Oleaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vartransportisto en la 16-a jarcento.

OLEAĴOJ (germane: Olitäten; la radiko estas verŝajne la latina vorto "oleitas"[1]) estis laŭdire sanigaj, ĉefe en la Turingia Arbaro memfabrikitaj oleoj, balzamoj, pulvoretoj, piluloj kaj esencoj. Longe la komercado per kaj kolportado de oleaĵoj eksklusive rajto estis de la anoj de Königsee.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Receptoj por oleaĵoj

Timiano, meumo, hiperiko, arniko kaj multaj aliaj herboj medicinaj bonege kreskas en la turingia skista montaro. Produktadaj centroj estis la vilaĝoj de Oberweißbach, Deesbach, Lichterhain kaj Meura. Eĉ Goeto en siaj natursciencaj skribaĵoj priskribis la laboron de tiuj hobiaj apotekistoj[2].

Gravis ne nur la regiona abundo de la kreskaĵoj sed ankaŭ la nekomplika dispono de gravaj krudmaterialoj. Oni akiris ekzemple fagolignon ĉe la lignokarbistoj, alunon kaj vitriolon ĉe la ministoj. La vitrofarejoj en Lauscha liveris la distilaparatojn kaj la unuformajn fiolojn kaj boteletojn por la likvaĵoj sanigaj. Bone protektikaj la eliksiroj ekvojaĝis sur la ŝultroj de la t.n. balzamoportantoj[3]. Ili trapasis distancojn de ĝis dekojn da kilometroj po tago kaj aliris ankaŭ medicine malbone prizorgatajn regionojn. Komercistoj el la Turingia Arbaro atingis multajn longdistancajn eŭropajn landojn.

Ĉirkaŭ la duono de la substancoj miksitaj en Turingio estis de eksterlanda origino. Multaj popolaj medikamentoj vere efikis sur la sanon danke al la naturaj sanigpovoj de la kuracherboj. Aldonita alkoholo respektive opio pligrandigis ankoraŭ ties efikon. Incenso kaj mirho bonodorigis la produktojn, kiujn oni nomis fantaziplene "Lebensöl", "Meurasan"[4] aŭ "Hingfuong". La fama "Berg-Öl" (germane por "Monta Oleo") estis laŭdegita kiel universala kuracilo. Ĝi estis aplikata ne nur ĉe homaj malsanoj sed ankaŭ ĉe malsanoj de ĉevaloj kaj bovinoj[5].

Por preventi falsaĵojn la receptoj plejtempe estis transdonataj nur buŝe. Sekve ofte ne ekzistas detalaj informoj pri iliaj ingrediencoj. En 1710 ekzistis 31 laboratoriaj majstroj kaj 343 oleaĵkomercistoj nur en la regiono de Schwarza. Nur dum la 19-a jarcento, kiam la scienca medicino iom post iom gajnis terenon kaj triumfis, finis ankaŭ tiu epoko de naturkuracado turingia.

Lulilo en Großbreitenbach[redakti | redakti fonton]

Pioniro de la komercado per oleaĵoj en la regiono de la Turingia Arbaro estis sendube Johann Matthias Mylius (1634-1678). Li estis apotekisto, eksperimentanto kaj urbestro de Großbreitenbach. En tiu urbo ekzistas ankaŭ Mylius-eventopado por sciemaj turistoj. Ido de familio de oleaĵ-kolportistoj (patro kaj avo) estis la fama leksikografo kaj kuracisto Ferdinand Höfer.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Muzeo kreiva de la Turingia Arbaro (Großbreitenbach)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elvira Grudzielski: Mein Thüringer Kräuterland, eldonejo Arfmann, Suhl 1997, ISBN 3-9804573-4-6
  • Otto Ludwig: Im Thüringer Kräutergarten. Von Heilkräutern, Hexen und Buckelapothekern, Rudolstadt 1982, ISBN 3-7352-0037-0
  • Anja Werlich/Rainer Schlundt (eldd.): Buckelapotheker in Thüringen. Zeitzeugen berichten, Eldonejo Hain, Rudolstadt 1995, ISBN 3-930215-16-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4][rompita ligilo]
  5. [5]