Sta­nis­laus von Kalck­reuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sta­nis­laus von Kalck­reuth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1820 (1820-12-25)
en Koźmin Wielkopolski
Morto 25-an de novembro 1894 (1894-11-25) (73-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Friedrich Wilhelm Emil, Graf von Kalckreuth
Patrino Luise Friederike Johanne Henriette von Stechow
Infanoj Klara Gräfin von Kalckreuth • Leopold von Kalckreuth • Maria Countess von Kalckreuth
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr
portreto de Stanislaus von Kalckreuth, fare de Karl Ferdinand Sohn, (1858)

Stanislaus Friedrich Ludwig von KALCKREUTH (naskiĝinta la 25-an de decembro 1820 en Koźmin Wielkopolski, mortinta la 25-an de novembro 1894 en Munkeno) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la gimnazio de Leszno li mallonge troviĝis en kadetejo. En la aĝo de 20 jaroj li iĝis oficiro en Potsdam en la 1-a infanteria gvardiregimento; ĝin li baldaŭ forlasis. Inter 1840 kaj 1844 li disĉiplis pentrade ĉe Carl Gustav Wegener en Potsdam, poste ĉe Wilhelm Krause kaj Karl Eduard Biermann en Berlino.

Kiel 24-jaraĝulo li iris Duseldorfon kie li fariĝis (inter 1846 kaj 1849) ĉe la artakademio disĉiplo i.a. de Johann Wilhelm Schirmer. Fine de 1849 Kalckreuth ekloĝis en Kolonjo antaŭ reiro Duseldorfon kaj trejniĝo privata ĉe Schirmer ĝis 1853.

De 1848 oftis studvojaĝoj liaj (tra Svislando, la Pireneoj, Franclando kaj Italujo), kion eblis reĝaj stipendioj. La prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a nomumis lin en 1852 profesoro. En 1858 li iris Vajmaron kie li kun aliaj fondis la Granddukan saksian artlernejon. En 1860, en al kadro de la solena inaŭguro kun reĝa ĉeesto, Kalckreuth oficiale deklariĝis unua rektoro. Li ja sukcesis venigi progresemajn pentristojn en al urbeton de ĉe Ilm.

Retiriĝo venis en 1876. Li unue ekloĝis en Bad Kreuznach, al naskiĝurbo de lia edzino Anna Eleonore Cauer, poste en Munkeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

De siaj vojaĝoj li alportis multajn skizojn por evoluigi ilin atelierre je klasikaj bildkomponaxjoj laŭ la ideoj de Schirmer. Oftege pentris li senhomajn montarpejzaĝojn. Aparte lin interesas la reprodukto de atmosferaj fenomenoj; eĉ la alpa brilado ne timigis lin. Lia filo Leopold von Kalckreuth (1855–1928) ankaŭ pentristis. Inter liaj pranepoj estis Dietrich Bonhoeffer.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Gebirgslandschaft mit Burganlage
  • Gebirgslandschaft mit Burganlage (1852)
  • Lac de Gaube in den Pyrenäen (1855)
  • Das Canigaithal in den Ostpyrenäen (1856)
  • Der Rosenlauigletscher in der Schweiz (1878)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich von Boetticher: "Kalckreuth, Stanislaus, Graf von". Ĉe: Malerwerke des Neunzehnten Jahrhunderts : Beitrag zur Kunstgeschichte. Band 1. Fr. v. Boetticher's Verlag, Dresden 1891, p. 685–686 (tie ĉi interrete)
  • Art. „Kalckreuth, Stanislaus Graf von“ fare de Friedrich Haack. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 55 (1910), p. 813–814 (tie ĉi interrete)
  • Ralf Weingart, ĉe: Hans Paffrath (eld.): Lexikon der Düsseldorfer Malerschule 1819–1918. Band 2: "Haach–Murtfeldt." Eldonis Kunstmuseum Düsseldorf im Ehrenhof und von der Galerie Paffrath. Bruckmann, München 1998, ISBN 3-7654-3010-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]