Otto-Dix-domo (Gera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto-Dix-domo
dommuzeo • arta muzeo
Lando Germanio vd
Situo Gera
Situanta sur Mohrenplatz
Estiĝo 1991
Koordinatoj 50° 52′ 56″ N, 12° 3′ 51″ O (mapo)50.882212.0642Koordinatoj: 50° 52′ 56″ N, 12° 3′ 51″ O (mapo)
Otto-Dix-domo (Gera) (Germanio)
Otto-Dix-domo (Gera) (Germanio)
DEC
Otto-Dix-domo (Gera)
Otto-Dix-domo (Gera)
Situo de Otto-Dix-domo (Gera)
Map
Otto-Dix-domo
Parto de Urba muzeo de Gera vd
Retpaĝo https://www.museen-gera.de/museen/kunstsammlung-gera-otto-dix-haus
vdr
Gera - Otto Dix Haus

La Otto-Dix-domo (germane: Otto-Dix-Haus) troviĝas en Gera (Germanujo), Mohrenplatz nr 4. Ĝi apartenas, kiel la Oranĝerio al la muzearo Kunstsammlung Gera.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo estante nur je 5 minutoj piedmarŝe proksime de la Oranĝerio limas tre belan placon de Gera, la Untermhäuser Mohrenplatz. La domo troviĝas apud la Mario-kirko. Tie ĉi naskiĝis Otto Dix, unu el la plej gravaj germanaj pentristoj de la unua duono de la 20-a jarcento kaj plej fama artisto de la urbo. En 1991, okaze de 100-a datreveno naskiĝtaga la rekonstruita konstruaĵo el la 18-a jarcento inaŭguritis kiel loko de la urbaj Otto-Dix-kolektoj.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzea parto elvokas la atmosferon de simpla laborista domo de ĉ. la komenciĝo de la 20-a jarcento kaj prezentas materialojn pri la vivo kaj la verkado de la artisto. Gravaj verkoj el la frua kaj malfrua pentrista periodo prezentatas krom la ĉefaj bildoj kiel: Selbstbildnis als Raucher (1913), Meine Freundin Elis (1919), Doppelbildnis Otto Dix / Kurt Günther (1920), Der Heilige Christophorus IV (1939), Bildnis des Malers Hans Theo Richter mit Frau Gisela (1933). Daŭraj ludonitaĵoj el la Otto-Dix-fondaĵo de Vaduzo kompletigas la daŭran ekspozicion. La ampleksa endeponeja stoko de verkoj sur papero montratas de tempo al tempo en alterniĝantaj specialaj elmontradoj. Post antaŭa sinanonco eblas ankaŭ uzi la studadĉambron kaj la kolekton pri grafikaĵoj de la domo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 72

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo.