Klaraninaj monaĥinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta Klara, el fresko de Giotto en la kapelo Bardi, Baziliko de "Santa Croce" en Florenco.

La klaraninaj monaĥinoj (latine ordo sanctae Clarae, O.S.C.) estas la religiulinoj de solenaj religiaj votoj membriĝantaj en la religia katolika ordeno fondita de Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Klara el Asizo (el kiu deriviĝas iliaj nomo), en 1212, Tiuj monaĥinoj obeas la regulon aranĝitan de Francisko el Asizo kaj aprobitan de papo Inocento la 4-a en 1253.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dua – post la unua, nome tiu vira – ordeno naskiĝis en la nokto inter la 18-a kaj 19-a de marto de 1212, kiam junulino Klara, fuĝinte el la patra domo - praktike regata de la ŝia onklo, Favarono de la Grafoj de di Coccorano, aliris Porziunkolan (Parteto = eta preĝejo) de Asizo kie de Francisko al ŝi “tranĉis” la harojn kaj sin kapokovris per vualo: konfidita unuamomente al la Benediktanaj monaĥinoj, kiam al ŝi asociiĝis fratino Agneta kaj aliaj kunulinoj ŝi translokiĝis, laŭvole de Francisko, al la senornamaj kaj humilaj lokaloj jam aldonitaj al la preĝejo de Sankta Damiano en Asizo (el kio devenis la origina nomo per kiu ili estis indiktaj: Humilaj damoj de Sankta DamianoDiaminitinoj)

La Regulo de Sankta Klara[redakti | redakti fonton]

La regulo por la monaĥina vivo estis dekomence konstituita de iuj simplaj instrukcioj diktitaj de Francisko, sed tiuj osservanze = observandaĵoj en 1215, surbaze de tio establita de la Kvara Laterana Koncilio en la 13-a kanono, devis cedi la postenon al la benediktana regulo.

Ekde 1218 kardinalo Ugolino de la Grafoj de Segni (sekve papo kun la nomo de Gregorio la 9-a komencis hipotezi kaj formuli por tiuj monaĥinoj novan regulon tre rigidan laŭ la deziroj de la monaĥinoj kaj de la spirito de Franciskanismo, kiu antaŭvidis la klaŭzuron kaj ekstreman malriĉecon: tiu regulo estis reviziita kaj definitive redaktita de Klara (pro tio ĝi estas dirata Regulo de Sankta Klara) kaj estis aprobita de la papo Inocento la 4-a la 19-an de aŭgusto de 1253 (du tagojn antaŭ ol Klara mortus).[1]

La Urbana Regulo kaj la dividiĝo de la klaraninoj[redakti | redakti fonton]

Klaranino de la Ĉiamdaura Adorado

Ne ĉiuj la monaĥinejoj intertempe alestiĝintaj akceptis la Regulon de Sankta Klara, pro tio la kardinalo “protektanto” de la ordeno, Gaetano Orsini, kompilis novan regulon aprobatan de papo Urbano la 4-a,[2]. la 18-an de oktobro de 1263 (Tiu nova regulo permesis al la religiulinoj posedi komunajn bonaĵoj, damaĝante tiel la privilegion de malriĉeco konsentitan de Gregorio la 9-a en 1228 kaj enprenita en la regulo de Inocento la 4-a. La ordeno, tial, dividiĝis en du kongregacioj: tiuj diritaj damianitaj hodiaŭ diritaj simple klaraninoj monaĥinoj), fidelaj la la regulo de 1253, kaj tiuj diritaj urbanaj, kiuj akceptis la regulon de 1263.[3]

Laŭlonge de la sekvaj jarcentoj naskiĝis kromaj kongregacioj de klaraninoj: temas pri la hodiaŭaj Koletaj naskiĝintaj en 1406. Sankta Koleta celis reformi kaj reveni al la unua klaranina fervoro kaj regulo. Plue temas pri la Kapuĉenaj klaraninoj, naskiĝintaj en 1535 en Napolo iniciate de nobela damo Maria Lorenza Longo, kiuj adoptis la unuan regulon, tiun originan de papo Inocento la 4-a.

Vivo en la Klaraninaj monaĥinejoj[redakti | redakti fonton]

Tiu de klaranino estas monaĥa ordeno[4] klaŭzura, kies religiulinoj sin dediĉas plejparte al la kontempla preĝo kaj al enmonaĥeja laboro, kies manfaritaĵoj foje estas komisiitaj de eksteraj interprenoj.

Ciu monaĥinejo konstituas aŭtonoman komunumon kaj estas regata de abatino demokrate elektita; ĝi estas kutime submetita al la loka episkopa jurisdikcio kaj estas unuigita, nivele de spirita plano, al kelka el la viraj franciskanaj ordenoj.

Ĉe la fino de 2005 la klaraninaj monaĥinejoj estis en la tuta mondo 7.565.[5]

Krom Sankta Klara la klaraninoj havis multajn gravajn figurojn: Sankta Katarina el Bolonjo, Sankta Kamila Baptista el Varano, Sankta Koleta, sankta Eŭstokio ktp.

Kelkaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Venkis la tenaca idealo de tiu kiun Francisko nomis “la mia planteto”.
  2. La tieldirita urbana regulo
  3. Utilas memorigi ke jam la Gregorio la 9-a antaŭ ol allasi la “privilegio pautertatis”, kiu inkludis eĉ la malpermeson almozpeti, dekomence rezistis kaj cedis nur antaŭ la insista demando de Sankta Klara.
  4. Ne fratina ordeno, kies membrinoj vivas kaj laboras kontakte kun la homoj.
  5. Statistikaj datenoj registritaj en la Pontifika Jarlibro de 2007 (p. 1524).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]