Claude Debussy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Claude Debussy
Claude Debussy ca 1908, foto av Félix Nadar.jpg
Claude Debussy, ĉ. 1908 (foto de Félix Nadar)
Dato de naskiĝo 22-an de aŭgusto 1862
Loko de naskiĝo Saint-Germain-en-Laye, Francio
Dato de morto 25-an de marto 1918
Loko de morto Parizo, Francio
Nacieco franca
Sukcesis kiel
v  d  r
Information icon.svg

Achille-Claude DEBUSSY ([aʃil klod dəbysi]; Esperantigite: Aĥilo-Klaŭdo Debusi) (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1862 en Saint-Germain-en-Laye, mortis la 25-an de marto 1918 en Parizo) estis franca komponisto kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de impresionismo. Lia muziko estas konsiderata kiel interligilo inter romantismo kaj modernismo.

Infaneco[redakti | redakti fonton]

La 22-an de aŭgusto 1862 naskiĝis, kiel unua de kvin gefiloj, Claude Debussy kiel filo de Manuel-Achille Debussy kaj lia edzino Victorine. Oni baptis lin nur du jarojn poste, eksterordinare malfrue laŭ tiamaj kutimoj. Liaj baptogepatroj estis bankisto Achille Arosa kaj Octavie de La Ferronière, onklino de Debussy.

Debussy alkreskis en la modesta mondo de fajenco- kaj porcelanovendejo en Saint-Germain. Lia patro tamen devis rezigni la vendejon malmultajn jarojn post naskiĝo de Debussy, ĉar ĝi montriĝis neprofitdona. Post rezignado de la vendejo Manuel-Achille Debussy translokiĝis kun sia familio al Parizo kaj laboris kiel librotenisto ĉe fervojentrepreno.

Muziko neniel rolis en la domo de Debussy, sed la patro ŝatis la opereton kaj kunirigis sian filon al kelkaj prezentoj. Claude neniam vizitis lernejon. La malmultajn bazaĵojn de la legado, skribado kaj kalkulado instruis lia patrino al li. Nur kiel plenkreskulo Debussy provis poste atingi partojn de la neniam ricevita klereco, sed ortografio kaj gramatiko dumvive malfacilis al li.

Kiel infano li iom ofte vizitis siajn baptogepatrojn en Saint-Cloud kaj en Cannes. La ĉirkaŭaĵo en libera naturo kontrastis la kutiman hejman malvastecon. Arosa estis tiu, kiu ebligis al Debussy unuan pianoinstruon. Estis hazardo, ke Mauté de Fleurville, virino el bonhavaj rondoj kaj iama lernanto de Chopin, atentiĝis pri la knabo. Ŝi ofertis zorgi por la edukado de Claude je la piano, kion liaj gepatroj volonte akceptis. Ene de du jaroj Mauté de Fleurville faris Claude sukcesan kandidaton por la akcepto je la Pariza konservatorio. Kaj jaron poste li jam anis la superan klason ĉe instruisto Antoine Marmontel.

Studo[redakti | redakti fonton]

Claude Debussy pentrita fare de Marcel Baschet en 1884

La 13 jarojn de muzikstudado, kiujn Debussy ekde sia 10-a vivojaro pasigis ĉe la konsevatorio, stampis tre malsamaj spertoj. Estis 27-jara Albert Lavignac, kiu montris multan simpation al la ribeleco de sia juna lernanto. Kaj estis Marmontel, jam 30 jarojn instruisto de la konservatorio, kiu nepre volis ĉesigi la sovaĝecon de la muzika naturtalentulo. Sed li kondukis Debussy-on al kelkaj sukcesoj: en 1874 ĉi tiu gajnis dum konservatoria konkurso 2-an premion, prezentante la 2-an pianokonĉerton de Frédéric Chopin; per la balado F-maĵora de Chopin li sekvajare gajnis eĉ la 1-an premion. Ĉe Beethoven, Schumann, Weber kaj la konĉerto-alegro de Chopin li sekvatempe restis neatendite malsukcesa. „Debussy retroevoluiĝas“, mokis kronikisto de la konkursoj.

