Igor Stravinski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Igor Stravinski

Igor STRAVINSKI (ruse Игорь Стравинский; elrusigo StravinskijИ́горь Фёдорович Страви́нский, tr. Igorʹ Fëdorovič Stravinskij, sed foje literumita ankaŭ kiel Strawinski, Strawinsky, aŭ Stravinskii) estis rusia komponisto, pianisto kaj dirigento, kiu iĝis franca civitano kaj poste usona civitano. Li estis amplekse konsiderata unu el la plej gravaj kaj influaj komponistoj de la 20a jarcento.

La komponkariero de Stravinski estis elstara pro lia stila diverseco. Li dekomence akiris internacian famon danke al tri baletoj menditaj de la impresario Sergej Djagilev kaj la unuafoje premieritaj en Parizo fare de Djagilev Rusaj Baletoj: nome La Fajra Birdo (1910), Petruŝka (1911) kaj La konsekro de la printempo (1913). La lasta de tiuj transformis la vojon per kiu postaj komponistoj pensis pri ritma strukturo kaj estis ege responsa por la pliiĝanta reputacio de Stravinski kiel muzika revoluciulo kiu rompis la limojn de la muzika desegno. Lia "Rusia fazo" estis sekvata en la 1920-aj jaroj de periodo en kiu li turniĝis al novklasikisma muziko. La verkoj de tiu periodo tendencis fari uzon de tradiciaj muzikaj formoj (concerto grosso, fugo kaj simfonio). Ili ofte pagis ŝuldon al la muziko de pli fruaj mastroj, kiaj J.S. Bach kaj Ĉajkovskij. En la 1950-aj jaroj, Stravinski adoptis seriaj proceduroj. Liaj komponaĵoj de tiu periodo kunhavis trajtojn kun ekzemploj de lia komenca produktado: ritma energio, konstruado de etendaj melodiaj ideoj el kelkaj du- aŭ tri-notaj ĉeloj kaj klareco de muzika formo, kaj de instrumentaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo en la Rusia Imperio[redakti | redakti fonton]

Igor Stravinski, 1903

Stravinski naskiĝis la 18-a de junio 1882 (la 5-a laŭ la malnova rusa kalendaro) en Oranienbaum, nuna Lomonosov, antaŭurbo de Sankt-Peterburgo, la imperia ĉefurbo de la tiama Rusio[1] kaj li tuj estis alportita en Sankt-Peterburgon.[2] Lia patro estis Fjodor Stravinski, baskantisto en la imperia teatro de Sankt-Peterburgo, kaj de Anna (nake Ĥolodovski).[3] Lia prapraavo Stanisław Strawiński, estis de nobela pola descendo el familio Strawiński de Sulima.[4][5] Laŭ Igor Stravinski, la nomo "Stravinsky" (en pola Strawiński) originis el "Strava" (en pola Strawa), malgranda rivero en orienta Pollando, alfluanto de Vistulo.[6] Li rememoris siajn lernejajn jarojn kiel soleca epoko, kaj poste diris ke "Mi nemiam trafis iun kiu sentis realan allogon al mi".[7]

La familia etoso estis tre muzikema. Igor lernis ludi pianon kun sia patrino kaj naŭjaraĝe kun nova instruistino, lernanto de la fama Anton Rubinŝtejn. De tiu epoko li ankaŭ ofte iris aŭskulti sian kantantan patron, tial li bone konis la operojn. Stravinski eklernis pianon tre juna, kaj studis muzikan teorion kaj klopodis komponarton. En 1890, li vidis ludon de la baleto de Ĉajkovskij nome La dormanta belulino ĉe la Mariinskij-Teatro. Dekkvinjaraĝa, li jam mastroludis la verkon de Mendelssohn nome Pianokoncerto No. 1 kaj finis pianigon de arĉa kvarteto de Glazunov, kiu laŭinforme konsideris Stravinski nemuzikeca, kaj valorigis malmulte liajn lertokapablojn.[8]

