj multaj studoj pri ĉevaloj. Li montris ĉe la Salono por la unua fojo en 1865, kiam la juĝistaro akceptis lian pentraĵojn Sceno de Milito dum la Mezepoko, kiu altiris malmultan atenton.[11] Kvankam li montris ĉiujare dum la sekvaj kvin jaroj, li prenzentis neniujn pliajn historiajn pentraĵojn, kaj lia Obstaklo-konkurso-Falinta Ĵokeo (Salono de 1866) montris lian kreskantan volon pentri siatempajn temojn. La ŝanĝo en lia arto influiĝis ĉefe de la ekzemplo de Édouard Manet, kiun Degas ekkonis en 1864 (dum ambaŭ kopiis la saman portreton de Velázquez ĉe la Luvro, laŭ eble-fikcia rakonto).[12]

Je la komenco de la Francia-Prusia Milito en 1870, Degas membriĝis en la Nacia Gardistaro, kie lia defendo de Parizo lasis al li malmultan tempon por pentrado. Dum ekzercoj kun pafilo oni trovis, ke lia vidokapablo estis difekta, kaj dum la resto de sia vivo okulaj problemoj estis ĉiama zorgo por li.[13]

Koton-Oficejo en Nov-Orleano, 1873

Post la milito, Degas komencis en 1872 longan restadon ĉe Nov-Orleano, Luiziano, kie loĝis lia frato René kaj pluraj aliaj parencoj. Dum lia restado ĉe la hejmo de sia onklo, Michel Musson, ĉe Esplanade Avenue, Nov-Orleano,[14] Degas produktis nombron da verkoj, pluraj el kiuj montris familianojn. Unu el la Nov-Orleanaj verkoj de Degas, Koton-Oficejo en Nov-Orleano, ricevis favoran atenton en Francio, kaj estis lia sola verko, kiu aĉetiĝis de muzeo (la Paŭa) dum lia vivodaŭro.

Degas reiris al Parizon en 1873, kaj lia patro mortis dum la sekva jaro, je kiu Degas lernis, ke sia frato René akumulis grandajn negocajn ŝuldojn. Por konservi la reputacion de la sia familio, Degas vendis sian domon kaj kolekton de artaĵoj, kiun li heredis, kaj uzis la monon por pagi la ŝuldojn de sia frato. Dependante unuafoje en la vivo de la vendoj de sia artaĵoj por enspezoj, li produktis la plimulton de siaj plej elstaraj verkoj dum la jardeko, kiu komencis en 1874.[15] Seniluziiĝinta de la Salono, li anstataŭe kuniĝis kun grupo de junaj artistoj, kiuj organizis sendependan ekspozician societon. La grupo tuj konatiĝis kiel la Impresionistoj. Inter 1874 kaj 1886 ili faris ok art-ekspoziciojn, konataj kiel la Impresionismaj Ekspozicioj. Degas ludis ĉefan rolon en la organizado de la ekspozicioj, kaj montris siajn verkojn en ĉiu krom unu el ili, malgraŭ siaj presistaj konfliktoj kun aliaj en la grupo. Li havis malmultan komunan kun Claude Monet kaj la aliaj pejzaĝ-pentristoj en la grupo, kiujn li mokis pro ilia liberaera pentrado. Konservemaj en liaj socia sinteno, li abomenis la skandalon, kreitan de la ekspozicioj, kune kun la publicon kaj reklamadon, kiujn deziris siaj kolegoj.[1]

Li ankaŭ mute malŝtis la ligiĝon kun la vorto "Impresionisto", kiun la gazetaro kreis kaj popularigis, kaj insistis inkluzivi ne-Impresionismajn artistojn, kiel Jean-Louis Forain kaj Jean-François Raffaëlli en la ekspozicioj de la grupo. La rezulta rankoro ene de la grupo kontribuis al ĝia malfondiĝo en 1886.[16]

Dum lia financa situacio pliboniĝis pro vendoj de liaj propraj verkoj, li kapablis indulgi sian pasion por la kolektado de verkoj de artistoj, kiujn li admiris: malnovaj majstroj kiel El Greco kaj samtempuloj tiaj, kiaj Manet, Pissarro, Cézanne, Gauguin, Van Gogh, kaj Édouard Brandon. La verkoj de tri artistoj, kiujn li respektegis, Ingres, Delacroix, kaj Daumier, precipe multnombre ĉeestis en lia kolekto.[17]