La malsukcesoj faris tranĉon en la vivo de Debussy: li rezignis fariĝi pianovirtuozo. Kompenson por tio li rapide trovis. En la klasanaro li ja estis ĝue celebrata viktimo de instruisto Émile Durand, kiun ĉagrenis la multaj ofendoj de Debussy kontraŭ la tradiciaj reguloj de la harmoniscienco, sed en la fako pianakompanado, kiu kondiĉas ioman improvizotalenton, li sukcesis. Unu 1-an premion en unu el la fakoj oni devis gajni por esti enigata en la kompoziciklason. Per la 1-a premio en la fako pianakompanado firmiĝis: Ĉi tiu junulo fariĝos komponisto.

Vojaĝo tra Eŭropo kaj plua edukado ĉe la konservatorio[redakti | redakti fonton]

Debussy ludanta la pianon (1893)

Debussy en 1880, 18 jarojn aĝa, ankoraŭ ne kapablis perlabori nur per muziko. Tial li profitis, akompanante Nadeĵda Filaretovna von Meck-on (kiu ankaŭ dumvive subtenis Pjotr Iljiĉ Ĉajkovski-on) tra Eŭropo kaj instruis al ŝiaj gefiloj pianludadon. Debussy akompanis ŝin tra Francio, Italio kaj Svisio. Ankaŭ sekvatempe la kontakto al familio Meck ne ĉesis, kio finance profitigis lin. Plikleriĝe Debussy studis ĉe la konservatorio ĉe Ernest Guiraud.

Prix de Rome[redakti | redakti fonton]

La „Prix de Rome“ estis dumtempe de Debussy la plej alta dekoracio, kiun franca komponisto povis akiri. Januare de ĉiu jaro estis allaso-ekzameno, se tiu ĉi sukcesis, la aspirantoj devis konkursi en unua etapo. Ili devis prezenti kvarvoĉan fugon kaj ĥoraĵon laŭ devige antaŭdonita teksto, pretigendaj ene de ses tagoj en fermiteco. Nur maksimume ses partoprenantoj estis allasitaj al la fina etapo. En ĉi tiu la tasko konsistis en muzikigo de same antaŭdonita teksto kiel du- aŭ trivoĉa kantato. La gajninto de la „Prix de Rome“ – la unua premio tamen ne devige estis fordonita – ricevis kvarjaran stipendion por la vizito de la Académie des Beaux-Arts.

Komence Debussy estis malmulte fervora pri la ideo partopreni la konkurson. Sed li partoprenis tre sukcese: En 1883 li atingis la duan lokon, en 1884 finfine li venkis per la kantato L’enfant prodigue. Nun li rajtis dediĉi sin dum kvar jaroj al siaj muzikaj studoj, ŝtate subvenciate, en la roma Vilao Mediĉo.

Vilao Mediĉo[redakti | redakti fonton]

Debussy (centre) ĉe Vilao Mediĉo en 1885

La restadon en Vilao Mediĉo – kiun li cetere en 1887 antaŭtempe ĉesigis – Debussy sentis turmenta. Kun la kunstudentoj li ne povis aŭ volis amike rilati, plendis pri sia „punkaptitosorto“:

„Mi provas labori, mi ne povas. (…) Cetere vi scias, kiom mi amas muzikon kaj vi povas kredi min, kiel naŭza estas mia nuna stato al mi. (…) Vi parolas de sekureco, kiun la vilao garantias; aĉ! Dio scias kion mi donus por tio, havi malpli de ĝi, je kia ajn prezo; ĉar ĝi premas min kaj malhelpas min je la vera vivo.“

Printempe 1886 li evitis la vilaan vivon kaj vojaĝis al Parizo. Tie li konatiĝis i.a. kun Franz Liszt, Giuseppe Verdi kaj Ruggiero Leoncavallo. La stipendio tamen ne estis donita por tio, pasigi la financitan tempon per neniofarado. Debussy devis prezenti rezultojn de siaj komponstudoj.

