Baziliko Santa Croce (Florenco)
Baziliko Santa Croce | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 43° 46′ 5″ N, 11° 15′ 40″ O (mapo)43.7681411.261059Koordinatoj: 43° 46′ 5″ N, 11° 15′ 40″ O (mapo) | ||
| |||
La baziliko Santa Croce ("baziliko de la Sankta Kruco") estas la ĉefa franciskana preĝejo en Florenco (Italio). Ĝi havas la statuson de malgrava baziliko laŭ la Romkatolika Eklezio. Ĝi situas ĉe la placo Santa Croce, proksimume 800 metrojn sudoriente de la katedralo Santa Maria del Fiore. Kiam tiu loko estis elektita, ĝi origine estis nur marŝo ekster la urbaj ĉirkaŭmuroj.
La baziliko entenas la tombojn de pluraj eminentaj italoj, inkluzive de Mikelanĝelo, Galileo Galilei, Machiavelli, Foscolo, Gentile, Rossini kaj Marconi. Ĝi do estas ofte kromnomita la "Panteono de Italaj Gloruloj" (Tempio dell'Itale Glorie aŭ Pantheon dell'Itale Glorie).
Pro siaj pentraĵoj famas la Kapelo Bardi.