Dum la malfruaj 1880aj jaroj, Degas ankaŭ elvolvis pasion por Fotarto.[18] Li fotografis multajn el siaj amikoj, ofte per lamplumo, kiel en sia duobla portreto de Renoir kaj Mallarmé. Aliaj fotografoj, montrantaj dancistojn kaj nudojn, uziĝis por referencoj en kelkaj el la desegnaĵoj kaj pentraĵoj de Degas.[19]

Dum la jaroj pasis, Degas izoliĝis, parte pro sia kredo, ke pentristo povis havi nenian privatan vivon.[20] La Dreyfus-skandalo montrigis liajn kontraŭjudajn emojn, kaj li malamikiĝis kun ĉiuj siaj judaj amikoj.[21] Lian kontraŭeman naturon priplendis Renoir, kiu diris pri li: "Kia estaĵo li iris, tiu Degas! Ĉiuj liaj amikoj devis lasi lin; mi estis unu el la lastaj, kiuj foriris, sed eĉ mi ne povis resti ĝis la fino."[22]

Kvankam oni scias, ke li laboris en paŝteloj tiom malfrue, kiel la fino de 1907, kaj oni kredas, ke li daŭre faris skulptaĵojn tiom malfrue, kiom 1910, li verŝajne ĉesis labori en 1912, kiam la venonta malkonstruo de sia longtempa loĝejo ĉe la rue Victor Massé devigis lin transloĝiĝi al loĝejo ĉe Boulevard de Clichy.[23] Li neniam edziĝis, kaj dum la lastaj jaroj de sia vivo, preskaŭ blinda, li senripoze vagis en la stratoj de Parizo antaŭ ol morti en septembro 1917.

Artista stilo[redakti | redakti fonton]

La Danco-Klaso (La Classe de Danse), 1873–1876, oleo sur kanvaso, de Edgar Degas

Degas ofte identiĝas kiel Impresionisto, komprenebla sed nesufiĉa priskribo. Impresionismo komencis dum la 1860aj kaj 1870aj jaroj kaj kreskis, parte, el la realismo de pentristoj tiaj, kiaj Courbet kaj Corot. La Impresionistoj pentris la realaĵojn de la mondo ĉirkaŭ ili per brilaj koloroj, ĉefe celantaj montri la efikojn de lumo, kaj esperantaj infuzi siajn bildojn per senpereco. Ili volis esprimi la vidan spertojn dum tiu preciza momento.[24]

Teknike, Degas diferencas de la Impresionistoj per tio, ke li daŭre batalis ilian praktikon de pentrado en plein air (en la libera aero).[25] "Li estis ofte tiom kontraŭ-Impresionisma, kiom la kritikistoj kiuj recenzis la ekspoziciojn", laŭ art-historiisto Carol Armstrong; kiel Degas mem klarigis, "neniu arto iam estis malpli spontana, ol la mia. Tio, kion mi faras, estas la rezulto de pripensado kaj de la studo de la eminentaj majstroj; de insprio, spontaneco, temperamento, mi scias nenion."[26] Tamen, li pli ĝuste priskribiĝas kiel Impresionisto, ol kiel membro de iu ajn alia movado. Liaj scenoj de Pariza vivo, liaj nekonvenciaj aranĝoj de la partoj de liaj bildoj, liaj eksperimentaj kun koloro kaj formo, kaj lia amikeco kun pluraj ĉefaj Impresionismaj artistoj-plej notinde Mary Cassatt kaj Édouard Manet—ĉiuj ligas lin intime al la Impresionisma movado. all relate him intimately to the Impressionist movement.[27]

La stilo de Degas respegulas lian profundan respekton por la malnovaj mastroj (li estis entuziasma kopiisto ĝis siaj malfruaj mezaĝaj jaroj)[28] kaj lia granda admiro porJean-Auguste-Dominique Ingres kaj Eugène Delacroix. Li ankaŭ estis kolektanto de Japanaj artpresaĵoj, kies principoj de aranĝado influis lian verkon tiel, kiel la vigla realismo de famaj ilustriistoj kiel Daumier kaj Gavarni. Kvankam fama por ĉevaloj kaj dancistoj, Degas komencis pentrante konvenciajn historiajn pentraĵojn, kiel La Filino de Jitraĥ (c.1859–61) kaj La Junaj Spartanoj (c.1860–62), en kiu lia progreso ĝis malpli idealiga traktado de la figuro estas jam videbla. Dum lia frua kariero, Degas ankaŭ pentris portretojn de individuoj kaj grupoj; ekzemplo de la lastaj estas La Familio Bellelli (c.1858–67), brile aranĝita kaj psikologie akra bildigo de lia onklino, ŝia filo, kaj iliaj infanoj. En ĉi tiu bildo, kiel en La Junaj Spartanoj kaj multaj pli malfruaj verkoj, Degas altiriĝis al la tensioj, kiuj ĉeestas inter viroj kaj virinoj. En liaj fruaj pentraĵoj, Degas jam montris la maturan stilon, kiun li poste elvolvus pli profunde per la malgracia tondado de la subjektoj, kaj la elekto de nekutimaj vidpunktoj.

L'Absinthe, 1876, oleo sur kanvaso, de Edgar Degas

Antaŭ la malfruaj 1860aj jaroj, Degas foriris de siaj komencaj eseoj en historia pentrado, al originala observado de tiutempa vivo. Kurejaj scenoj donis oportunon por bildigi ĉevalojn kaj iliaj ĵokeoj en moderna ĉirkaŭaĵo. Li komencis pentri virinojn dum laboro, ĉapelfaristojn kaj vestolavistojn. Mlle. Fiocre in the Ballet La Source, montrita ĉe la Salono de 1868, estis lia unua grava verko, kiu prezentis temon, kun kiu li aparte indetiiĝus, dancistojn.[29]

En pluraj postaj pentraĵoj, dancistoj montriĝis malantaŭ-sceneje aŭ dum la ekzercado, emfazante ilian rangon kiel profesiuloj farantaj laboron. Ek de 1870, Degas pli kaj pli ofte pentris baletajn subjektojn, parte ĉar ili vendis bone kaj provizis lin per bezonataj enspezoj post kiam la ŝuldoj de lia frato lasis la familion bankrota.[30] Degas ankaŭ komencis pentri kafejan vivon, en verkoj kiel L'Absinthe (La Absinto) kaj Kantisto kun Ganto. Liaj pentraĵoj ofte aludas al rankonta enhavo en maniero multe dubasenca; ekzemple, Interno (kiu ankaŭ nomiĝis La Seksperfortigo) prezentas enigmon al artaj historiistoj, kiuj serĉas literaturan fonton—Thérèse Raquin sugestiĝis[31]—sed povas esti bildigo de prostituo.[32]

Kiel lia temaro ŝanĝiĝis, tiel ankaŭ ŝanĝiĝis la teknikon de Degas. La malhela koloraro kiu montris la influon de nederlanda pentrado cedis sian lokon al la utilo de viglaj koloroj kaj aŭdacaj peniko-strekoj. Pentraĵoj kiel Place de la Concorde legiĝas kiel momentaj fotografoj, haltigante momentojn de tempo por montri ilin ĝuste, donanta senton de movado. Oni rajtas diri, ke la manko de koloro en la 1874-a Baleta Provo sur Scenejo kaj la 1876-a La Baleta Instruisto ligiĝas kun lia intereso pri la nova tekniko de fotografado. La ŝanĝoj al lia koloraro, pentro-tekniko, kaj sento de komponado de la bildo ĉiuj evidentigas la influojn, kiuj havis kaj la Impresionisma movado, kaj moderna fotografiado, kun ĝiaj spontanaj imagoj kaj malkutimaj anguloj, havis sur lia verko.[27]

Place de la Concorde, 1875, oleo sur kanvaso, de Edgar Degas, Muzeo Ermitejo, Sankt-Peterburgo

Malklarigante la distingon inter portretaj kaj genraj pecoj, li pentris sian fagotistan amikon, Désiré Dihau, en La Orkestro de la Opero (1868–69) kiel unu el dek kvar muzikistoj ĉe opera orkestrejo, vidata kiel de membro de la aŭdantaro. Super la muzikistoj oni povas vidi nur la gambojn kaj dancjupetojn de la dancistoj surscenejaj, iliaj figuroj tranĉitaj de la rando de la pentrajo. Arta historiisto Charles Stuckey komparis la vidpunkton al tiu de senatenta spektanto ĉe baleto, kaj diras, ke "estas la fasciniĝo de Degas kun la bildigo de movado, inkluzive la movado de la okuloj de spektanto kiel dum hazarda ekrigardo, kiu estas, ĝuste dirite, 'Impresionisma'."[33]

Muzikistoj en la Orkestro, 1872, oleo sur kanvaso, de Edgar Degas

La matura stilo de Degas distingiĝas per elstare nefinitaj sekcioj, eĉ en petraaĵoj, kiuj estas ĝenerale zorge prilaboritaj. Li ofte kulpigis siajn okul-problemojn pro lia nekapablo finprilabori, klarigo, kiu riceviĝis kun iom da skeptikismo de samprofesianoj kaj kolektantoj, kiuj rezonis, kiel Stukey klarigas, ke "liaj bildoj apenaŭ povus esti prilaboritaj de iu, kun nesufiĉa vido-kapablo.".[34] La artisto donis alian indikon, kiam li priskribis sian emon, "komenci cent aĵojn, kaj ne fini eĉ unu el ili",[35] kaj estis ĉiuokaze fifame malvolonta, konsideri pentraĵon finita.