Unua sendaĵo el Romo, odo titolita Zuleima, estis akceptita malpasie. La Akademio rimarkis:

„Sinjoro Debussy momente ŝajnas esti obsedita de la deziro krei ion bizaran, nekompreneblan, neprezenteblan. Kvankam kelkaj partoj surmontras certan personan karakteron, tamen la kantopartio havas neniun interesan, nek melodie nek deklamece. La akademio esperus, ke tempo kaj sperto efikus en la ideoj kaj komponaĵoj de sinjoro Debussy sanigajn ŝanĝojn.“

La sekvaj pecoj, kiujn prezentis Debussy kiel rezultaĵoj de siaj studoj, estis taksitaj preskaŭ ne pli bone, almenaŭ la akademio bonvolis atribui al la tri sendaĵo, La Damoiselle élue, „poeziecon“ kaj „ĉarmon“, kion pravigas la „nedifinebla karaktero de la subjekto“. Kiam en 1889 same kiel ĉiujare okazis studfina festo kun la absolventoj de la akademio, Debussy rifuzis la ceremonion.

Samtempaj kolegoj[redakti | redakti fonton]

La taksado de la muziko de Richard Wagner far Debussy ŝanĝiĝis dumtempe. Li studintis kelkajn el liaj operoj, sed diris pri si mem:

„Mi ne sentas min tentata, imiti tion, kion mi admiras je Wagner. Mi havas alian imagon pri drama formo: Muziko komencas tie, kie la vorto ne kapablas esprimi. Muziko estas skribata por la maleldirebla; mi volas doni al ĝi efikon, kvankam ĝi elpaŝus el la ombro kaj de tempo al tempo denove revenus tien; mi volas prezentigi ĝin ĉiam diskrete.“

Lia samtempulo Erik Satie ankaŭ ne estis modelulo por li. Pli grande influis lin tamen la rusa, la java kaj la klasika araba muziko, kiuj prezentiĝis en 1889 per la internacia ekspozicio en Parizo.

Debussy ankaŭ konatiĝis kun Maurice Ravel. Ilian distancan amikecon detruis kalkulita provoko de la muzikkritikisto Pierre Lalo (li imputis al Ravel, kopii la pli aĝan kolegon). Kompreneble la 12 jarojn pli juna Ravel ne modelis, Debussy delonge estis artiste matura. Kio tamen surprizas, ke ambaŭ ofte elektas la samajn temojn por muzika prilaborado. La plej stranga okazintaĵo ĉikuntekste okazis en 1913: Sub la samnoma titolo Trois Poémes de Stéphane Mallarmé kaj Ravel kaj Debussy muzikigis tri poemojn de la poeto, el kiuj du (Soupir kaj Placet futile) estis temigitaj en ambaŭ verkoj. Ĉar Ravel antaŭe akirintis la permeson por muzikigo je la heredantoj de la poeto, aspektis tiel, ke li havas la pli fortan aŭtoran rajton pri muzika prilaborado de la tekstoj. Debussy plendis en letero al amiko la 8-an de aŭgusto 1913:

„La afero kun la familio Marmallé kaj Ravel estas ĉiel alia ol amuza. Kaj, ĉu krome ne estas strange, ke Ravel ĝuste elektis la samajn poemojn kiel mi? Ĉu tio estas fenomeno de memsugestio, valora esti sciigita al la medicina akademio?“ Danke al Ravel, kiu letere intervenis ĉe la eldonisto, ankaŭ la komponaĵo de Debussy estis publikigita.

Multe Debussy estimis Igor Stravinski, kiun li ekkonis en 1901. Ambaŭ renkontiĝis regule por reciproka informado pri kompozicio kaj tekniko.

Bohemia periodo[redakti | redakti fonton]

La tempo post lia restado en Vilao Mediĉo ĝenerale nomiĝas bohemia periodo. Ĝi estis karakterizata de flirtema vivstilo, je kiu Debussy sen fiksa dungiteco kaj sen la renomo, kiun li gajnis en la postaj jaroj, trabatis sin per malgrandaj komponaĵoj por vivteni sin. Aldonan financan subtenon li ricevis de la eldonisto Georges Hartmann. Dum tiu tempo li komponis operon neniam publikitan kun la titolo Rodrigue et Chiméne, sed ankaŭ pecon, kiu ĝis nun estas ero de pianista repertuaro: La Suite bergamasque kun la konata Clair de lune.

Dum sia bohemia periodo Debussy kromlaboris kiel muzikkritikisto por la Revue Blanche. Tiucele li kreis figuron, kiu estis por li virtuala interparolanto: „Monsieur Croche“, kiu intence sinprezentis kiel „Monsieur Croche antidilettante“ (Sinjoro Croche kontraŭdiletanta) . Unuavide grumbla neparolemulo, kiu kutime tamen subite rompas sian silentadon per longa prelego pri samtempa komponado kaj komponistoj, je kio ĉiufoje estingiĝas lia cigaro. Multaj skribaĵoj pri tiaj „konversacioj“ ĝis nun konserviĝis.

