Pedralbes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pedralbes (Metroo de Barcelono).
Pedralbes
administrative quarter in Barcelona • kvartalo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 11 808  (2021) [+]
Loĝdenso 4 370 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 2° 7′ O (mapo)41.394722222.11305556Koordinatoj: 41° 24′ N, 2° 7′ O (mapo) [+]
Areo 2,702 km² (27 0.2 ha) [+]
Pedralbes (Barcelono)
Pedralbes (Barcelono)
DEC
Pedralbes
Pedralbes
Situo de Pedralbes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedralbes [+]
vdr
Disktrikto de "Les Corts"
La Kruco de Pedralbes, en la kruciĝejo inter Avenuo de Pedralbes kaj Avenuo de Esplugas

Pedralbes estas kvartalo de la urbo Barcelono, en Katalunio; Ĝi formas parton de la disktrikto de "Les Corts". Ĝia loĝantaro havas altan aĉetpovon, speciale en Avenuo Pearson. En tiu kvartalo troviĝas la Konsulejo de Usono kaj rezidejoj de miliarduloj. En la jaroj 1940 kaj 1950, la Cirkvito de Pedralbes estis uzata kiel kurejo de aŭtomobiloj kaj motorcikloj.

Monaĥejo de Pedralbes[redakti | redakti fonton]

La kvartalo ŝuldas sian nomon al la monaĥejo de Klaraninaj monaĥinoj fondita en 1326 fare de la reĝino Elisenda de Montcada. En 1367 ĝi estis konfidita al la Konsilio de Cent.

Lokita okcidente de la urbo Barcelono, en areo kiu apartenis al la malnova urbo Sarriá kiu estas hodiaŭ samnoma kvartalo, ĝi konsistas el duetaĝa klostro (14-a kaj 15-a jc) kaj preĝejo (14-a jc) kun unu navo kaj kapeloj inter kontraŭfortoj, atribuita al Berenguer de Montagut; ĝi konsistigas reprezentan verkon de kataluna gotiko. Ĝi entenas gravajn artverkojn kiel la pentra dekoracio de la kapelo de San Miguel, verko de Ferrer Bassa (1346), kaj la duobla tombo de la fondintino.

Iuj spacoj de la monaĥejo estis renovigitaj en 1992-1993 por gastigi kolekton de antikvaj pentraĵoj de la Muzeo Thyssen-Bornemisza de Madrido. La malkresko de la publiko kaj la kulmino de la reformo de la MNAC (Museo Nacional de Arte de Cataluña) de Barcelono kondukis al rekonsidero de la interkonsento, tiel ke tiuj pentraĵoj estis translokitaj al la menciita nacia muzeo.

Instruado[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kampuso de la Franca Liceo de Barcelono estas en Pedralbes.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Localisation[rompita ligilo]." Liceo Francés de Barcelona. Consultado el 24 de septiembre de 2015. "Lycée français de Barcelone Bosch i Gimpera 6-10 08034 BARCELONA " y "Maternelle du Lycée français de Barcelone Munner, 5 08034 BARCELONA"
  2. "Los hijos de Urdangarin vuelven al cole de tapadillo" (). El Periódico de Catalunya|El Periódico. Miercoles 5 de septiembre de 2012. Consultado el 22 de enero de 2015. "Se supo porque una nube de fotógrafos les esperaba a las puertas del Liceo Francés, en Pedralbes,[...]"

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pedralbes en la hispana Vikipedio.