Henri Matisse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henri Matisse
Henri Matisse fotita de Carl Van Vechten, 1933.
Henri Matisse fotita de Carl Van Vechten, 1933.
Persona informo
NomoHenri Matisse
Dato de naskiĝo31-a de decembro 1869 [#]
NaskiĝlokoLe Cateau-Cambrésis [+]
Dato de morto3-a de novembro 1954 [#]
MortolokoNico [+]
Mortokialokorinfarkto [+]
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupojpentristo, desegnisto, litografo kaj skulptisto
Geografio
ŜtatoFrancio
EtnecoFrancoj [+]
Familio
EdzoAmélie Parayre [+]
InfanoMarguerite Duthuit Faure, Jean Gérard Matisse, Pierre Matisse [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Henri MATISSE ([anri matis], naskiĝis la 31-an de decembro 1869, mortis la 3-an de novembro 1954) estis franca artisto elstara pro sia uzado de koloro kaj sia flua, genia kaj originala desegnarto. Li estis ankaŭ desegnisto, presaĵfaristo, kaj skulptisto, sed estas konata ĉefe kiel pentristo.[1] Matisse estas ofte konsiderata, kune kun Pablo Picasso kaj Marcel Duchamp, kiel unu el la tri artistoj kiuj helpis difini la revoluciecajn evoluojn de la plastiko dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, respondecaj por signifaj disvolviĝoj en pentrarto kaj skulptarto.[2][3][4][5] Kvankam li estis komence etikedita Fauve (sovaĝa besto), dum la 1920-aj jaroj li estis pli kaj pli salutita kiel subtenanto de la klasika tradicio en franca pentrarto.[6] Lia majstrado de la esprimplena lingvo de koloro kaj desegno, elmontrita en korpo de laboro kiu daŭris duon-jarcenton, gajnis al li renomon kiel gvidanto en moderna arto.[7]

Post 1930, li adoptis pli kuraĝan simpligon de formo. Kiam malsano en siaj finaj jaroj malhelpis sian pentradon, li kreis gravan laboron en la formato de papergluado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Matisse naskiĝis en Le Cateau-Cambrésis, departemento Nord, Francio, la plej aĝa filo de prospera grenkomercisto. Li kreskis en Bohain-en-Vermandois, Pikardio, Francio. En 1887 li iris al Parizo por studi juron, kaj li laboris kiel tribunaladministranto en Le Cateau-Cambrésis post akiro de sia diplomo. Li unue komencis pentri en 1889, post lia patrino alportis al li artoprovizojn dum periodo de konvalesko sekvanta atakon de apendicito. Li malkovris "specon de paradizo" kiel li poste priskribis ĝin,[8] kaj decidis iĝi artisto, profunde seniluziigante sian patron.[9][10]

Rodolphe Julian (1839-1907), fondinto de la Académie Julian.

En 1891, li revenis al Parizo por studi arton ĉe la Académie Julian kaj iĝis studento de William-Adolphe Bouguereau kaj Gustave Moreau. Komence li pentris aĵpentraĵojn kaj pejzaĝojn en tradicia stilo, per kio li atingis akcepteblan povon. Matisse estis influita per la verkoj de pli fruaj majstroj kiel ekzemple Jean-Baptiste-Siméon Chardin, Nicolas Poussin, kaj Antoine Watteau, kaj ankaŭ de modernaj artistoj kiel ekzemple Édouard Manet, kaj de japana arto. Chardin estis unu el la plej admirataj pentristoj de Matisse; kiel artstudanto li faris kopiojn de kvar Chardin'aj pentraĵoj en la Luvro.[11]

En 1896 kaj 1897, Matisse vizitis la aŭstralian pentriston John Peter Russell sur la insulo Belle-île apud la marbordo de Bretonio. Russell montris al li impresionismon kaj la laboron de Van Gogh, kiu estis amiko de Russell sed tiutempe estis tute nekonata. La stilo de Matisse ŝanĝiĝis tre, kaj li poste diris ke "Russell estis mia instruisto, kaj Russell klarigis koloroteorion al mi"[10]. En 1896 Matisse ekspoziciis kvin pentraĵojn en la salono de la Société Nationale des Beaux-Arts, du el kiuj estis aĉetitaj de la ŝtato.[12][13]

Kun la modelo Caroline Joblau, li havis filinon, Marguerite, naskita en 1894. En 1898 li geedziĝis kun Amélie Noellie Parayre; la paro edukis Marguerite'n kune kaj havis du filojn, Jean (nask. 1899) kaj Pierre (nask. 1900). Marguerite kaj Amélie ofte servis kiel modeloj por Matisse.[14]

Les Trois Baigneuses de Paul Cézanne, pentraĵo kiu apartenis al Matisse kaj kiun li adoris (Parizo, Petit Palais).

En 1898, pro la konsilo de Camille Pissarro, li iris al Londono por studi la pentraĵojn de Joseph Mallord William Turner, kaj poste li iris ekskurse al Korsiko.[15] Post sia reveno al Parizo en februaro 1899, li laboris apud Albert Marquet kaj renkontis André Derain, Jean Puy,[16] kaj Jules Flandrin.[17] Matisse ĵetis sin en la laboron de aliaj kaj ofte ŝuldis pro aĉetado de pentraĵoj de pentristoj kiujn li admiris. La bildoj kiujn li pendigis kaj montris en sia hejmo inkludis gipsobuston de Rodin, pentraĵon de Gauguin, desegnaĵon de Van Gogh, kaj Tri Naĝantoj de Cézanne. En la senso de Cézanne de bilda strukturo kaj koloro, Matisse trovis sian ĉefan inspiron.[18]

Multaj el la pentraĵoj de Matisse de 1898 ĝis 1901 uzis dividisman teknikon kiun li adoptis post legado de la eseo de Paul Signac, "D'Eugène Delacroix au Néo-impressionisme".[19] Liaj pentraĵoj de 1902-03, periodo de materiala aflikto por la artisto, estas relative sombraj kaj rivelas okupatecon de formo. Li faris sian unuan provon je skulptarto, kopion laŭ Antoine-Louis Barye, en 1899, kaj poste dediĉis multon da sia energio al laborado en argilo, kompletigante La sklavon en 1903.[20]

Faŭvismo[redakti | redakti fonton]

Gazetartikolo de L'Illustration de 4a de novembro 1905, pri Faŭvistoj.

