Max Beckmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Beckmann sur afiŝo maldekstre, apude Otto Dix
Memorigtabulo en Berlino, Ringstraße nr 17

Max BECKMANN (naskiĝinta en la 12-a de februaro 1884 en Lepsiko, mortinta la 27-an de decembro 1950 en Novjorko) estis germana pentristo kaj grafikisto kies verkaro estas simbolo kaj analizo de la homoj subigitaj al la detruantaj fortoj de tiu tempo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Beckmann ekstudentis en 1900 ĉe la Arta akademio de Vajmaro, iris en 1903 Parizon kaj unu jaron poste Berlinon. Tie li aliĝis en 1907 al la Berlina Secesio. En 1906 li ricevis la Premion "Villa Romana" por sia pentraĵo Junge Männer am Meer (1905, Kunstmuseum Weimar). En 1914 li partoprenis la fondon de la Libera Secesio Berlino kaj pretiĝis kiel libervola batalanto ĉe la eskplodo de la Unua mondmilito. Liaj teruraj travivaĵoj kiel lazaretisto en Orienta Prusio kaj Belgio gvidis al psika kolapso en 1915. De 1925-32 li docentis ĉe "Städelsches Kunstinstitut" en Frankfurt am Main, kie en 1929 li profesoriĝis.

Li eksedziĝis kaj edzinigis Mathilde (Quappi) von Kaulbach. Poste li fondis duan atelieron Parize, kie li ofte restadis. En 1933 la nazioj maldungis lin, tamen li vivis en la germana ĉefurbo ankoraŭ ĝis 1937. La saman jaron okazis la migrada ekspozicio Degenerita arto en Munkeno kaj aliaj urboj, kie montritis ankaŭ liaj bildoj. Post tio Beckmann elmigris, unue Amsterdamon kie li devis, post la okupo de Nederlando fare de Wehrmacht, vivi kaŝite. De 1947-49 li instruistis en Usono ĉe Washington University de Saint Louis kaj ekde 1949 ĉe Brooklyn Museum en Novjorko. Post la finfarado de sia lasto triptiko Argonauten (Kolektoj Beckmann, New York) li mortis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Karakterizo de la ege dramaj kaj parte monumentaj pentraĵoj estas facoj de intensegaj koloroj kaj scenoj de sufero. Kiel unu el la plej gravaj germanaj ekspresionistoj li samtempe restis solulo. En la verkaro li reprenis tradiciojn de mezepoka religia arto kaj prunteprenis figurojn de sanktuloj de en gotikaj preĝejvitraloj. Laj melankoliaj figuroj alidesegnitis kun por Beckmann tipaj nigraj-bluaj konturoj. Malgraŭ la distanco farita per la nigro inter la figuroj la tuto aspektas kiel ekspresiva, nedissolvebla bildteksaĵo. Liaj okupiĝoj pri la sin altrudinta nacisocialismo evidentiĝis en naŭ triptikoj (faritaj inter 1930-50).

Liaj gigantaj alegoriaĵoj en tre inter si kontrastantaj koloroj (Abfahrt; 1932/33, Museum of Modern Art, New York) estiĝis tuj post la oficiala maldungiteco.

Ankaŭ kiel grafikisto Beckmann eminentis en la 20-a jarcento. Por li iĝis grafikaĵoj gravega ilo de esprimo kaj de reprodukto por maltrankvilaj tempoj (biografie ekz. kiel sanitaristo milita, maldungo, ekzilo). Estante kie ajn li portis skizlibretojn kun si kaj adoptis la medion per desegnado. Lia desegno-arto korespondis al la intencoj de la pentrado, tamen ĝi havis pli rapidajn rezultojn. La pentrado do estis konsekvenco de grafiko: tiel eblas ekspliki la oftan skizan karakteron de multaj olepentraĵoj, malgraŭ ilia grandeco.

Estiĝis litografioj kiuj ne povis esti distingitaj de tuĉaj desegnaĵoj kaj temis ofte pri literaturo. Kiam Beckmann kapitulaciis antaŭ temo en olepentrado, li daŭrigis la laboron per ĉina inko aŭ paŝtelo. Tiaj alternaj ŝanĝoj faras la verkojn de Beckmann tre allogaj. Spuroj de lia tekniko klarege malkovreblas ĉe neakademiaj junaj pentristoj de eksa GDR kiel Helge Leiberg, A. R. Penck, Strawalde kaj Michael Voges.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Max Beckmann", en: Microsoft Encarta 2007, DVD 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]