Lia intereso en portret-pentrado instigis Degas-on studi zorge la remedoj, per kiuj la socia rango aŭ formo de okupo povas montriĝi de iliaj vizaĝo-trajtoj, pozo, vestoj, kaj aliaj trajtoj. En lia verko de 1879, Portretoj, Ĉe la Borso, li montris grupon de judaj negociistoj kun indiketo da kontraŭ-judismo. En 1881, li montris du paŝtelajn bildojn, Krimulaj Vizaĝo-Trajtoj, kiuj montris junulajn bandaĉ-membrojn, kiuj estis lastatempe kondamnitaj por murdo en la "Afero Abadie". Degas ĉeestis iliajn proceson kun kajero enmane, kaj liaj mutaj desegnaĵoj de la akuzitoj montris lian intereson pri la atavismaj (malevoluintaj) trajtoj, kiujn, laŭ kelkaj 19-jarcentaj sciencistoj, estis indikoj de denaska krimuliĝemo.[36] En liaj pentraĵoj de dancistoj kaj vestolavistoj, li montris iliajn okupojn ne nur per iliaj vestoj kaj agadoj, sed ankaŭ per iliaj korpo-tipoj: liaj dancistinoj montras atletajn trajtojn, dum liaj vestolavistinoj estas pezaj kaj solidaj.[37]

Ĉe la Konkursoj, 1877–1880, oleo sur kanvaso, de Edgar Degas, Musée d'Orsay, Parizo

Antaŭ la postaj 1870-aj jaroj, Degas fariĝis mastro ne nur de la tradicia metio de olea farbo sur kanvaso, sed ankaŭ de paŝteloj. La seka materialo, kiun li aplikis en malsimplaj tavoloj kaj teksaranĝoj, ebligis lin pli facile akordigi sian kapablon por linioj kun kreskanta interesiĝo pri esprimplena koloro.

Dum la mezaj 1870-aj jaroj, li ankaŭ reiris al la tekniko de gravurado, kiun li estis malatentinta dum dek jaroj. Unue li gvidiĝis en ĉi tiu de sia malnova amiko Ludovic-Napoléon Lepic, kiu mem estis novenkondukema en ĝia uzo, kaj komencis eksperimenti kun litografio kaj monotipo.[38]

Li produktis proksimume 300 monotipojn dum du periodoj, de la mezaj 1870-aj jaroj ĝis la mez-1880-oj kaj denove dum la fruaj 1890-oj.[39]

Li precipe fasciniĝis de la efikoj, kiujn produktis monotipo, kaj ofte prilaboris la presitajn imagojn per paŝtelo.[38] Antaŭ ol 1880, skulptado fariĝis unu plua fadeno en la daŭra laboro de Degas, por esplori diversajn teknikojn, kvankam la artisto ekzpoziciis nur unu skulptaĵon publike dum sia vivo.

La Toilette (Virino Kombante Sian Hararon), ĉ. 1884–1886, paŝteloj sur papero, de Edgar Degas, Muzeo Ermitejo, Sankt-Peterburgo

Ĉi tiuj ŝanĝoj en tekniko kondukis al la pentraĵoj, kiujn Degas estis produktonta dum sia malfrua vivo. Degas komencis desegni kaj pentri virinojn, sekigantaj sin per bantukoj, kombantaj siajn hararojn, kaj banantaj sin (vidu: Post la Bano, Virino sekiganta sin). La strekoj, kiuj modlas la formon, estas pli libere faritaj, ol antaŭe; fonoj estas simpligitaj.