Faŭvismo kiel stilo komenciĝis ĉirkaŭ 1900 kaj daŭris preter 1910, la movado mem daŭris nur kelkajn jarojn, 1904-1908, kaj havis tri ekspoziciojn.[21][22] La gvidantoj de la movado estis Matisse kaj André Derain.[21] La unua soloa ekspozicio de Matisse estis ĉe la galerio de Ambroise Vollard en 1904,[23] sen multe da sukceso. Lia korinklino por brila kaj esprimplena koloraro iĝis pli intensa post li pasigis la someron de 1904 je pentrado en St. Tropez kun la novimpresionistoj Signac kaj Henri Edmond Cross[24][25]. En tiu jaro li pentris la plej gravajn el siaj verkoj en la novimpresionisma stilo, Luxe, Calme et Volupté.[24] En 1905 li vojaĝis suden denove por labori kun André Derain en Collioure. Liaj pentraĵoj de tiu periodo estas karakterizitaj per platformoj kaj kontrolitaj linioj, kaj la uzado de punktismo en malpli rigora maniero ol antaŭe.

En 1905, Matisse kaj grupo de artistoj nune konataj kiel Fauves ekspoziciis kune en ĉambro de la Salon d'Automne. La pentraĵoj esprimis emocion kun sovaĝa, ofte malharmoniajn kolorojn, sen konsidero pri la naturkoloroj de la subjekto. Matisse montris Malfermitan Fenestron kaj Virinon kun Ĉapelo ĉe la Salono. Kritikisto Louis Vaucelles priskribis la scenon kun la frazo Donatello parmi les fauves! ("Donatello inter la sovaĝaj bestoj"),[26] aludante Renesanc-stilan skulptaĵon kiu ankaŭ ĉeestis en la ĉambro.[27] Lia komento aperis la 17-an de oktobro 1905 en Gil Blas, ĉiutaga gazeto, kaj iĝis diraĵo.[21][27] La ekspozicio rikoltis severajn kritikojn — "Poto da farbo estis ĵetita en la vizaĝon de la publiko," diris la kritikisto Camille Mauclair — sed ankaŭ iom da favora atento.[27] Kiam la pentraĵo kiu estis elamasigita por aparta kondamno, Virino kun Ĉapelo de Matisse, estis aĉetita de Gertrude kaj Leo Stein, la spirito de la artisto pliboniĝis tre.[27]

Le Bonheur de Vivre (La feliĉo vivi), H. Matisse, 1905; Fondaĵo Barnes.

Matisse estis rekonata kiel gvidanto de la Fauves, kune kun André Derain; la du viroj estis ĝentilaj rivaloj, ĉiu kun siaj propraj subtenantoj. Aliaj membroj estis Georges Braque, Raoul Dufy kaj Maurice de Vlaminck. La simbolisma pentristo Gustave Moreau (1826–98) estis la inspira instruisto de la movado; kiel profesoro ĉe la École des Beaux-Arts en Parizo, li puŝis siajn studentojn pensi ekstere de la linioj de formaleco kaj sekvi iliajn viziojn.

En 1907 Apollinaire, komentante pri Matisse en artikolo publikigita en La Falange, skribis, "Ni estas ne ĉi tie en la ĉeesto de ekstravaganca aŭ ekstremisma entrepreno: la arto de Matisse estas elstare racia."[28] Sed la laboro de Matisse de la tempo ankaŭ renkontis impetan kritikon, kaj li malfacile trovis porvivaĵon por sia familio.[29] Lia kontestata pentraĵo de 1907, Nu bleu, estis bruligita kopifigure ĉe la Armileja Ekspozicio en Ĉikago en 1913.[30]

La malkresko de la Faŭvisma movado post 1906 ne influis la supreniradon de Matisse; multaj el liaj plej bonaj verkoj estis kreitaj inter 1906 kaj 1917, dum li estis aktiva parto de la granda renkontiĝo de arta talento en Montparnasse, eĉ se li ne akomodiĝis tre bone, kun sia konservativa aspekto kaj striktaj burĝaj laborkutimoj. Li daŭre absorbis novajn influojn: li vojaĝis al Alĝerio en 1906 por studi afrikan arton kaj primitivismon; post rigardado de granda ekspozicio de islama arto en Munkeno en 1910, li pasigis du monatojn en Hispanio studante maŭran arton. Li vizitis Marokon en 1912 kaj denove en 1913, kaj, dum pentrado en Tanĝero, li faris plurajn novigajn ŝanĝojn al sia arto, inkluzive de uzo de nigra kiel koloro.[31][32][33] La efiko je la arto de Matisse estis nova aŭdaco en la uzo de intensa, malmodera koloro, kiel en L'Atelier Rouge (1911).[24]

Matisse havis longan asocion kun la rusa artaĵkolektanto Sergej Ŝĉukin. Li kreis unu el siaj maĵoraj pentraĵoj, La Danco, specife por Ŝĉukin kiel parton de du-pentraĵa komisiono; la alia pentraĵo estis Muziko (1910). Pli frua versio de La Danco (1909) estas en la kolekto de la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko.

Gertrude Stein kaj la fratinoj Cone[redakti | redakti fonton]

Henri Matisse en 1913.