Spite lian entuziasmon por muziko, liaj gepatroj esperis ke li studu juron. Stravinski aliĝis al la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1901, sed li ĉeestis en malpli ol kvindek klasojn dum siaj kvar lernojaroj.[9] Dum liaj studoj pri juro li renkontis la filon de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kaj poste konatiĝis kun la komponisto mem. Komence ties konsiloj helpis al Igor studi, kiel memlernanto, la komponadon. Poste li prenis privatajn lecionojn de Rimskij-Korsakov, kiu estos ankaŭ atestanto dum lia edziĝo en 1906 kun Katerina Nosenko. En la somero de 1902 Stravinski restis kun la komponisto Rimskij-Korsakov kaj lia familio en la germana urbo Heidelberg, kie Rimskij-Korsakov, eble la ĉefa rusia komponisto tiama, sugestis al Stravinski ne eniri al la Sankt-Peterburga Konservatorio, sed anstataŭe studi komponadon pere de privataj lekcionoj, granparte pro sia aĝo.[10] La patro de Stravinskyi mortiĝis pro kancero tiun jaron, kaj ĉirkaŭ tiam lia filo jam estis dediĉinta pli da tempo al siaj muzikaj studioj ol al juro.[11] La universitato fermiĝis dum du monatoj en 1905 sekve de la okazaĵoj de la Sanga dimanĉo:[12] Stravinski evitis fari sian finan jurekzamenon kaj poste ricevis diplomon por duonjaro en Aprilo 1906.[3] Dume, li koncentriĝis al studado de muziko. En 1905, li ekhavis privatajn lecionojn dufoje semajne el Rimskij-Korsakov, kiun li venis konsideri dua patro.[9] Tiuj lecionoj pluis ĝis la morto de Rimskij-Korsakov en 1908.[13]

En 1905 li fianĉiĝis al sia kuzino Jekaterina Gavrilovna Nosenko (nome "Katja"), kiun li konis ekde infanaĝo.[14] Spite la fakton ke Ortodoksa Eklezio kontraŭis la geedzon inter rektaj gekuzoj, la paro geedziĝis la 23an de Januaro 1906: iliaj du unuaj gefiloj, nome Fjodor (Teodoro) kaj Ludmila, naskiĝis en 1907 kaj 1908, respektive.[15]

Kostumskizo fare de Leono Bakst por La Fajrbirdo

En 1907 li komponis sian unuan simfonion, Fantazia Skerzo-n, kaj Fajraĵo-n. Tiu lasta verko estis rimarkita de Sergej Djagilev, kiu organizis koncertojn por ĝi. Ja en Februaro 1909, liaj tiamaj du orkestraj verkoj, nome en franca Scherzo fantastique kaj Feu d'artifice (Artfajraĵoj) estis luditaj je koncerto en Sankt-Peterburgo, kie li estis aŭdita de Djagilev, kiu tiam planis prezentadi rusiajn operon kaj baleton en Parizo. Diagilev estis sufiĉe impresita de Artfajraĵoj por mendi Stravinski zorgadon de kelkaj orkestrigojn kaj poste komponi tutdaŭran baleton, nome La Fajrbirdo.[16] Kiam li serĉis komponiston por baleto pri la legenda Fajra Birdo, li do proponis al Stravinski komponi sian unuan baleton. Tiu baleto havis grandegan sukceson, kiam oni surscenigis ĝin en Parizo en 1910 dum turneo de la rusaj baletoj. Stravinski iĝis tiam konata nomo kiel nova komponisto kun ambaŭ primitiva kaj sciencema stilo. Alvenos nova sukceso en la sekvanta sezono per Petruŝka.

