Muzeo Thyssen-Bornemisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Thyssen-Bornemisza
Museo Nacional Thyssen-Bornemisza
arta muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Adreso P.º del Prado, 8
Poŝtkodo 28014
Arkitekto(j) Rafael Moneo vd
Estiĝo 1992
Estro Guillermo Solana (Arta Direktoro), Evelio Acevedo (Manaĝa Direktoro)
Koordinatoj 40° 24′ 58″ N, 3° 41′ 42″ U (mapo)40.416041-3.694925Koordinatoj: 40° 24′ 58″ N, 3° 41′ 42″ U (mapo)
Muzeo Thyssen-Bornemisza (Madrido)
Muzeo Thyssen-Bornemisza (Madrido)
DEC
Muzeo Thyssen-Bornemisza
Muzeo Thyssen-Bornemisza
Situo de Muzeo Thyssen-Bornemisza
Map
Muzeo Thyssen-Bornemisza
Jaraj vizitantoj: 1 052 014 (2017)
Retpaĝo https://www.museothyssen.org/
vdr
La Anonco de El Greco, unu el la pli ol 700 verkaĵoj de la muzeo.

La Muzeo Thyssen-Bornemisza estas muzeo pri antikva arto kaj de la 20-a jarcento (en ĝia plejparto pentraĵoj) kiu troviĝas en Madrido, Hispanio. Ĝia ekzistado ŝuldiĝas al la interkonsento pri luado (1988) kaj posta akirado de la Hispana Registaro en julio 1993, de ampleksa kolekto de la kolekto de la familio Thyssen-Bornemisza laŭlonge de du generacioj. Ĉi tiu privata kolekto kalkulis je multnombraj eksterlandaj artistoj malĉeestaj en la hispanaj pinakotekoj, ekde gotiko (Duccio, Jan van Eyck) ĝis pop art kaj en la 1980-aj jaroj (Tom Wesselmann, Lucian Freud), kiu rezultigas perfektan komplementon por la du ĉefaj muzeoj de Madrido, la Prado-Muzeo kaj la Muzeo Reĝino Sofia. Ili tri formas la konatan Triangulo de la Arto, eble la regiono plej grava laŭ pentrokolektoj en Eŭropo.

La institucio, gvidata sub publika fondaĵo, havas sian sidejon en historia konstruaĵo, la Palaco Villahermosa, kie ĝi posedas pli ol 700 verkaĵojn. Danke al ĝia anekso poste aldonata kun aliaj pruntedonitaj objektoj de la Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza, kaj krom tio, ĝi havas aliajn 60 proprajn en Barcelono.

La muzeo estis inaŭguita la 8-a de oktobro 1992, kun la ĉeesto de la reĝoj de Hispanio. En 2004 ampleksiĝis por la akceptado de la plej valora nukleo de la Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza per la prezo de du apudaj konstruaĵoj, apartenantaj al la familio Goyeneche,

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La Muzeo Thyssen-Bornemisza de Madrido montras pli ol 700 verkaĵoj kronologie, komencante en la Gotiko kaj finiĝante en la 20-a jarcento; Ĝi ofertas panoramon de antikva kaj moderna arto en sama loko, rara kazo en la eŭropaj muzeoj.

La profilo, preskaŭ enciklopedieca, povas ilustri per si mem la evoluadon de la eŭropa kaj usona pentrartoj, kvankam speciale per la artisma kunteksto en la komplementigaj sekcioj de la Prado-Muzeo kaj la Muzeo Reĝino Sofia, ĉefe pri itala mezepoka pentrarto, germana renesanco, nederlanda baroko kaj internaciaj tendencoj ekde la realismo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]