Private Debussy tenis amrilaton kun Gabrielle Dupont. Tiu tamen finiĝis en 1897 per disputo pri liaj kaŝitaj amrilatoj kun aliaj inoj, dum kiu Gabrielle direktis revolveron kontraŭ sin mem kaj, grave vundita, devis esti kuracata en malsanulejo. Tuj poste Debussy geedziĝis kun alia konatino, nome Lily Texier.

Grandpaŝe al famo[redakti | redakti fonton]

Ek al propra tonlingvo[redakti | redakti fonton]

Katsushika Hokusai: La marondego. La renkontiĝo kun azia arto estis gravega por Debussy; ĉi tiun lignogravuraĵon de Hokusai li elektis kiel titolbildo por eldono de La mer.

Kadre de la monda ekspozicio en la jaro 1889 en Parizo Claude Debussy estis longdaŭre fascinita de la sonbildo de java gamelanorkestro. La renkonto kun orkestrece uzata kvintonisma agordo decide influis lian pluan kompozician evoluon. Li adaptis ĉi tiun „fremdecan“ muzikon kaj ĝian ŝveban sonidealon al sia komponstilo sen rekte kopii ĝin. Li ekrezignis celdirektitan dissolvon de harmoniaj streĉoj. Pro tio li validas muzikhistorie kiel ĉefreprezentanto de la impresionismo. En letero al Pierre Louys de 22-a de januaro 1895 Debussy skribas:

„Mia kara amiko! Rememoru pri la java muziko, kiu entenis ĉiujn nuancojn, eĉ tiujn, kiujn oni ne povas nomi, je kiu toniko kaj dominanto estas nenio alia ol senutilaj elcerbaĵoj por uzo de plorinfanoj malkomprenemaj“ [1]

Prélude à l'après-midi d'un faune[redakti | redakti fonton]

Trarompon atingis Debussy per muzikigo de poemo de Stéphane Mallarmé Prélude à l'après-midi d'un faune (Preludo je posttagmezo de faŭno), unuafoje prezentita en Parizo la 22-an de decembro 1894. La orkestranoj estis koleraj pri tio, ke Debussy eĉ dum la provoj ĉiam denove ŝanĝis la instrumentigon, sed ili muzikis bonege, kaj la publiko bonvole akceptis gin. Ne unuanima estis la kritiko deflanke de la fakularo: dum kiam Paul Dukas sin esprimis laŭde, ankaŭ estis admonantoj, kiuj konsilis al Debussy reveni al pli granda simpleco. Jen ekz. Camille Saint-Saëns juĝis:

„La preludo sonas beleta, sed vi ne trovas ajnan eksplicitan muzikan ideon en ĝi. Estas tiom da muziko kiel paletro de pentristo pentraĵo. Debussy ne kreis stilon: li kultivis la mankon de stilo, logiko […]

En 1912 la Prélude servis kiel muzika akompano por la baleto L'Après-midi d'un faune de Vaslav Nijinsky, ankaŭ rigardata kiel artista mejloŝtono, ĉikaze de la dancado.

Les Nocturnes[redakti | redakti fonton]

La unua prezentado de Les Nocturnes, orkestrokomponaĵo, kiun Debussy jam planintis ekde 1892, okazis la 9-an de novembro 1900. Debussy skribis antaŭparole:

„La titolo Nocturnes estu komprenata ĉi tie laŭ ĝenerala kaj precipe pli ornama signifo. Ne temas do pri la kutima formo de nokturno, sed pri ĉiuj impresoj kaj specialaj iluminadoj, kiu povas esti entenata en ĉi tiu vorto. (…)“

La verko elvokis la fervoron de la publiko kaj alportis al li ja malmultajn enspezojn, sed grandan rekonon je la muzikkritikistoj.