Vivo en Svisio[redakti | redakti fonton]

Vaslav Nijinski kiel Petruŝka en 1910–11

Stravinski iĝis subita sensacio sekve la sukceso de la premiero de La Fajrbirdo en Parizo la 25an de Junio 1910.[17]

La komponisto estus veturinta el sia bieno de Ustilug, Ukrainio, al Parizo komence de Junio por ĉeesti la finajn trejnadojn kaj la premieron de La Fajrbirdo.[18] Lia familio kuniĝis al li antaŭ la fino de la baleta sezono kaj ili decidis resti en Okcidenta Eŭropo por ioma tempo, ĉar lia edzino estis graveda por sia tria filo. Post paŝi la someron en La Baule, Bretonio, Francio,[19] ili translokiĝis al Svisio komence de Septembro. La 23an, ties dua filo Sviatoslav Sulima naskiĝis en la naskokliniko de Lausanne; fine de la monato, ili setliĝis en Clarens.[20]

Dum la venontaj kvar jaroj, Stravinski kaj lia familio loĝis en Rusio dum la someraj monatoj ka paŝis ĉiun vintron en Svisio.[21] Dum tiu periodo, Stravinski komponis du pliajn verkojn por la Rusaj Baletoj: Petruŝka (1911), kaj Le Sacre du printemps (La konsekro de la printempo; 1913). Tuj post la premiero de La konsekro de la printempo, Stravinskj eksuferis pro tifoida febro pro esti manĝante malbonkvalitajn ostrojn, kaj devis resti en malsanulejo de Parizo, malkapabla eliri al Ustilug ĝis la 11a de Julio.[22]

Dum la resto de la somero, Stravinski turnis sian atenton al kompletigo de sia unua opero, La Najtingalo (plej ofte konatalaŭ sia franclingva titolo Le Rossignol), kiun li ekverkis en 1908 (tio estas, antaŭ lia asociiĝo kun la Rusaj Baletoj).[23] Tiu verko estis mendita de la Moskva Libera Teatro por la monkvanto de 10,000 robloj.[24]

La familio Stravinski revenis en Svision (kiel kutime) aŭtune de 1913. La 15an de Januaro 1914, naskiĝis kvara filo, Marie Milène (aŭ Maria Milena), en Lausanne. Post tiu nasko, oni malkovris ke Katja havas tuberkulozon kaj estis enirita en sanatorio ĉe Leysin, alte ĉe Alpoj. Igor kaj la familio ekloĝis proksime,[25] kaj li kompletigis Le Rossignol tie la 28an de Marto.[26]

En Aprilo, ili finfine kapablis reveni al Clarens.[27] Ĉirkaŭ tiam, la Moskva Libera Teatro estis bankrotinta.[28] Kiel rezulto, Le Rossignol estis premierita danke al elteno de Djagilev en la Pariza Operejo la 26an de Majo 1914, kun scenoj kaj kostumoj desegnitaj de Alexandre Benois.[29] Le Rossignol ĝuis nur mezvarman sukceson de publiko kaj de kritikistoj, ŝajne ĉar ties delikateco ne kongruis kun la esperoj pri la komponisto de La konsekro de la printempo.[26] Tamen, komponistoj kiaj Maurice Ravel, Béla Bartók, kaj Reynaldo Hahn trovis multon mirindan en la majstreco de la scenaro, eĉ asertante detekti la influon de Arnold Schoenberg.[30]

En Julio, kiam la milito estis komenconta, Stravinski faris rapindan veturon al Ustilug por preni personajn aferojn kiaj sia referencverkaro pri rusa popolmuziko. Li revenis al Svisio ĝuste antaŭ la fermo de landlimoj sekve la eksplodo de la Unua Mondmilito.[31] La milito kaj posta Rusa Revolucio malebligis lian revenon al la hejmlando, kaj tiele Stravinski ne tuŝis rusian grundon denove ĝis Okobro 1962.[32]

En Junio de 1915, Stravinski kaj lia familio translokiĝis el Clarens al Morges, urbo 6 mejlojn sudokcidente de Lausanne ĉe la borde de la Lago Ĝenevo. La familio pluloĝis tie (ĉe tri diferencaj adresoj) ĝis 1920.[33]

