Saltu al enhavo

Grandduka saksia artlernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enireja halo kun Evo-statuo de Rodin kaj secesistila ŝtuparo

Grandduka saksia artlernejo (germane: Großherzoglich Sächsische Kunstschule) estis gravega institucio porarta en Vajmaro, Germanujo, kiu eĉ naskis propran skolon. La lulila domo troviĝas ĉe Geschwister-Scholl-Straße 8.[1]

Printempa etosobildo de Karl Buchholz de 1868, tipa por la Vajmara skolo: Frühling in Oberweimar

Lia grandduka moŝto Karlo Aleksandro fondis en la 1.10.1860 privatan artlernejon kiu komence ampleksis nur klasojn por pentrado. La unua direktoro estis Sta­nis­laus von Kalck­reuth kiu venigis samjare ankoraŭ Arnold Böcklin kaj Franz von Lenbach, en 1862 Alexander Michelis. Tre baldaŭ ĝi emancipiĝis de konservativaj kortegaj planoj; por la lernejanoj radike gravis la akurata observado de naturo kio kreigis - laŭ la ideoj de la francaj impresionistoj - tre realismajn bildkonceptojn. Tiu fenomeno arthistorie nomiĝis Vajmara skolo (Weimarer Malerschule). Tiam tre influgravis surloke la artistoj Albert Bren­del, Theo­dor Hagen, Karl Buch­holz, Paul Baum, Leo­pold von Kalck­reuth, Lud­wig von Glei­chen-Russ­wurm kaj Chris­tian Rohlfs.

En 1885, okaze de la 25-datreveno fondiĝa, la ĵurnalisto kaj posta estro de Anna-Amalia-biblioteko, Paul von Bojanowski publikigis festlibreton. Samjare en la 17-a oktobro la duko retiriĝis kaj ordonis organizadon de la altlernejo fare de ministroj. La nova direktoro (ĝis 1902), Emil Friedrich Schlitz tamen daŭre responsis pri la lernejaj agoj ankaŭ antaŭ la suvereno grandduka.

Etendiĝoj faritis sub la regado de grandduko Vilhelmo Ernesto kaj en 1905 ĝi kunfandiĝis kun la de Henry Van de Velde fondita Grandduka saksia artmetilernejo Vajmaro. La nova nomo de la unuiĝinta lerneja paro iĝis Groß­her­zog­lich Säch­si­sche Hoch­schule für bil­dende Kunst. Tio ankaŭ markis la finon de la origina artlernejo en la 1910-a jaro. En 1919 finfine venis Walter Gropius Vajmaron sub kies gvidado estiĝis Ŝtata Bauhaus.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Horst Dauer: Die Weimarer Malerschule. Seemann-Verlag, Leipzig 1983
  • Walther Scheidig: Die Weimarer Malerschule. Seemann-Verlag, Leipzig 1991, ISBN 3-363-00538-5.
  • Ulf Häder: Der Jungbrunnen für die Malerei, Holland und die deutsche Kunst 1850–1900. Jena 1999, ISBN 3-931743-25-X, p. 168-171 kaj 286.
  • Eckart Kissling, Hendrik Ziegler: Karl Buchholz, 1849–1889: Ein Künstler der Weimarer Malerschule. Seemann-Verlag, Leipzig 2000, ISBN 3-363-00733-7.
  • Hendrik Ziegler: Die Kunst der Weimarer Malerschule. Von der Pleinairmalerei zum Impressionismus. Böhlau, Köln/ Weimar/ Wien 2001, ISBN 3-412-15400-8 (Digitalisat).
  • Bernd Müllerschön, Thomas Maier: Die Maler der Schule von Barbizon – Wegbereiter des Impressionismus. Ed. Thombe, 2002, ISBN 3-935252-01-3.
  • Sabine Schlenker: Mit dem Talent der Augen. Der Kunstkritiker Emil Heilbut (1861–1921) Ein Streiter für die moderne Kunst im Deutschen Kaiserreich. VDG-Verlag, Weimar 2007, ISBN 978-3-89739-563-3.
  • Jutta Hülsewig-Johnen, Thomas Kellein: Der Deutsche Impressionismus. DuMont-Buchverlag, Köln 2009, ISBN 978-3-8321-9274-7.
  • Michael Eckhardt (eld.): Bauhaus-Spaziergang. In Weimar unterwegs auf den Spuren des frühen Bauhauses. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2009, ISBN 978-3-86068-378-1.
  • Jens Plaul: Max Oehler: Auf den Spuren eines Landschaftsmalers in Nachfolge der Weimarer Malerschule. Dua eldono. Arbeitskreis Stadtgeschichte Blankenhain 2009, ISBN 978-3-00-004335-2.
  • Gerda Wendemann i. a.: Hinaus in die Natur: Barbizon, die Weimarer Malerschule und der Aufbruch zum Impressionismus. Christoph Kerber Verlag, Bielefeld 2010, ISBN 978-3-86678-381-2.
  • Frank Simon-Ritz, Klaus-Jürgen Winkler, Gerd Zimmermann (eld.): Aber wir sind! Wir wollen! Und wir schaffen! Von der Großherzoglichen Kunstschule zur Bauhaus-Universität. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2010, ISBN 978-3-86068-419-1.
  • Ekkehard Mai: Die Deutschen Kunstakademien im 19. Jahrhundert, Künstlerausbildung zwischen Tradition und Avantgarde. Böhlau Verlag, Köln/ Weimar/ Wien 2010, ISBN 978-3-412-20498-3.
  • Rowena Fuß: Christian Rohlfs in Weimar: Das Frühwerk: 1870–1901 (Vorreiter ohne Vorbild). VDG-Verlag, Weimar 2013, ISBN 978-3-89739-791-0.
  • Peter Stapf: Der Maler Max Thedy 1858–1924. Böhlau Verlag, Köln/ Weimar/ Wien 2014, ISBN 978-3-412-22264-2.
  • Marion Deshmukh: Max Liebermann Modern Art and Modern Germany. Ashgate, Farnham 2015, ISBN 978-1-4724-3415-9.
  • Dieter Mück: Künstler in Weimars Kunstschule 1860-1919: Im Kontext der Kulturpolitik des Weimarer Fürstenhauses von Anna Amalia bis Wilhelm Ernst 1756–1918. Weimarer Verlagsgesellschaft, Weimar 2018, ISBN 978-3-7374-0265-1.
  1. Ne estu konfuzo kun la institucio Fürstliche freie Zeichenschule kiu ekzistis inter 1776 kaj 1930 preparante ekde 1860 la lernantojn por frekventado altlerneja. Ĝi juste konsideratas antaŭulo de la nuna Bauhaus-Universitato Vajmaro.