Rusaj Baletoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pentraĵo de August Macke pri la rusaj baletoj.
Poŝtmarko el Rusio (2000) eldonita omaĝe al Djagilev.

Ballets Russes, la Rusaj Baletoj, estis sukcesa rusa baletensemblo je la komenco de la 20-a jarcento sub la estrado de Sergej Djagilev. Ĝi ekzistis ĝis ties morto en 1929.

Historio[redakti | redakti fonton]

Djagilev venigis la trupon de la peterburga Marijinski-teatro al Parizo en 1909. La dancistoj tuj furoris, kio ŝuldiĝis antaŭ ĉio al la artistojVaclav Nijinskij kaj Adolph Bolm kaj al la neordinaraĵoj de Michail Fokin. La koreografion de Fokin inspiris rusaj temoj, muzikigis la tuton ofte Igor Stravinski kaj pri la scenoaranĝoj respondecis Léon Bakst kaj Benois. Tiel aranĝitis verkoj kiel Les Sylphides (1909), Petruŝka (1911) kaj L'Oiseau de feu (1910). Nijinski rezignis pri klasikaj teknikoj kaj preferis pli erotikajn etosojn. La sukcesoj de L’Après Midi d’un Faune (1911) aŭ de Sacre de Printemps (1912) sekve iĝis iomete skandalozaj.

La Oktobra Revolucio devigis Djagilev interrompi kontaktojn kun Rusio kaj resti kun la siaj en Franclando - kun ne maloftaj financaj problemoj. Dancistoj el la tuta mondo laborantaj sub rusaj pseŭdonimoj subtenis la bazan teamon. Léonide Massine estiĝis nova koreografo kaj aranĝis ege sukcesajn pecojn, en kiuj li gravigis la esprimozan karakterdancadon (ekz. La Boutique fantasqueLe Tricorne de 1919).

En 1921 Djagilev provis per La Belle au bois dormant (de Pepita) en Londono returniĝon al klasikaj pecoj. Sed pro malakcepto fare de la publiko la trupo denove preskaŭ bankrotis. Li turnis sin al Bronislava Nijinska, konata por la kreado de spritaj kaj modernaj baletoj. Ŝi laboris kun artistoj kiel Goncharova und Stravinski (Les Noces, 1923) aŭ Laurencin kaj Poulenc (Les Biches, 1924). Massine komencis ankaŭ fari pli modernajn verkojn kiel Les Matelots (1925) kaj Ode (1928). George Balanchine kreis por la trupo pecojn, kie pli kaj pli novklasicismaj elementoj gravis (Apollon Musagete, 1928).

Graveco[redakti | redakti fonton]

La Rusaj baletoj ĉiam respegulis la ideon de Djagilev fari unuecon de dancmoviĝoj, muziko kaj scenejaranĝo. Li kunlaboris kun la pintularo da muzikistoj kaj avangardaj artistoj: krom Stravinski menciindas ankaŭ Maurice Ravel kaj Claude Debussy. Ankaŭ tial la spektantaro restis ciam moderna kaj intelektuala. Post la morto de Djagilev la de li inspiritaj dancistoj daŭrigis la laboron en novaj ensembloj (i.a. Ballets Russes de Monte Carlo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John E. Bowlt a.o. (Eds.): A Feast of Wonders. Sergei Diaghilev and the Ballets Russes. 2009
  • Petra van Cronenburg: Faszination Nijinsky. Monsenstein und Vannerdat, Münster 2011, ISBN 978-3-86991-362-9
  • Robert C. Hansen: Scenic and Costume Design for the Ballets Russes. 1985
  • Joachim Homann: Le coq d’or. Natalia Goncharova’s Designs for the Ballets Russes. 2003
  • N. Lapschina: Mir iskusstwa. Moskau 1977
  • André Levinson: Ballets Russes. Die Kunst des Léon Bakst. Dortmund 1992
  • Jane Pritchard: Diaghilev and the Golden Age of the Ballets Russes 1909-1929. V&A Publishing, London 2010, ISBN 978-1-85177-613-9. Ausstellungskatalog zur gleichnamigen Ausstellung im Victoria and Albert Museum, London.
  • Yvgenia Petrova (Ed.): The World of Art. Palace Editions, 1998
  • Alston Purvis a.o. (Eds.): The Ballets Russes and the Art of Design. The Monacelli Press, 2009
  • Dahms, S. (eld.): Diaghilews Ballets russes. Aufbruch in die Moderne, Salzburg, 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]