Stravinski luktis finance dum tiu periodo. Rusio (kaj poste ties sukcedanto, la Sovetunio) ne aliĝis al la Konvencio de Berno kaj tio kreis problemojn por Stravinski kiam li klopodis kolekti rajtopagojn por la ludoj de liaj komponaĵoj por la Rusaj Baletoj.[34] Stravinski kulpis Djagilevon pro siaj financaj problemoj, akuzante lin pri malobeo de la terminoj de subskribita kontrakto.[11] Li alproksimiĝis al la svisa filantropo Werner Reinhart por atingi financan helpon dum la tempo kiam li estis verkinta Histoire du soldat (La rakonto de la soldato). Reinhart sponsoris lin kaj malavare garantiis ties unuan premieron, dirigentita de Ernest Ansermet la 28an de Septembro 1918 ĉe la Municipa Teatro de Laŭzano.[35] Danke, Stravinski dediĉis la verkon al Reinhart kaj donacis al li la originan manuskripton.[36] Reinhart helpis Stravinski plue kiam li financis serion de koncertoj de lia ĉambra muziko en 1919: inklude estis suito el Histoire du soldat aranĝita por violono, piano kaj klarneto,[37] kiu estis premierita la 8an de Novembro 1919, en Lausanne.[38] Dankeme al sia bonfarinto, Stravinski dediĉis ankaŭ siajn Tri Pecoj por Klarneto (Oktobro–Novembro 1918) al Reinhart, kiu estis elstara amatora klarnetisto.[39]

Vivo en Francio[redakti | redakti fonton]

Sekve de la premiero de Pulĉinelo fare de la Rusaj Baletoj en Parizo la 15an de Majo 1920, Stravinski revenis en Svision.[40] La 8an de Junio, la tuta familio lasis Morges por la lasta fojo, kaj translokiĝis al la fiŝkpatista vilaĝo Carantec en Bretonio por la somero dum ili ankaŭ serĉis novan hejmon en Parizo.[41] Aŭdinte pri tio, la fasonistino Coco Chanel invitis Stravinski kaj lian familion loĝi ĉe sia nova domego "Bel Respiro" en la pariza antaŭurbo Garches ĝis ili povu trovi pli taŭgan loĝejon; ili alvenis dum la duasemajno de Septembro.[42] Samtempe, Chanel garantiis ankaŭ la novan (Decembro 1920) produktaĵon de la Rusaj Baletoj de Stravinski nome Le Sacre du Printemps (La konsekro de la printempo) per anonima donaco al Djagilev, ŝajne de 300,000 frankoj.[43]

Stravinski formis negocan kaj muzikan rilaton kun la franca pianofabrikanta entrepreno Pleyel. Pleyel esence agadis kiel lia agento por kolekti mekanikajn tantiemojn pro liaj verkoj kaj havigis al li monatan enspezon kaj studion ĉe siaj ejoj en kiuj li povus labori kaj ricevi amikojn kaj negocajn konatulojn.[44] Laŭ la terminoj de lia kontrakto kun la entrepreno, Stravinski interkonsentis aranĝi (kaj iel re-komponi) multajn el siaj komencaj verkojn por la Pleyela, nome la marko de Pleyel por pianolo.[45] Li faris tion tiel ke li faris kompletan uzadon de ĉiuj el la 88 notoj de la piano, sen konsidero al la homaj fingroj aŭ manoj. La rulaĵoj ne estis registritaj, sed estis anstataŭe markitaj laŭ kombino de manuskriptaj fragmentoj kaj manskribaj notoj fare de Jacques Larmanjat, muzika direktoro de la ruldepartamento de Pleyel. Inter la komponaĵoj kiuj estis eldonitaj por la Plejelaj pianorulaĵoj estas la jenaj La konsekro de la printempo, Petruŝka, La Fajra Birdo kaj La Najtingalo. Dum la 1920-aj jaroj, Stravinski registris rulaĵojn Duo-Art por la Aeolian Company kaj en Londono kaj en Novjorko, ne ĉiuj el kiuj estis survivintaj.[46]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Male, la kreado de La Sorĉa Amo en 1913 faris grandegan skandalon sed estas malfacile scii kial, ĉu pro la muziko, ĉu pro la koregrafio, ĉu pro la dancistoj? Fakte, komence de 1914 la sama nura muziko havis grandan sukceson dum koncerto, kaj Stravinski iĝis konita de la tuta Eŭropo, kiam li estis nur 31-jaraĝa.