Ĉirkaŭ aprilo 1906 li renkontis Pablo Picasso'n, kiu estis 12 jarojn pli juna ol Matisse.[10] Ambaŭ iĝis dumvivaj amikoj. Ili ankaŭ estis rivaloj kaj ofte estas komparitaj; unu grava malsamo inter ili estas ke Matisse pentris el naturo, sed Picasso estis multe pli ema al laboro el fantazio. La subjektoj de la du artistoj plejparte estis virinoj kaj malvivaĵoj, kvankam Matisse pli ofte metis siajn figurojn en plene realigitaj ĉambroj. Dum multaj jaroj ili konservis inter si belan rivalecon, nutratan per reciproka admiro kaj interŝanĝo de ideoj kaj verkoj. Fakuloj diras, ke la same genia Picasso neniam sukcesis uzi kolorojn tiel brile kaj rave kiel lia amiko Matisse. Matisse kaj Picasso unue estis alportitaj kune ĉe la pariza salono de Gertrude Stein kaj ŝia edzino Alice B. Toklas. Dum la unua jardeko de la 20-a jarcento, usonanoj en Parizo — Gertrude Stein, ŝiaj fratoj Leo kaj Michael Stein kaj la edzino de Michael, Sarah — estis gravaj kolektantoj kaj subtenantoj de la pentrarto de Matisse. Krome la du Baltimoraj amikoj de Gertrude Stein, nome la fratinoj Claribel kaj Etta Cone, iĝis gravaj patronoj de Matisse kaj Picasso, kolektante centojn da iliaj pentraĵoj. La Cone-kolekto nun estas ekspoziciata en la Baltimora Muzeo de Arto.[34]

Kvankam nombraj artistoj vizitis la salonon de Stein, multaj el tiuj artistoj ne estis reprezentitaj inter la pentraĵoj de la muroj de 27 rue de Fleurus. Dum la verkoj de Renoir, Cézanne, Matisse, kaj Picasso dominis en la kolekto de Leo kaj Gertrude Stein, la kolekto de Sarah Stein partikulare emfazis al Matisse.[35] Samtempuloj de Leo kaj Gertrude Stein, Matisse kaj Picasso iĝis parto de ilia socia etoso kaj rutine aliĝis al kunvenoj kiuj okazis sabate vespere en 27 rue de Fleurus. Gertrude atribuis la komencojn de la sabetvesperaj salonojn al Matisse.[36]

Liaj amikoj organizis kaj financis la Académie Matisse en Parizo, privatan kaj ne-komercan lernejon en kiuj Matisse instruis junajn artistojn. Ĝi funkciis de 1907 ĝis 1911. Hans Purrmann kaj Sarah Stein (edzino de Michael Stein, pli aĝa frato de Leo Stein kaj Gertrude Stein) estis inter liaj plej lojalaj studentoj.[37] Matisse pasigis sep monatojn en Maroko de 1912 ĝis 1913, produktante proksimume 24 pentraĵojn kaj multajn desegnaĵojn. Liaj oftaj orientalismaj temoj de pli postaj pentraĵoj, kiel ekzemple odaliskoj, povas esti spuritaj al tiu periodo.[38]

For de Parizo[redakti | redakti fonton]

Matisse kun Léonide Massine preparantaj Le chant du rossignol. La baleta debuto okazis la 2an de Februaro 1920 en la Théâtre National de l'Opéra en Parizo. Massine faris la koreografion kaj Matisse la desegnojn de la scenejoj, vestoj kaj kurtenoj.[39]

En 1917 Matisse transloĝiĝis al Cimiez sur la Bordo Lazura, antaŭurbo de la grandurbo Nico. Lia laboro de la jardeko sekvanta tiun moviĝon montras rilakson kaj moligadon de lia metodo. Tiu "reveno al ordo" estas karakterizaĵo de multe el la arto de la periodo post la unua mondmilito, kaj povas esti komparitaj kun la novklasikismo de Picasso kaj Stravinskij, kaj ankaŭ la reveno al tradiciismo de Derain.[40] Lia orientalismaj odaliskaj pentraĵoj estas tipaj en la periodo; kvankam tiu laboro estis populara, kelkaj tiutempaj kritikistoj trovis ĝin malprofunda kaj dekoracia.[41]

Dum la malfruaj 1920-aj jaroj Matisse denove okupiĝis pri aktivaj kunlaboroj kun aliaj artistoj. Li laboris kun ne nur francoj, nederlandanoj, germanoj, kaj hispanoj, sed ankaŭ kun kelkaj usonanoj kaj lastatempaj usonanaj enmigrintoj.

Post 1930, nova forto kaj pli aŭdaca simpligo aperis en lia laboro. Usona artaĵkolektanto Albert C. Barnes konvinkis lin produkti grandan murpentraĵon por la Barnes-Fondaĵo, La Danco II, kiu estis kompletigita en 1932; la fondaĵo posedas plurajn aliajn pentraĵojn fare de Matisse. Tiu nova inklino al simpligo (kun antaŭsigno de la eltondaĵa tekniko) ankaŭ evidentas en lia pentraĵo Granda kliniĝanta nudulino (1935). Matisse laboris pri ĉi tiu pentraĵo dum pluraj monatoj kaj dokumentis sian progreson per serio de 22 fotoj kiujn li sendis al Etta Cone.[42]

Dummilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Matisse kaj lia edzino separiĝis en 1939. La edzino de Matisse nome Amélie suspektinte, ke li estas havante amaferon kun ŝia juna rusa migrokolego, nome Lidia Delektorskaja, finigis sian 41-jaran geedzecon en Julio 1939, kaj ilis dividis siajn havaĵojn egalece inter ili. Delektorskaja klopodis memmortigi sin per pafo al sia brusto; tamen ŝi survivis sen gravaj efikoj, kaj ŝi revenis al Matisse kaj laboris por li dum la cetero de sia vivo, administrante lian hejmon, pagante fakturojn, tajpante lian korespondadon, farante detalan registrojn, helpante en la studio kaj kunordigante liajn negocajn aferojn.[43]

Membroj de la Franca Rezistado arestitaj de la milico de la Reĝimo de Vichy (julio 1944).