Pelléas et Mélisande[redakti | redakti fonton]

La opero de Debussy Pelléas et Mélisande estis prezentita en 1902. Ĝin antaŭiris longa kaj parte turmenta kreofazo, jam en 1893 Debussy eklaboris, sed rifuzis multan kaj foje sentis sin nekapabla daŭrigi la laboron produktive. Tamen ja ĉio bone komencis: aŭtorizite de la poeto Maurice Maeterlinck persone, pri la planita prilaborado de la teksto en operon estis kora interkonsento. Kiam tamen temis pri tio, starigi por la unua prezentado ensembloliston, ekestis nervostreĉa disputo: Maeterlinck, ĵus geedziĝinte kun primadono Georgette Leblanc, kompreneble volis vidi sian edzinon en la rolo de Mélisande. Debussy siaflanke konsentis la proponon de dirigento André Messager, ke kantistino Mary Garden rolu kiel Mélisande. En batalo kontraŭ Debussy, publike tenata per la gazeto Le Figaro, Maeterlinck asertis, ke tiu sen lia konsento falsigus grandparton de la teksto, kaj ke li, Maeterlinck, do ne permesas la prezentadon.

Dum la provoj por Pelléas et Mélisande krome evidentiĝis, ke kelkaj transpaŝoj ne estis sufiĉe longdaŭraj por la necesa ŝanĝo de la dekoraĵo, tiel ke Debussy devis prilabori ilin adekvate. La 27-an de aprilo okazis kadre de matineo la lasta provo antaŭ publiko, kiu konsistis grandparte el incititaj Maeterlinck-anoj. La novaj harmonioj kaj ritmoj de la verko samkiel la aparta artikulacio de la tekstoj (prozodio) trafis je ili tamen nur je malkompreno. Eĉ pro eta ekigaĵo eksonis huoj kaj fajfoj. Mélisande kantis sur la scenejo:

„Mi ne estas feliĉa“, –
„Nek ni!“ eĥis rikane el la spektantejo.

Ekde la dua akto la orkestro preskaŭ ne povis venki kontraŭ la publiko, en la kvara finfine okazis tumulto. Ke oni ne antaŭtempe ĉesigis la operon, estis dankenda al la disciplino de la dirigento kaj muzikistoj, kiuj brave persistis ĝisfine. La premiero du tagojn poste pasis konsiderinde pli trankvila, ĝi ricevis laŭdajn kritikojn kaj estis eĉ plurajn monatojn en la repertuaro je elvenditaj sidlokoj.

Privataj vojoj[redakti | redakti fonton]

En 1901 Debussy konatiĝis kun la bankista edzino Emma Bardac. Kaŝa amrilato baldaŭ publikiĝis kaj igis lian edzinon provi memmortigon (ankaŭ per revolvero), kio kaŭzis publikan skandalon – Debussy estis famulo, al kiu oni ne volis koncedi tiajn „malĝustaĵojn“. Post tio li rompis preskaŭ kun ĉiuj amikoj kaj petis divorcon. La 30-an de oktobro 1905 naskiĝis la komuna filino de Debussy kaj Bardac. Legitimita estis ĉi tiu naskiĝo nur en 1908 per geedziĝo, la divorcprocesoj prokrastis la geedziĝon dum jaroj.

La fino[redakti | redakti fonton]

La 13-an de majo 1909 oni diagnozis je Debussy kanceron. En 1915 ĝi tiom progresintis, ke li decidis operaciiĝi, kiu rezultigis neniun plibonigon kaj nur plilongigis lian suferon. Invalideco lamigis lian kreopovon. La 25-an de marto 1918 li mortis pro sia malsano.

Registraĵoj por Welte-Mignon[redakti | redakti fonton]

En 1912 Debussy ludis por la firmao M. Welte & Söhne el Freiburg, produktanto de la registradopiano Welte-Mignon, ses proprajn komponaĵojn sur notrolo:

  • Children's Corner Suite
  • D'un cahier d'esquisses
  • Estampes, No. 2 La Soirée dans Grenade
  • La plus que lente, Valse
  • Préludes I, No. 1 Danseuses de Delphes; No. 10 La cathédrale engloutie; No. 11 La danse de Puck
  • Préludes I, No. 3 Le vent dans la plaine, No. 12 Minstrels

Komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ekestojaro Titolo Instrumentigo Movimentonomoj/titoloj
Pianokomponaĵoj
1888–89 Petite suite
Du pianoj
I. En bateau - II. Cortège - III. Menuet - IV. Ballet
1888–91 Deux Arabesques
Piano sola
I. Andantino con moto - II. Allegretto scherzando
1890 Tarentelle styrienne
Piano sola
Allegretto
1890 Suite bergamasque
Piano sola
I. Prélude - II. Menuet - III. Clair de lune - IV. Passepied
1891 Marche écossaise
Piano je kvar manoj
Sur un thème populaire
1901 Lindaraja
Du pianoj
Modéré mais sans lenteur et dans un rythme très souple
1901–02 Pour le piano
Piano sola
I. Prélude - II. Sarabande - III. Toccata
1903 Estampes
Piano sola
I. Pagodes - II. La soirée dans Grenade - III. Jardins sous la pluie
1903 D'un cahier d'esquisses
Piano sola
Très lent, sans rigueur
1904 Masques
Piano sola
Très vif et fantasque
1904 L'Isle Joyeuse
Piano sola
Quasi una cadenza
1904 Images - Livre I
Piano sola
I. Reflets dans l'eau - II. Hommage à Rameau - III. Mouvement
1906–08 Children's Corner
Piano sola
I. Doctor gradus ad parnassum - II. Jimbo's lullaby - III. Serenade for the doll
IV. The snow is dancing - V. The little shepherd - VI. Golliwogg's cake-walk
1907 Images - Livre II
Piano sola
I. Cloches à travers les feuilles - II. Et la lune descend sur le temple qui fut - III. Poissons d'or
1909–10 Préludes - Livre I
Piano sola
I. Danseuses de Delphes - II. Voiles - III. Le vent dans la plaine - IV. Les sons et les parfums
tournent dans l'air du soir - V. Les collines d'Anacapri - VI. Des pas sur la neige - VII. Ce qu'a vu
le vent d'ouest - VIII. La fille aux cheveux de lin - IX. La sérénade interrompue - X. La cathédrale
engloutie - XI. La danse de Puck - XII. Minstrels
1910–12 Préludes - Livre II
Piano sola
I. Brouillards - II. Feuilles mortes - III. La Puerta del vino - IV. Les fées sont d'exquises danseuses
V. Bruyères - VI. General Lavine. Eccentric - VII. Ondine - VIII. La terrasse des audiences du clair
de lune - IX. Canope - X. Hommage à Samuel Pickwick - XI. Les tierces alternées - XII. Feux d'artifice
1914–15 Six Épigraphes antiques
Du pianoj
I. Pour invoquer Pan, dieu du vent d'été - II. Pour un tombeau sans nom - III. Pour que la nuit soit
propice - IV. Pour la danseuse aux crotales - V. Pour l'Égyptienne - VI. Pour remercier la pluie au matin
1915 En blanc et noir
Du pianoj
I. Avec emportement - II. Lent. Sombre - III. Scherzando
1915 Études - Livre I
Piano sola
I. Pour les cinq doigts - II. Pour les tierces - III. Pour les quartes - IV. Pour les sixtes

V. Pour les octaves - VI. Pour les huit doigts

1915 Études - Livre II
Piano sola
I. Pour les degrés chromatiques - II. Pour les agréments - III. Pour les notes répétées -

