Muzeo Stedelijk

La Stedelijk Museum Amsterdam ([ˈsteːdələk myˈzeːjɵm ˌɑmstərˈdɑm]; Municipa Muzeo Amsterdama), parole konata ankaŭ kiel Stedelijk, estas muzeo por moderna arto, nuntempa arto, kaj desegno situanta en Amsterdamo, Nederlando.[1][2]
La konstruaĵo de la 19a jarcento estis desegnita de Adriaan Willem Weissman kaj la kromaĵo de la 21a jarcento kun la nuntempa enirejo estis desegnita de la Arkitektoj Benthem Crouwel.
La muzeo situantas en la muzeejo Museumplein (Muzeplaco) en la kvartalo stadsdeel nome Amsterdama Sudo,[3] kie ĝi estas ĉe la Muzeo Van Gogh, la Rijksmuseum, kaj la koncertejo Concertgebouw.[4]
En 2015, la muzeo havis ĉirkaŭkalkulitajn 675,000 vizitantojn.
La kolekto[redakti | redakti fonton]
La kolekto enhavas modernan kaj nuntempan artojn kaj desegnojn el komenco de la 20a jarcento ĝis la 21a jarcento. Ĝi prezentas artistojn kiaj Vincent van Gogh, Wassily Kandinsky, Ernst Ludwig Kirchner, Marc Chagall, Henri Matisse, Jackson Pollock, Karel Appel, Andy Warhol, Willem de Kooning, Marlene Dumas, Lucio Fontana, kaj Gilbert & George.[2]
La kolekto estas sub-dividita en la jenaj fakoj:
- Pentrarto
- Skulptarto
- Instalarto
- Moveblaj bildoj kaj sono
- Presaĵoj kaj desegnoj
- Afiŝoj
- Fotarto
- Grafika fasonado
- Industria fasonado
- Artistaj libroj
- Arkivo Lucebert
Historio kaj damaĝoj[redakti | redakti fonton]
La muzeo komencis kiel projekto de lokaj aŭtoritatoj kaj privatuloj kaj dekomence enhavis militaĵojn el la Amsterdama milico, Aziajn artaĵoon, kaj objektojn el la Muzeoj de Kronometrio kaj de Medicino-Farmacio.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Organization: Mission, Stedelijk Museum Amsterdam. Alirita la 26an de Septembro 2012.
- ↑ 2,0 2,1 Stedelijk Museum, I Amsterdam. Alirita la 26an de Septembro 2012.
- ↑ Visit us: address and directions, Stedelijk Museum Amsterdam. [1] alirita la 1an de Junio 2016.
- ↑ Museumplein, I Amsterdam. Alirita la 26an de Septembro 2012.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stedelijk Museum Amsterdam, oficiala retejo
- Stedelijk Museum Bureau Amsterdam, spaco de Stedelijk Museum Amsterdam