Jackson Pollock
Aspekto
| Ĉi tiu artikolo temas pri pentristo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Jackson. |
| Jackson Pollock | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Paul Jackson Pollock |
| Naskiĝo | 28-an de januaro 1912 en Cody |
| Morto | 11-an de aŭgusto 1956 (44-jaraĝa) en East Hampton |
| Mortokialo | trafikakcidento |
| Tombo | Green River Cemetery (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Artostudenta Ligo de Novjorko Manual Arts High School (en) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Frat(in)o | Charles Pollock (en) |
| Edz(in)o | Lee Krasner (en) |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo desegnisto presgravuristo |
| Verkoj | No. 5, 1948 Autumn Rhythm (Number 30) Blue Poles |
Paul Jackson Pollock (28-a de januaro 1912 - 11-a de aŭgusto 1956) estis ege influa usona pentristo kaj elstarulo de la abstrakt-ekspresionisma movado. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj usonaj pentristoj de la 20-a jarcento.
Li estis fama pro sia tekniko verŝi kaj ŝmiri likvan farbon sur horizontalan surfacon ('drip technique'), kio ebligis lin vidi kaj pentri siajn tolaĵojn el ĉiuj anguloj. Tio estis nomita 'agadpentrarto', ĉar li uzis la forton de sia tuta korpo por pentri, ofte laŭ frenezeca dancostilo.