IV. Pour les sonorités opposées - V. Pour les arpèges composés - VI. Pour les accords

Orkestraj komponaĵoj
1887 Printemps
Orkestro
I. Très modéré - II. Modéré
1889–90 Fantaisie pour piano et orchestre
Piano kaj orkestro
I. Andante. Allegro - II. Lento e molto espressivo - III. Allegro molto
1892–94 Prélude à l'après-midi d'un faune
Orkestro
Très modéré
1897–99 Nocturnes
Orkestro kaj inĥoroj
I. Nuages - II. Fêtes - III. Sirènes
1901–11 Rhapsodie
Saksofono kaj orkestro
Très modéré
1903–05 La Mer
Orkestro
I. De l'aube à midi sur la mer - II. Jeux de vagues - III. Dialogue du vent et de la mer
1904 Danses
Harpo kaj arĉorkestro
I. Danse sacrée - II. Danse profane
1905–12 Images pour orchestre
Orkestro
I. Gigues : modéré
II. Ibéria : 1. Par les rues et par les chemins 2. Les parfums de la nuit 3. Le matin d'un jour de fête
III. Rondes de printemps : Modérément animé
1909–10 Première Rhapsodie
Klarneto kaj orkestro
Rêveusement lent
Ĉambromuziko
1882 Nocturne et scherzo
Violonĉelo kaj piano
I. Nocturne - II. Scherzo
1893 Arĉkvarteto g-minora
Du violonoj, vjolo kaj violonĉelo
I. Animé et très décidé - II. Assez vif et bien rythmé - III. Andantino modérément expressif
IV. Très modéré - très animé
1909–10 Première Rhapsodie
Klarneto kaj piano
Rêveusement lent
1910 Petite pièce
Klarneto kaj piano
I. Allegro - II. Très vif - III. Lent - IV. Vif, avec entrain
1913 Syrinx
Fluto
Très modéré
1915 Sonato por violonĉelo kaj piano
Violonĉelo kaj piano
I. Prologue. Lent - II. Sérénade. Modérément animé - vivace - III. Finale. Animé - lento - vivace
1915 Sonato por fluto, vjolo kaj harpo
Fluto, vjolo kaj harpo
I. Pastorale - II. Interlude - III. Finale
1916–17 Sonato por violono kaj piano
Violono kaj piano
I. Allegro vivo - II. Intermède. Fantasque et léger - III. Finale. Très animé
Lido
1884 Apparition (Mallarmé)
Kantado kaj piano
Le balcon; Harmonie du soir; Le jet d'eau; Recueillement; La mort des amants
1887–89 Cinq poèmes de Baudelaire
Kantado kaj piano
1888 (1903) Ariettes oubliées (Verlaine)
Kantado kaj piano
C'est l'extase; Il pleure dans mon coeur; L'ompbre des arbres; Chevaux de bois; Green; Spleen;
1891 Les Angélus (Le Roy)
Kantado kaj piano
1891 Dans le jardin (Gravollet)
Kantado kaj piano
1891? Trois mélodies (Verlaine)
Kantado kaj piano
La mer est plus belle; Le son du cor s'afflige; L'échelonnement des haies;
1892 Fêtes galantes I (Verlaine)
Kantado kaj piano
En sourdine; Clair de lune; Fantoches;
1892–93 Proses lyriques (Debussy)
Kantado kaj piano
De rêve; De Grêve; De fleurs; De soir;
1892–93 Chansons de Bilitis (Louys)
Kantado kaj piano
La flûte de Pan; La chevelure; Le tombeau des Naïades;
1904 Fêtes galantes II (Verlaine)
Kantado kaj piano
Les ingénus; Le Faune; Colloque sentimental;
1904 Trois chansons de France (d'Orléans, L'Hermite)
Kantado kaj piano
Le temps a laissié son manteau; La grotte; Pour ce que plaisance est morte;
1910 Trois ballades de François Villon
Kantado kaj piano
Ballade de Villon à s'amye; Ballade que Villon feit à la requeste de sa mère pour prier Nostre Dame; Ballade des femmes de Paris;
1913 Trois poèmes de Stéphane Mallarmeé
Kantado kaj piano
Soupir; Placet futile; Eventail;
1915 Noël des enfants qui n'ont plus de maison (Debussy)
Kantado kaj piano
Ĥormuziko
1898-1908 Trois chansons (d'Orléans)
Ĥoro akapela
Dieu! qu'il la fait bon regarder; Quand j'ai ouy le tambourin sonner; Yver, vous n'estes qu'un villain
Baletmuziko
1911–12 Khamma
Orkestro
Legendo en tri scenoj
1912 Jeux
Orkestro
Poemo en unu akto
1913 La Boîte à joujoux
Orkestro
Baleto por infanoj
Operoj
1890–92 Rodrigue et Chimène Nekompleta opero triakta laŭ teksto de Catulle Mendès
1893–1902 Pelléas et Mélisande Lirika dramo en kvin aktoj kaj dek du bildoj kun orkestro laŭ teksto de Maurice Maeterlinck
1908–1916 La chute de la Maison Usher Operfragmento planita kiel opero unuakta laŭ verko de Edgar Allan Poe

Numerigis la verkojn i.a. Francois Lesure. La komponaĵoj tenas numero kun antaŭenigita 'L'.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claude Debussy: Lettres 1884-1915. Hermann, Paris 1980, S.70

Literaturo[redakti | redakti fonton]

De Claude Debussy[redakti | redakti fonton]

Pri Claude Debussy[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Claude Debussy » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 2246845 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.