Margareto de Valezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margareto de Valezio
Persona informo
Naskonomo Marguerite de Valois
Naskiĝo 14-an de majo 1553 (1553-05-14)
en Saint-Germain-en-Laye
Morto 27-an de marto 1615 (1615-03-27) (61-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Baziliko de Saint-Denis
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Margareto de Valezio
Familio
Patro Henriko la 2-a
Patrino Katerino de Mediĉo
Frat(in)oj Joan of Valois • Victoria of Valois • Diane de France • Elizabeto de Valois • Claude of Valois • Louis of Valois • Francisko la 2-a de FrancioKarlo la 9-a • Henri d'Angoulême • Francis, Duke of Anjou • Henriko la 3-a de Francio
Edz(in)o Henriko la 4-a
Amkunulo Jacques de Harlay
Okupo
Okupo salonestrino • verkisto
vdr
Margareto de Valezio

Margareto de Valezio (france: Marguerite de ValoisLa reine Margot; naskiĝinta la 15-an de majo 1553 en Saint-Germain-en-Laye, mortinta la 27-an de marto 1615 en Parizo) estis reĝino de Francio kaj de Navaro kaj dukino de Valezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de Henriko la 2-a kaj de Katerino de Mediĉo ĝuis bonegan edukadon ĉe la kortego de la fratoj Francisko la 2-a kaj Karlo la 9-a. Ravigis onin ŝiaj beleco kaj amindeco.

Pro politikaj kialoj ŝi devis edzigi la reĝon Henriko de Navaro. La geedzeco kiun oni festis kiel repaciĝon inter katolikoj kaj hugenotoj en la 17.8.1572 poste kaŭzigis la fiaĵojn de la masakro de la Sankta-Bartolomea tago.

Kverelo kun la edzo pri la pasigo de la katolikaj mesoj igis ŝin reiri al Parizo. Sed ŝia stranga konduto tiea necesis revokiĝon al Bearno fare de la edzo. Laŭ ŝia volo okazis divorco en 1599 kaj jaron pli malfrue ŝian eksan edzon edzigis Maria de Mediĉo.

De 1605 Margareto vivis en Parizo havante gustoplenajn kontaktojn kun multaj erudiciuloj tiutempaj. Post ŝi malaperis la dinastio de la Valezianoj. Ŝiaj rememoroj aperis en Parizo en 1648.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Lepsiko 1908, p. 279 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]