Staatsgalerie Stuttgart
Aspekto
Staatsgalerie Stuttgart | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Stutgarto | ||||
Adreso | Konrad-Adenauer-Str. 30-32, D-70173 Stuttgart | ||||
Poŝtkodo | 70173 | ||||
Estiĝo | 1843 | ||||
Malfermo | 1843 | ||||
Direktoro | Christiane Lange | ||||
Koordinatoj | 48° 46′ 49″ N, 9° 11′ 13″ O (mapo)48.7802277777789.186875Koordinatoj: 48° 46′ 49″ N, 9° 11′ 13″ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.staatsgalerie.de/index_e.php | ||||
La Ŝtata Galerio de Stuttgart (en germana, Staatsgalerie) estas muzeo kaj artgalerio en Germanio, kiu inaŭguriĝis en 1843. Ĝi estis fondita en 1838-1843 fare de la reĝo Vilhelmo la 1-a de Virtembergo.
La muzeo, preskaŭ tute detruita dum la Dua Mondmilito, estis rekonstruita en 1946 kaj remalfermita en 1948. La malfermo de la ampleksigo Neue Staatsgalerie desegnita de James Stirling (konstruita inter 1977 kaj 1983) transformis tion kio ĝis tiam estis nur iom provincnivela ekspoziciejo en unu el la plej prestiĝaj muzeoj de Eŭropo.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]La Staatsgalerie konservas la jenajn kolektojn:
- Antikvaj germanaj pentraĵoj de 1300-1550
- Itala pentrarto de 1300-1800
- Nederlanda pentrarto de 1500-1700
- Germana baroka pentrarto
- Artoj de la 19-a jarcento (Romantikismo, Impresionismo).
Kelkaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Paul Gauguin: Où vas-tu? 1892
- Pablo Picasso: Patrino kaj filino (1905), Laufende Frauen am Strand (1922), Le Déjeuner sur l'herbe (1961)
- Henri Matisse: La Coiffure (1907)
- Franz Marc: Kleine gelbe Pferde (1912)
- Amedeo Modigliani: Chaïm Soutine 1915
- George Grosz: Funebro (1918)
- Otto Dix: Streichholzhändler 1920, Prager Strasse 1920
- Max Ernst: Heilige Cäcilie - Das unsichtbare Klavier 1923
- Salvador Dalí: The Raised Instant (1938)
- Max Beckmann: Reise auf dem Fisch (1934)
- Piet Mondrian: Composition en blanc, rouge et bleu (1936)
- Joan Miró: Birdo kun trankvila rigardo, flugiloj en flamoj (1952)
- Barnett Newman: Who's Afraid of Red, Yellow and Blue II (1967)
Estas ankaŭ aliaj verkoj de Paul Klee, Marc Chagall kaj Wassily Kandinsky
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Poliptiko de Herrenberg, verko de Jerg Ratgeb (inter 1480 kaj 1526)
-
Judito kun la kapo de Holoferno (ĉirkaŭ 1530), verko de Lucas Cranach la Maljuna (86 x 59 cm)
-
Salma di Cristo (1583-1585) de Annibale Carracci
-
Sankta Paŭlo enprizone (1627), verko de Rembrandt
-
Portreto de viro (ĉirkaŭ 1637), verko de Frans Hals (67,5, 57 cm)
-
Subsunaj poploj (1887), verko de Claude Monet (74,3 x 93 cm)
-
La patrino de la artisto (1890-1893), verko de Paul Gauguin (41 x 33 cm)