Matisse estis vizitanta Parizon kiam la Nazioj invadis Francion en Junio 1940 sed sukcesis reveni al Nico. Lia filo, Pierre, tiam galeriposedanto en Novjorko, petis lin eliri dum li povas. Matisse estis elironta al Brazilo por eviti la Okupacion sed ŝanĝis sian decidon kaj restis en Nico, en la Reĝimo de Vichy. "Aspektis kvazaŭ mi estas dizertanta," li skribis al Pierre en Septembro 1940. "Se ĉiu kiu havas valoron lasas Francion, kio restos el Francio?" Li neniam estis membro de la Franca Rezistado, kaj estis tialo por fiero por la okupaciiita Francio ke unu el ties plej laŭdataj artistoj elektis resti, kvankam kompreneble estante nejuda, li havis tiun eblon.[44]

Kvakam la Nazioj okupaciis Francion el 1940 ĝis 1944, ili estis pli toleremaj en siaj atakoj al la "degenerita arto" en Parizo ol en german-parolantaj landoj sub sia milita diktatoreco. Matisse rajtis ekspozicii kun aliaj iamaj faŭvistoj kaj kubistoj, kiujn Hitler estis dekomence malaprezataj, kvankam sed judaj artistoj, ĉiuj el kies verkoj estis elpurigiaj el ĉiuj francaj muzeoj kaj galerioj; ĉiuj francaj artistoj ekspoziciantaj en Francio devis ĵuri "arjan" statuson — inklude Matisse.[45] Li laboris ankaŭ kiel grafika artisto kaj produktis blankanigrajn ilustraĵojn por kelkaj libroj kaj ĉirkaŭ centon da originalaj litografoj en la Studioj Mourlot en Parizo.

En 1941, Matisse ricevis diagnozon de kojla kancero. Li travivis kojlostomian operacion en 1941, sukcese, sed rezulte en seriozaj komplikoj pro kiuj li preskaŭ mortas.[46] Ligita dum tri monatoj al lito, tio rezultis en disvolvigo de nova arto uzante paperon kaj tondilon.[47] Poste li komencis uzadon de rulseĝo. Ĝis lia morto, lin zorgis rusa virino, Lidjia Delektorskaja, antaŭe unu el liaj modeloj.

Tiun saman jaron, studento nomita Monique Bourgeois estis dungita de Matisse kiel zorgistino. Platona amikeco disvokviĝis inter Matisse kaj Bourgeois. Li malkovris, ke ŝi estas amatora artisto kaj instruis al ŝi pri perspektivo. Post Bourgeois lasis la postenon por iĝi monaĥino en 1944, Matisse foje kontaktis ŝin por peti, ke ŝi estu lia modelo. Matisse pentros kapelon en Vence, urbeto al kiu li translokiĝis en 1943, ŝiahonore. Matisse restis dum plej parto de la milito izole en suda Francio, sed lia familio estis tre engaĝiĝinta en la Franca Rezistado. Lia filo Pierre, artkomercisto en Novjorko, helpis judajn kaj kontraŭ-Naziajn francajn artistojn kiujn li estis reprezentanta por fuĝi el la okupaciita Francio kaj eniri en Usonon. En 1942, li faris ekspozicion en Novjorko, "Artists in Exile," kiu estis legenda. La eks-edzino de Matisse, Amélie, estis tajpistino por la Franca Eksterleĝo kaj estis malliberigita dum ses monatoj.

Kun la helpo de asistantoj li komencis krei tonditajn glubildojn, ofte je granda amplekso, kiujn li nomis gouaches découpés. Lia serio, Bluaj Nudulinoj, elmontras la ĉefajn trajtojn de tiu ĉi tekniko, kiun li priskribis kiel "pentradon per tondilo"; ili montras lian kapablon alporti la okulon por koloroj kaj geometrio al nova medio, de kompleta simpleco, sed kun ludema kaj rava potenco.

Matisse, ĝisfunde nepolitika, estis ŝokita kiam li aŭdis, ke lia filino Marguerite, kiu estis aktiva en la Franca Rezistado dum la milito, estis torturita (preskaŭ al morto) en Rennes-malliberejo, kaj sendita al la koncentrejo Ravensbrück en Germanio.[48] Ŝi evitis pluan malliberigon per eskapo el la Ravensbrück'ena trajno, kiu haltis dum Alianca aviadila atako; ŝi kaŝiĝis en la arbaro kaj estis saviĝita per helpo de aliaj rezistantoj.[49] Rudolf Levy, lernanto de Matisse, estis mortigita en Aŭŝvico en 1944.[50][51]

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1951 Matisse finis kvarjaran projekton pri la interno, la vitrofenestroj kaj la ornamadoj de la Chapelle du Rosaire de Vence.

En 1951 Matisse finis kvarjaran projekton pri la interno, la vitrofenestroj kaj la ornamadoj de la Chapelle du Rosaire de Vence, ofte nomata "la Matisse-Kapelo". Tiu projekto estis la rezulto de la proksima amikeco inter Matisse kaj Fratino Jacques-Marie. En 1952 li fondis muzeon dediĉatan al sia laboro, la Matisse-Muzeo en Le Cateau-Cambrésis, kaj ĝi estas nun la tria plej granda kolekto de Matisse-verkoj en Francio.

Matisse mortis pro koratako en la aĝo de 84 en 1954. Li estis enterigita en la tombejo de la Monaĥejo Notre Dame de Cimiez, proksime de Nico.

Arkitekturo kaj pentraĵoj de Vence[redakti | redakti fonton]

Guste ĉe monaĥinejo, Matisse, jam malsana kaj moviĝanta per rulseĝo, gasto de la fratinoj de Vence (Francio akceptis plani kaj realigi sian projekton de la Kapelo de Vence kie ankaŭ kreis pentraĵojn nun multe vizititajn kaj admiritajn. Okaze de tiu verko li montris sian senteblecon kreskigita per la malkovro de la spirita animo de ĉiu arta kreaĵo: skribis li mem: “Artisto aŭ poeto posedas enan lumon kiu transformas la objektojn ilin igante novan mondon, senteblan, organizitan: mondo viva kiu el si mem estas senerara signo de la dieco...”. (Marie-Thérèse Pulvenis de Séligny – Avvenire de la 17-a de septembro 2013).

Eltranĉaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diagnozita ja ventra kancero en 1941, Matisse suferis kirurgion kiu lasis lin ligita al seĝo kaj al lito. Pentrado kaj skulptado iĝis fizikaj defioj, kaj tial li turnis sin al nova tipo de formato. Kun la helpo de siaj kelpantoj, li ekkreis gluaĵojn de papereltondaĵoj. Li eltranĉis foliojn de papero, antaŭ-pentritaj per guaŝo fare de siaj helpantoj, en formoj de variaj koloroj kaj grandoj, kaj aranĝis ilin por formi novajn komponojn. Dekomence, tiuj pecoj estis malgrandaj, sed fimfine transformiĝis en murpentraĵoj aŭ ĉambrograndaj verkoj. La rezulto estis distinga kaj dimensia komplekseco — artoformo kiu ne estas pentrarto, sed ankaŭ ne skulptarto.[52][53]

Pentraĵo de August Macke pri la Rusaj Baletoj. Ankaŭ Matisse laboris proe, nome per paper-eltondaĵarto por Le chant du rossignol, opero komponita de Igor Stravinsky.

Kvankam la paper-eltondaĵarto estis la ĉefa artomedio de Matisse en sia fina jardeko, lia unua registrita uzo de tiu tekniko okazis en 1919 dum la desegnado de dekorscenejo por Le chant du rossignol, opero komponita de Igor Stravinsky.[53] Albert C. Barnes aranĝis kartonojn de nekutimaj dimensioj sur muroj sur kiuj Matisse, en sia studio en Nico, fiksis la komponon de pentritaj paperformoj. Alia grupo de paper-eltondaĵoj estis faritaj inter 1937 kaj 1938, dum Matisse estis laborante por la scenejoj kaj kostumoj por la Rusaj Baletoj de Sergei Diaghilev. Tamen, nur post sia operacio, ligita al lito, Matisse ekdisvolvis la teknikon de la paper-eltondaĵoj kiel sia propra formo, pli ol kiel iama utilisma origino.[54][55]

Li translokiĝis al Vence (Francio) en 1943, kie li produktis sian unuan gravan paperprojekton por sia artista libro titolita Jazz. Tamen, tiuj paper-eltondaĵoj estis konceptita kiel desegnoj por stencilo por la libro, pli ol kiel sendependaj pentroverkoj. Je tiu punkto, Matisse ankoraŭ pensis pri paper-eltondaĵoj kiel apartaj aĵoj kiel sia ĉefa arta formo. Lia nova kompreno de tiu medio startis en 1946 per la enkonduko por Jazz. Post pluigi sian karieron, Matisse referencis al la ebloj kiujn la tekniko de la paper-eltondaĵoj proponas, insiste "Artisto neniam devas esti prizonulo de si mem, prizonulo de stilo, prizonulo de reputacio, prizonulo de sukceso…"[54]

La nombro de sendepende planitaj paper-eltondaĵoj tuj pliiĝis post Jazz, kaj finfine kondukis al la kreado de murpentrograndaj verkoj, kiel Oceanio, la ĉielo kaj Oceanio, la maro de 1946. Sub regado de Matisse, Lidia Delektorskaja, lia studihelpantino, izole pendis konturojn de birdoj, fiŝoj, kaj de marvegetaloj rejte sur la muroj de la ĉambro. La du Oceaniaj pecoj, liaj unuaj paper-eltondaĵoj de tiu skalo, elvokis veturon al Tahitio kiun li faris jarojn antaŭe.[56]

Kapelo kaj muzeo[redakti | redakti fonton]

En 1948, Matisse ekpreparis desegnojn por la Kapelo de la Rosario de Vence, kio ebligis lin etendi tiun teknikon ene de vere dekoracia kunteksto. La sperto desegni la kapelajn fenestrojn, kazublojn, kaj la tabernaklan pordon — ĉiuj planitaj uzante la teknikon de la paper-eltondaĵoj - havis la efikon plifirmigi la medion kiel lia unuaranga fokuso. Finiginte sian lastan pentraĵon en 1951 (kaj finan skulptaĵon la jaron antaŭe), Matisse uzis la paper-eltondaĵojn kiel sia nura rimedo por esprimiĝi ĝis sia morto.[57]

Muzeo Matisse en Le Cateau.

Tiu projekto estis la rezulto de forta amikeco inter Matisse kaj Bourgeois, tiam Fratino Jacques-Marie, spite la fakton, ke li men estis ateisto.[58][59] Ili renkontiĝis denove en Vence kaj startis kunlaborado, historio rakontita en ŝia libro de 1992 Henri Matisse: La Chapelle de Vence kaj en dokumenta filmo de 2003 nome "A Model for Matisse" (Modelo por Matisse).[60]

En 1952, li establis muzeon dediĉitan al sia verkaro, nome Muzeo Matisse en Le Cateau, kaj tiu muzeo estas nune la tria plej granda kolekto de verkoj de Matisse en Francio.

Laŭ David Rockefeller, la fina verko de Matisse estis la desegno por vitralo instalita en la Unia Eklezio de Pocantico Hills apud la bieno Rockefeller norde de Novjorko. "Ĝi estis lia fina arta kreaĵo; la skizo estis sur la muro de lia dormoĉambro kiam li mortis en Novembro 1954", Rockefeller skribis. Instalado estis kompletita en 1956.[61]

Heredo[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono de Henri Matisse kaj de sia edzio Amélie Noellie, en la tombejo de la Monaĥejo Notre Dame de Cimiez, Cimiez, Francio.

La unua pentraĵo de Matisse akirita de publika kolekto estis Aĵpentraĵo kun geranioj (1910), ekspoziciita en la Pinakothek der Moderne.[62]

Les Fleurs de prunier (1948) estis aĉetita la 8an de Septembro 2005 fare de la Museum of Modern Art de Henry Kravis kaj de la nova prezidanto de la muzeo, Marie-Josée Drouin. Ĉirkaŭkalkulita prezo estis 25 milionoj da usonaj dolaroj. Antaŭe, ĝi ne estis vidita de la publiko ekde 1970.[63] En 2002, skulptaĵo de Matisse nome Klinita nudaĵo 1 (mateniĝo), estis vendita kontraŭ 9.2 milionoj da usonaj dolaroj, rekordo por skulptaĵo de la artisto.

