Triangulo de la Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verkaĵo de El Bosco en la Museo del Prado.

Estas nomata Triangulo de la ArtoOra Triangulo la aro de muzeoj de Madrido kiuj troviĝas en la areo de la Avenuo Prado, malnova aleo kiu markas la limon inter la malnova urboparto kaj la Parko Retiro. La tri verticoj de la Triangulo estas la Prado-Muzeo, la Muzeo Thyssen-Bornemisza kaj la Muzeo Reĝino Sofia, kiuj kune allogis 5,3 milionojn da vizitantoj en 2008.