Baziliko de Saint-Denis
Baziliko de Saint-Denis | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 56′ 8″ N, 2° 21′ 35″ O (mapo)48.9355555555562.3597222222222Koordinatoj: 48° 56′ 8″ N, 2° 21′ 35″ O (mapo) [+] | ||
| |||
La baziliko de Saint-Denis (franclingve Basilique de Saint-Denis, aŭ plisimple Basilique Saint-Denis) estas fama preĝejo enhavanta la tombojn de la francaj monarkoj kaj lokita en Saint-Denis, ĉirkaŭurbo de la Pariza Regiono.
Tiu monumento estas komparebla kun la abatejo de Westminster en Anglio. Plejmulto el la reĝoj de Francio estis entombigitaj tie. Sed male de Westminster, la baziliko ne estis uzita por entronigoj (kiuj okazis plejofte en Reims).
Denizo estis sankta patrono de Francio kaj, laŭ legendo, la unua episkopo de Parizo. La franka reĝo Dagoberto la 1-a, kiu reĝis ekde 628 ĝis 637, verŝajne fondis la unuan abatejon de Saint-Denis tie.
Ĝi estas Klasita MH (1862, 1926, ĝardeno).
Notindaj dimensioj[redakti | redakti fonton]
- Interna longo: 108 m
- Alto de la suda turo: 58 m
La 17an de marto 2018, Françoise Nyssen, Ministro pri kulturo, validis la projekton rekonstrui la nordan turon (je 90 m altan) planitan de 2022 ĝis 2032.