La filino de Matisse nome Marguerite ofte helpis la fakulojn pri Matisse per studo de liaj verkometodoj kaj de liaj verkoj mem. Ŝi mortis en 1982 kiam li estis kompilante katalogon de la verkaro de sia patro.[64]

La filo de Matisse nome Pierre Matisse (1900–1989) malfermis galerion de moderna arto en Novjorko dum la 1930-aj jaroj. La Galerio Pierre Matisse, kiu estis aktiva el 1931 ĝis 1989, reprezentis kaj ekspoziciis verkojn de multaj eŭropaj artistoj kaj de kelkaj usonanoj kaj kanadanoj en Novjorko ofte por la unua fojo. Li ekspoziciis verkojn de Joan Miró, Marc Chagall, Alberto Giacometti, Jean Dubuffet, André Derain, Yves Tanguy, Le Corbusier, Paul Delvaux, Wifredo Lam, Jean-Paul Riopelle, Balthus, Leonora Carrington, Zao Wou Ki, Sam Francis, kaj Simon Hantaï, skulptaĵojn de Theodore Roszak, Raymond Mason kaj Reg Butler, kaj ankaŭ kelkajn aliajn verkojn de gravaj artistoj, kiel verkoj de Henri Matisse mem.[65][66]

La nepo de Henri Matisse nome Paul Matisse estas artisto kaj inventisto kiu loĝas en Masaĉuseco. La pranepino de Matisse nome Sophie Matisse estas aktiva kiel artisto. Les Heritiers Matisse funkcias kiel lia oficiala entrepreno. La usona kopirajta reprezentanto por Les Heritiers Matisse estas la Artists Rights Society.[67]