Post La rakonto de la Soldato laŭ la samnoma verko de Charles-Ferdinand Ramuz, li transloĝiĝis al Francio kaj tute ŝanĝis sian stilon, reirante al klasika influo: Pulĉinela, baleto, kaj Mavra, komika opero, estas verkoj de tiu epoko.

En 1926, jen nova turno, kun Oedipus Rex, laŭ la dramo de Sofoklo, kiu staras inter oratorio kaj opero kaj enhavas imponan ritman laboron. Poste la komponisto daŭris esplori variajn influojn.

En 1939 mortis lia edzino, kaj li estis en Usono, kiam la mondmilito komenciĝis. Tie li rifuĝiĝis kaj daŭrigis komponadon. Li ankaŭ vojaĝis en USSR en 1962, kie lin salutis Dmitrij Ŝostakoviĉ. Stravinski ĉesis komponi en 1968 kaj mortis en Novjorko la 6-an de aprilo 1971.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greene 1985, p. 1101.
  2. White 1979, p. 4.
  3. 3,0 3,1 Walsh 2001.
  4. Pisalnik, Andrzej: Polski pomnik za cerkiewnym murem ĉe Rzeczpospolita, 10a de Novembro 2012.
  5. Walsh, Stephen, Stravinsky: A Creative Spring (resumo), www.nytimes.com. Konsultita la 10an de Aŭgusto 2013.
  6. Igor Stravinsky, Robert Craft, Memories and commentaries, University of California Press, 1981, p. 17
  7. Stravinsky 1962, p. 8.
  8. Dubal 2001, p. 564.
  9. 9,0 9,1 Dubal 2001, p. 565.
  10. White 1979, p. 8.
  11. 11,0 11,1 Palmer 1982.
  12. Walsh 2000, p. 83.
  13. Stravinsky 1962, p. 24.
  14. White 1979, p. 5.
  15. White 1979, pp. 11–12.
  16. White 1979, pp. 15–16.
  17. Walsh 2000, p.142-143.
  18. Walsh 2000, p. 140.
  19. Walsh 2000, p. 145
  20. Walsh 2000, p. 145.
  21. White 1979, p. 33.
  22. V. Stravinsky kaj Craft 1978, pp. 100, 102.
  23. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 111–14.
  24. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 113.
  25. Walsh 2000, p. 224.
  26. 26,0 26,1 V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 119.
  27. Walsh 2000, p. 233.
  28. Walsh 2000, p 233.
  29. Walsh 2000, p. 230.
  30. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 120.
  31. Oliver 1995, p. 74.
  32. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 469.
  33. V. Stravinsky kaj Craft 1978, pp. 136–37.
  34. White 1979, p. 85.
  35. White 1979, pp. 47–48.
  36. Keller 2011, p. 456.
  37. Stravinsky 1962, p. 83.
  38. White 1979, p. 50.
  39. Stravinsky: Histoire Du Soldat Suite. Alirita 9a de Marto 2010.
  40. Walsh 2000, p. 313.
  41. Walsh 2000, p. 315.
  42. Walsh 2000, p. 318.
  43. Walsh 2000, p. 319 kaj vidu lian piednoton 21.
  44. Compositions for Pianola Konsultita la 3an de Marto 2012.
  45. White 1979, p. 573.
  46. Lawson 1986, pp. 298–301.