La zorgemo pri detaloj de lia junaĝo transiris al kreskanta abstraktado de formo. Krom liaj karakterize brila desegno-kapablo kaj obsedo kun la figuro, la bildoj kreitaj dum ĉi tiu malfrua periodo de lia vivo montras malmultan surfacan similecon al liaj fruaj pentraĵoj. Fakte, ĉi tiuj pentraĵoj—kreitaj malfrue en lia vivo kaj post la apogeo de la Impresionisma movado—plej vive utilas la kolorcentrajn teknikojn de Impresionismo. [40][41]

Malgraŭ sia stila evoluemo, certaj trajtoj de la verkoj de Degas restis la samaj dum lia tuta vivo. Li ĉiam pentris endome, kaj preferis labori en sia studio, aŭ de memoro, aŭ de fotografoj, aŭ de vivaj modeloj.[42] La figuro restis lia ĉefa temo; liaj malmultaj pejzaĝoj produktiĝis per memoro aŭ imagopovo. Li ofte ripetis temon multajn fojojn, ŝanĝante la komponaĵon aŭ traktadon. Li estis pripensema artisto kies verkoj, kiel Andrew Forge skribis, "estis preparitaj, kalkulitaj, provitaj, evoluitaj en stadioj. Ilin konsistigis partoj. La alĝustigo de ĉiu parto al la tuto, ilia linia aranĝo, estis la okazo por senfina pripensado kaj eksperimento."[43] Degas mem klarigis, "En arto, nenio similu hazardon, eĉ ne movado."[30]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Gordon kaj Forge 1988, p. 31
  2. Brown 1994, p. 11
  3. Turner 2000, p. 139
  4. Gordon kaj Forge 1988, p. 17
  5. Brown, Marilyn R. (1994) Degas and the Business of Art, p. 14.
  6. La prapatra nomo de la familion estis Degas. Jean Sutherland Boggs klarigas, ke De Gas estis la literumado, "kun ioma pretendemo, uzita de la patro de la artisto tiam, kiam li transloĝiĝis al Parizon por fondi francan branĉon de la Napolitana banko de sia patro." Dum la frato René de Edgar Degas adoptis la ankoraŭ pli aristokrata formo "de Gas", la artisto reiris al la originala literumado, Degas, antaŭ ol fariĝi tridekjara. Baumann, et al. 1994, p. 98.
  7. Werner 1969, p. 14
  8. Canaday 1969, p. 930–931
  9. Dunlop 1979, p. 19
  10. Gordon kaj Forge 1988, p. 43
  11. Thomson 1988, p. 48
  12. Gordon kaj Forge 1988, p. 23
  13. (1985) Guillaud, Jacqueline; Guillaŭd, Maurice, redaktintoj: Degas: Form and Space. ISBN 0-8478-5407-8., p. 29
  14. Michael Musson and Odile Longer: Degas' aunt and uncle in New Orleans. Degaslegacy.com (30-a de marto 1973). Alirita 18-a de marto 2013.
  15. Guillaud kaj Guillaud 1985, p. 33
  16. Armstrong 1991, p. 25
  17. "Je la fina inventaro de lia kolekto, estis dudek pentraĵoj kaj okdek ok desegnaĵoj de Ingres, dek tri pentraĵoj kaj preskaŭ ducent desegnaĵoj de Delacroix. Estis centoj da litografiaĵoj de Daumier. Liaj samtempuloj multnombre reprezentiĝis escepte de Monet, de kiu li havis nenion." Gordon kaj Forge 1988, p. 37
  18. Gordon kaj Forge 1988, p. 26
  19. Gordon kaj Forge 1988, p. 34
  20. Canaday 1969, p. 929
  21. Guillaud kaj Guillaud 1985, p. 56
  22. Bade kaj Degas 1992, p. 6
  23. Thomson 1988, p. 211
  24. Clay 1973, p. 28.
  25. Gordon kaj Forge 1988, p. 11
  26. Armstrong 1991, p. 22
  27. 27,0 27,1 Roskill 1983, p. 33
  28. Baumann, et al. 1994, p. 151
  29. Dumas 1988, p. 9.
  30. 30,0 30,1 Growe 1992
  31. Reff 1976, pp. 200–204
  32. Krämer 2007
  33. Guillaud and Guillaud 1985, p. 28
  34. Guillaud and Guillaud 1985, p. 29"
  35. Guillaud and Guillaud 1985, p. 50
  36. Kendall, Richard. (1998) Degas and The Little Dancer, et al, Yale University Press, p. 78–85.
  37. Muehlig 1979, p. 6
  38. 38,0 38,1 Thomson 1988, p. 75
  39. Gerber, Louis. Degas: A Strange New Beauty.[rompita ligilo]
  40. Mannering 1994, pp. 70–77
  41. Rich, Daniel Catton, Edgar-Hilaire Germain Degas, H.N. Abrams, New York, 1952, p. 6
  42. Benedek "Style."
  43. Gordon and Forge 1988, p. 9