La Musée Matisse en Nico, municipa muzeo, hevas unu el la plej grandaj kolektoj en la mondo de verkoj de Matisse, ekde lia arta ekkariero tra lia evoluo ĝis liaj lastaj verkoj. La muzeo, kiu malfermis en 1963, estas en Villa des Arènes, nome villa de la 17-a jarcento en la kvartalo Cimiez.[68]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Liseuse (1894), Musée National d'Art Moderne, Parizo
  • Le Mur Rose (1898), Musée National d'Art Moderne
  • Canal du Midi (1898), Muzeo Thyssen-Bornemisza
  • Notre-Dame, une fin d'après-midi (1902), Albright-Knox Art Gallery, Buffalo, Novjorkio
  • Luxe, Calme, et Volupté (1904), Musée National d'Art Moderne
  • La Raie Verte (1905)
  • Fenêtre ouverte, Collioure (1905)
  • La femme au chapeau (1905)
  • Les toits de Collioure (1905)
  • Pejzaĝo de Collioure (1905)
  • Le bonheur de vivre (1906)
  • Le Jeune Marin II (1906)
  • Autoportrait (1906)
  • Madras Rouge (1907)
  • Nu bleu, Souvenir de Biskra (1907), Baltimore Museum of Art
  • La Desserte rouge (1908)
  • Les Baigneuses à la tortue (1908), Saint Louis Art Museum, Misurio
  • La Danse (1909)
  • Aĵpentraĵo kun geranioj (1910)
  • L'Atelier Rouge (1911)
  • La Conversation (1908–1912)
  • Zorah surterace (1912)
  • Le Rifain assis (1912)
  • La Fenêtre à Tanger (1912)
  • Le rideau jaune (1915)
  • La fenestro (1916), Detroit Institute of Arts, Miĉigano
  • Le Peintre dans son atelier (1916–17)
  • Viziero survoje al Villacoublay (1917), Cleveland Museum of Art
  • La leçon de musique (1917)
  • Interno en Nico (1920)
  • Festivalo de floroj, Nico (1923), Cleveland Museum of Art
  • Odalisko kun levitaj brakoj (1923), National Gallery of Art, Washington, D.C.
  • Flava odalisko (1926)
  • La danco 2 (1932), triptika murpentraĵo en Barnes Foundation of Philadelphia
  • Robe violette et Anémones (1937)
  • La virino de purpura vesto (1937)
  • Le Rêve de 1940 (1940)
  • La Blouse Roumaine (1940)
  • Interno kun etruska vazo (1940), Cleveland Museum of Art
  • Le Lanceur De Couteaux (1943)
  • Annelies, blankaj tulipoj kaj anemonoj (1944), Honolulu Museum of Art
  • L'Asie (1946)
  • Deux fillettes, fond jaune et rouge (1947)
  • Jazz (1947)
  • Les Fleurs de prunier (1948)
  • Chapelle du Saint-Marie du Rosaire (1948–1951)
  • Les bêtes de la mer (1950)
  • Facial-maschera (1951)
  • La Tristesse du roi (1952)
  • Feuille noire sur fond vert (1952)
  • La Négresse (1952)
  • Nu bleu 2a (1952)
  • La heliko (1953)
  • Le Bateau (1954)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Myers, Terry R. (Julio–Aŭgusto 2010). "Matisse-on-the-Move". The Brooklyn Rail.
  2. "Tate Modern: Matisse Picasso". Tate.org.uk. Alirita la 4an de Aŭgusto 2021.
  3. Adrian Searle (7a de Majo 2002). "Searle, Adrian, A momentous, tremendous exhibition, The Guardian, Tuesday 7 May 2002". Guardian. UK. Alirita la 4an de Aŭgusto 2021.
  4. "Trachtman, Paul, Matisse & Picasso, Smithsonian, February 2003". Smithsonianmag.com. Alirita la 4an de Aŭgusto 2021.
  5. "Duchamp's urinal tops art survey". news.bbc.co.uk. 1a de Decembro 2004. Alirita la 4an de Aŭgusto 2021.
  6. Wattenmaker, Richard J.; Distel, Anne, et al. (1993). Great French Paintings from the Barnes Foundation. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-679-40963-7. p. 272
  7. Magdalena Dabrowski Department of Nineteenth-Century, Modern, and Contemporary Art, The Metropolitan Museum of Art Source: Henri Matisse (1869–1954) | Thematic Essay | Heilbrunn Timeline of Art History | The Metropolitan Museum of Art Alirita la 4an de Aŭgusto 2021.
  8. Leymarie, Jean; Read, Herbert; Lieberman, William S. (1966), Henri Matisse, UCLA Art Council, p.9.
  9. Bärbel Küster. "Arbeiten und auf niemanden hören." Süddeutsche Zeitung, 6a de Julio 2007. (Germane)
  10. 10,0 10,1 10,2 (en) Jill Kitson: The Unknown Matisse. En: ABC. la 5-an de aŭgusto 2005, alirite la 14-an de decembro 2020. Intervjuo kun Hilary Spurling. la biografiistino de Matisse
  11. Spurling, Hilary. The Unknown Matisse: A Life of Henri Matisse, the Early Years, 1869–1908. p.86. alirita rete en 15a de Julio 2007
  12. Henri and Pierre Matisse, Cosmopolis, No 2, Januaro 1999
  13. Spurling (1998), 138.
  14. Marguerite Matisse Alirita la 4an de Aŭgusto 2021.
  15. Oxford Art Online, "Henri Matisse"
  16. Leymarie, Jean; Read, Herbert; Lieberman, William S. (1966), Henri Matisse, UCLA Art Council, p.10.
  17. [1] en p. 23 de Google Book Link
  18. Leymarie, Jean; Read, Herbert; Lieberman, William S. (1966), Henri Matisse, UCLA Art Council, p.10.
  19. Oxford Art Online, "Henri Matisse"
  20. Leymarie, Jean; Read, Herbert; Lieberman, William S. (1966), Henri Matisse, UCLA Art Council, pp.19–20.
  21. 21,0 21,1 21,2 John Elderfield, The "Wild Beasts" Fauvism and Its Affinities, 1976, Museum of Modern Art, p.13, (ISBN 0-87070-638-1)
  22. Freeman, Judi, et al., The Fauve Landscape, 1990, Abbeville Press, p. 13, (ISBN 1-55859-025-0).
  23. Leymarie, Jean; Read, Herbert; Lieberman, William S. (1966), Henri Matisse, UCLA Art Council, p. 10.
  24. 24,0 24,1 24,2 Oxford Art Online, "Henri Matisse"
  25. (de) Volkmar Essers: Matisse. paĝo 11, Taschen, Köln 2006, ISBN 978-3-8228-6365-7
  26. Vauxcelles, Louis. [2], Gil Blas, Supplément à Gil Blas du 17 octobre 1905, p.8, col.1, Salle VII (end). Alirita el France Gallica, bibliothèque numérique (digital library), Bibliothèque nationale de France, 1a de Decembro 2013.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Chilver, Ian (Eld.). "Fauvism" En Webarchive 9a de Novembro 2011, The Oxford Dictionary of Art, Oxford University Press, 2004. Alirita el enotes.com, 26a de Decembro 2007.
  28. Picasso and Braque pioneering cubism, William Rubin, publikigita de Museum of Modern Art, New York, copyright 1989, (ISBN 0-87070-676-4) p.348.
  29. The Unknown Matisse, pp 352–553..., ABC Radio National, 8a de Junio 2005
  30. Henri Matisse en la Encyclopædia Britannica
  31. Henri Matisse. The Moroccans. Issy-les-Moulineaux, late 1915 and fall 1916 – MoMA.
  32. Matisse in Morocco.
  33. Review: John Russell, Matisse and the Mark Left On Him By Morocco, NY Times
  34. Cone Collection Arkivita la 19an de Oktobro 2014 en Wayback Machine, Baltimore Museum of Art. Alirita la 6an de Aŭgusto 2021.
  35. (MoMA, 1970 en 28)
  36. Mellow, 1974, p. 84
  37. Christopher Green, Art in France, 1900–1940, Pelican History of Art Series, Yale University Press, 2003, p. 64, ISBN 0300099088
  38. Cowart, Jack; Schneider, Pierre; Elderfield, John (1990). Matisse in Morocco: The Paintings and Drawings, 1912–1913.
  39. Joseph, Charles M. (2002) "Stravinsky and Balanchine, A Journey of Invention", New Haven: Yale University Press. ISBN ML 410 S932 J6 652002
  40. Cowling, Elizabeth; Jennifer Mundy (1990). On Classic Ground: Picasso, Léger, de Chirico and the New Classicism 1910-1930. London: Tate Gallery. pp. 14, 92, 184. ISBN 1-854-37043-X.
  41. Jack Cowart and Dominique Fourcade. Henri Matisse: The Early Years in Nice 1916–1930. Henry N. Abrams, Inc., 1986. p. 47. ISBN 978-0810914421.
  42. Henri Matisse Photographic documentation of 22 progressive states of Large Reclining Nude, 1935, The Jewish Museum Arkivita la 29an de Majo 2013 en Wayback Machine
  43. Biography of Henri Matisse. Arkivita el la originalo je 12a de Julio 2016. Alirita 26a de Oktobro 2015. Arkivigite je 2016-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
  44. "Art & Politics in the Vichy Period," de Hilton Kramer, The New Criterion, Marto [1992 http://www.newcriterion.com/articles.cfm/Art---politics-in-the-Vichy-period-4518]
  45. Pryce-Jones, David (1981). Paris in the Third Reich: A History of the German Occupation, 1940–1944. Holt, Rinehart & Winston, p. 220.
  46. Daniels, Patricia. "Matisse: A biography".
  47. Lacayo, Richard (3a de Novembro 2014), The Paper Chase. At MOMA, a dazzling display of Matisse's blissful "Cut-Outs", alirita la 9an de Aprilo 2015
  48. Bärbel Küster. "Arbeiten und auf niemanden hören." Süddeutsche Zeitung, 6a de Julio 2007. (Germanlingve)
  49. Heftrig, Ruth; Olaf Peters; Barbara Maria Schellewald [eldonistoj] (2008), Kunstgeschichte im "Dritten Reich": Theorien, Methoden, Praktiken, Akademie Verlag, p. 429; Spurling, Hilary, Matisse the Master: A Life of Henri Matisse, the Conquest of Colour, 1909–1954, p. 424.
  50. Gilbert, Martin (2002). The Routledge Atlas of the Holocaust. Psychology Press. p. 10. ISBN 978-0-415-28145-4.
  51. Ruhrberg, Karl (1986). Twentieth Century art: Painting and Sculpture in the Ludwig Museum. Rizzoli. p. 55. ISBN 978-0-8478-0755-0.
  52. Cotter, Holland (9a de Oktobro 2014), "Wisps From an Old Man's Dreams 'Henri Matisse: The Cut-Outs,' a Victory Lap at MoMA", New York Times, https://www.nytimes.com/2014/10/10/arts/design/henri-matisse-the-cut-outs-a-victory-lap-at-moma.html, retrieved 17a de Februaro 2015 
  53. 53,0 53,1 MoMA (2014), Henri Matisse: The Cut-Outs, http://www.moma.org/visit/calendar/exhibitions/1469, retrieved 19a de Februaro 2015 
  54. 54,0 54,1 Elderfield, John. (1978) The Cut-Outs of Henri Matisse. New York: George Braziller, p. [htt://archive.org/details/cutoutsofhenrima0000mati/e/8 8]. ISBN 0807608866.
  55. Matisse, Henri. (2001) Jazz. New York: Prestel Publishing, p. 10. ISBN 379132392X.
  56. Cotter, Holland (9a de Oktobro 2014), "Wisps From an Old Man's Dreams 'Henri Matisse: The Cut-Outs,' a Victory Lap at MoMA", New York Times, https://www.nytimes.com/2014/10/10/arts/design/henri-matisse-the-cut-outs-a-victory-lap-at-moma.html, retrieved 17a de Februaro 2015 
  57. Elderfield, John. (1978) The Cut-Outs of Henri Matisse. New York: George Braziller, p. [htt://archive.org/details/cutoutsofhenrima0000mati/e/9 9]. ISBN 0807608866.
  58. Catherine Bock-Weiss. (2009) Henri Matisse: Modernist Against the Grain. Penn State Press. ISBN 9780271035123. “Natural enough, since he was surrounded by priests and nuns during his later illnesses and while working on the Venice Chapel, even though he remained a convinced atheist.”.
  59. Sister Jacques-Marie Influence for Matisse's Rosary Chapel, Dies, NY Times, 29a de Septembro 2005 Alirita la 27an de Julio 2010
  60. French Professor Directs "Model for Matisse", Carnegie Mellon Today, 30a de Junio 2003. Alirita la 30an de Julio 2007.
  61. David Rockefeller, It is a pleasure to welcome you to the Union Church of Pocantico Hills, retejo de Union Church of Pocantico Hills, alirita en la 30a de Julio 2010
  62. Butler, Desmond. "Art/Architecture; A Home for the Modern In a Time-Bound City", The New York Times, 10a de Novembro 2002. Alirita la 25an de Decembro 2007.
  63. The Modern Acquires a 'Lost' Matisse, The New York Times, 8a de Septembro 2005
  64. "Marguerite Duthuit, a Model In Art of Matisse, Her Father", New York Times, 3a de Aprilo 1982
  65. John Russell (1999). Matisse, Father & Son. New York: Harry N. Abrams. pp.387–389 (ISBN 0-8109-4378-6)
  66. Metropolitan Museum exhibition of works from the Pierre Matisse Gallery, accessed online 20a de Junio 2007 (el Retarkivo {{{1}}})
  67. Most frequently requested artists list of the Artists Rights Society (el Retarkivo {{{1}}})
  68. Musée Matisse de Nice Cimiez (france). Nice Trotter. Alirita 21a de Junio 2011.[rompita ligilo] Arkivita la 22an de Marto 2021

