Saint-Germain-en-Laye
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Germain-en-Laye (stacidomo). |
Saint-Germain-en-Laye | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Francilio | ||
Departemento | Yvelines | ||
Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||
Kantono | Saint-Germain-en-Laye | ||
Komunumaro | Communauté d'agglomération Saint-Germain Boucles de Seine | ||
INSEE kodo | 78551 [+] | ||
Poŝtkodo | 78100 | ||
Retpaĝaro | www.saintgermainenlaye.fr | ||
Politiko | |||
Urbestro | Emmanuel Lamy (2014-2020) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 540 (2014) | ||
Loĝdenso | 819 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 54′ N, 2° 5′ O48.8969442.091389Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 5′ O | ||
Alto | (min.: 22 m) (maks.: 107 m) | ||
Areo | 48 27 km² | ||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Saint-Germain-en-Laye [sɛ̃ ʒɛʁmɛ̃ ɑ̃ lɛ] estas franca komunumo kaj unu el la okcidentaj ĉirkaŭurboj de Parizo, 19 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo. Saint-Germain-en-Laye estas ankaŭ subprefektejo de la departemento Yvelines.
Historio[redakti | redakti fonton]
Saint-Germain-en-Laye estis fondita en 1020, kiam la reĝo Roberto la Pia (996-1031) starigis monaĥinejon tie, kie la eklezio nun troviĝas. Antaŭ la Franca revolucio de 1789, tiu urbo estis oficiala domejo de multaj francaj reĝoj.
La kastelo de Saint-Germain-en-Laye estis konstruita en 1348 de Karlo la 5-a, super la ruinoj de pli malnova kastelo datiĝinta de Ludoviko la 9-a. La kastelo estis renovita kaj plivastigita de Francisko la 1-a dum la 16-a jarcento. (Traktato de Saint-Germain-en-Laye)
La glora reĝo Ludoviko la 14-a naskiĝis en Saint-Germain-en-Laye (tial la blazono de la urbo enhavas infanliton) kaj loĝis ĉi tie ekde 1661 ĝis 1681, kiam li pruntedonis la kastelon al la ekzilita angla reĝo Jakobo la 2-a.
Pli poste, Napoleono la 3-a establis la Muzeon de la Naciaj Antikvaĵoj (Musée des Antiquités Nationales) en tiu ĉi kastelo.
Servoj[redakti | redakti fonton]
- Lycée International de Saint-Germain-en-Laye, nome lernejo por plurlingvaj lernantoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Achères - Grand-Cormier (stacidomo)
- Saint-Germain-en-Laye (stacidomo)
- Saint-Germain-en-Laye-Bel-Air - Fourqueux (stacidomo)
- Saint-Germain-en-Laye-Grande-Ceinture (stacidomo)
- Traktato de Saint-Germain (1679)
- Traktato de Saint-Germain-en-Laye (1919)