Elizabeto de Valois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Elizabeto de Valois
Reĝedzino de Hispanio

Isabel de Valois2..jpg

Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1545 (1545-04-02)
en Fontainebleau
Morto 3-an de oktobro 1568 (1568-10-03) (23-jara)
en Aranjuez
Mortokialo gastrito [#]
Tombo Panteón de Infantes [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Valois [#]
Patro Henriko la 2-a [#]
Patrino Katerino de Mediĉo [#]
Gefratoj Joan of Valois • Diane de France • Victoria of Valois • Margaret of Valois • Claude of Valois • Louis of Valois • Francisko la 2-a de FrancioKarlo la 9-a • Henri d'Angoulême • Francis, Duke of Anjou • Henriko la 3-a de Francio [#]
Edzo

Filipo la 2-a [#]

Idoj Izabela Klara Eŭgena de Hispanio • Infanta Catherine Michelle of Spain [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Isabel (esperante Izabela), Elizabeto de Valois (france Elizabeth de Valois), Elizabeto de FrancioElizabeto de la Paco naskiĝis en Fontainebleau, Francio, 13an de aprilo 1546 - mortis en Aranjuez, Hispanio, 3an de oktobro 1568. Ŝi estis la tria edzino de la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio — rezulto de la Traktato de Cateau-Cambresis, kiu establis pacon inter Hispanio kaj Francio — kaj pro tio reĝedzino de Hispanio.

Izabela de Valois estis filino de la reĝo Henriko la 2-a de Francio kaj Katerino de Mediĉo.

La eldistanca geedziĝo okazis la 22an de junio 1559 en Parizo. La hispanareĝo estis reprezentita de Fernando Álvarez de Toledo kaj Pimentel, Granda Duko de Alba. Izabela venis sur hispanan teritorion la unuan fojon la 6an de januaro 1560 nome alveninte al Roncesvalles.

Ŝi naskis la 12an de aŭgusto 1566 la unuan filinon de Filipo kaj Elizabeto, kiu ricevis la nomon de Isabel Clara Eugenia. La 10an de oktobro 1567 ŝi naskis la duan filinon Catalina Micaela. Poste venis malsanoj, frustrita gravedo kaj morto. Ŝi estis entombigita, sed ne kun la edzo kaj aliaj reĝinoj, sed aparte, ĉar ŝi ne naskis reĝon de Hispanio.