Karl Buchholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Buchholz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1849 (1849-02-23)
en Schloßvippach
Morto 29-an de majo 1889 (1889-05-29) (40-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Ĉevalĉaro kaj rojo (Muzeo de la Vajmara Urba Kastelo

Karl BUCHHOLZ (naskiĝinta la 23-an de februaro 1849 en Schloßvippach, mortinta la 29-an de majo 1889 en Oberweimar) estis germana pejzaĝisto estinte ĝuinte la trejniĝon ĉe la Grandduka saksia artlernejo. Dum ĉirkaŭ du jardekoj li kreis belajn pejzaĝajn bildojn, parte oleaĵojn, akvarelojn kaj akvafortojn. La kvanto ne estis granda tamen liaj verkoj troviĝas nuntempe en multaj diversaj lokoj.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

En la artlernejo de Vajmaro li iĝis disĉiplo de Max Schmidt. Ekde 1871 li estis majstra lernanto ĉe Theodor Hagen kiun oni venigis disde Düsseldorf. Tiutempe oni instruadis progreseman manieron de liberaera kreado kaj tonpentrado. Ili baziĝis sur la doktrinoj de la pentroskolo de Barbizon.

Jam dum la unua jaro Buchholz havigis al si propran atelieron. Li faris tenerajn artaĵojn rezignante pri motivoj tro furoraj. Inverse li centrigis flankajn kaj kvazaŭ ĉastajn pejzaĝeltiraĵojn. Ilin li pliinteresigis ekzemple per prezento dum diversaj tempoj de la tago.

Liaj verkoj estis faritaj ĉefe en la ĉirkaŭaĵoj de Vajmaro. Profesia amiko lia estis la pejzaĝisto Franz Hoffmann-Fallersleben, kiu tre meritis post la frua morto de Buchholz ke ties verkaro ne forgesiĝu.[1] Lovis Corinth taksis lin geniulo inter la anoj de la Vajmara Skolo. Buchholz memmortigis sin en la aĝo de 40 jaroj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • En Oberweimar oni nomis strateton por li Buchholzgasse.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der wilde Graben bei Abendstimmung, oleaĵo sur ligno, 43,5 cm × 33,0 cm (1879)
  • Herbstliche Park-/Waldlandschaft, oleaĵo sur kartono, 27 × 18,5 cm.
  • Waldesinneres, oleaĵo sur ligno, 33 × 53,7 cm (um 1880)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Friedrich Düsel: Franz Hoffmann-Fallersleben, ĉe: Niedersachsen, jarkolekto 16 (1911), kajero 12, p. 268–272.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eckart Kissling, Hendrik Ziegler: Karl Buchholz 1849–1889. E. A. Seemann, 2000, ISBN 978-3-363-00733-6.
  • Hans Rosenhagen: Carl Buchholz. Ĉe: Kunst und Künstler: illustrierte Monatsschrift für bildende Kunst und Kunstgewerbe. Heft 7, 5.1907, p. 285–291 (interrete