Otto Dix
Aspekto
Wilhelm Heinrich Otto DIX (naskiĝis la 2-an de decembro 1891 je Gera-Untermhaus, Germanio, mortis la 25-an de julio 1969 en Singen) estis germana pentristo kaj grafikisto.
La verkaro de Otto Dix estas tre varia, sed plej konataj estas liaj primilitaj pentraĵoj. Li estis nekutima desegnisto kaj postlasis pli ol 6000 desegnaĵojn kaj skizojn. Krome li postlasis pentraĵojn kaj akvarelojn, kiuj tre forte memorigas pri la renesanco, kaj diversajn portretojn. La plimulto de liaj verkoj estas konservita en la Arta Muzeo de Stuttgart kaj en la Muzeo Gunzenhauser en Chemnitz.
Li uzis Esperanton por sia korespondado dum la Unua Mondmilito.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Otto Dix angle germane
- Ekspozicio en la Kunstmuseum Stuttgart
- Domo de Otto Dix en Hemmenhofen Arkivigite je 2019-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Virtuala galerio Otto Dix