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alfred H. Barr Jr., Matisse: His Art and His Public. New York: The Museum of Modern Art, 1951. (ISBN 0-87070-469-9); (ISBN 978-0-87070-469-7). Internet Archive matissehisarthis0000barr Matisse, his art and his public.
  • Olivier Berggruen kaj Max Hollein, Eldonistoj. Henri Matisse: Drawing with Scissors: Masterpieces from the Late Years. Prestel Publishing, 2006. (ISBN 978-3791334738).
  • F. Celdran, R.R. Vidal y Plana. Triangle : Henri Matisse – Georgette Agutte – Marcel Sembat Paris, Yvelinedition, 2007. (ISBN 978-2-84668-131-5).
  • Jack Cowart kaj Dominique Fourcade. Henri Matisse: The Early Years in Nice 1916–1930. Henry N. Abrams, Inc., 1986. (ISBN 978-0810914421).
  • Raymond Escholier. Matisse. A Portrait of the Artist and the Man. London, Faber & Faber, 1960.
  • Lawrence Gowing. Matisse. New York, Oxford University Press, 1979. (ISBN 0-19-520157-4).
  • Hanne Finsen, Catherine Coquio, et al. Matisse: A Second Life. Hazan, 2005. (ISBN 978-2754100434).
  • David Lewis. "Matisse and Byzantium, or, Mechanization Takes Command" en Modernism/modernity 16:1 (Januaro 2009), 51–59.
  • John Russell. Matisse, Father & Son, published by Harry N. Abrams, NYC. Copyright John Russell 1999, (ISBN 0-8109-4378-6)
  • Pierre Schneider. Matisse. New York, Rizzoli, 1984. (ISBN 0-8478-0546-8).
  • Hilary Spurling. The Unknown Matisse: A Life of Henri Matisse, Vol. 1, 1869–1908. London, Hamish Hamilton Ltd, 1998. (ISBN 0-679-43428-3).
  • Hilary Spurling. Matisse the Master: A Life of Henri Matisse, Vol. 2, The Conquest of Colour 1909–1954. London, Hamish Hamilton Ltd, 2005. (ISBN 0-241-13339-4).
  • Alastair Wright. Matisse and the Subject of Modernism Princeton, Princeton University Press, 2006. (ISBN 0-691-11830-2).

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Henri Matisse: A Virtual Art Gallery

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henri Matisse en la angla Vikipedio.