Henriko la 4-a (Francio)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 4-a |
Henriko la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Francio kaj Navaro | |||||
![]() Henriko la 4-a : porteto de Frans Pourbus la juna
| |||||
Antaŭulo | vidu sube | ||||
Sekvanto | vidu sube | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Henri IV | |||||
Naskonomo | Henri de Bourbon | ||||
Naskiĝo | 13-an de decembro 1553 en Château de Pau | ||||
Morto | 14-an de majo 1610 (56-jara) en Parizo | ||||
Mortis pro | pikvundo [#] | ||||
Mortigita de | François Ravaillac [#] | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | franca • okcitana [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Burbonoj | ||||
Patro | Antoine of Navarre [#] | ||||
Patrino | Johana la 3-a de Navaro [#] | ||||
Gefratoj | Catherine de Bourbon [#] | ||||
Edz(in)o | Margaret of Valois • Maria de Mediĉo [#] | ||||
Amkunulo | Gabrielle d'Estrées • Catherine Henriette de Balzac d'Entragues • Charlotte de Sauve • Françoise de Montmorency-Fosseux • Diane d'Andoins • Jacqueline de Bueil • Marie-Charlotte de Balzac d’Entragues • Charlotte des Essarts • Fleurette de Nérac • Jeanne de Tignonville • Esther Imbert • Claude de Beauvilliers • Louise de Budos [#] | ||||
Infanoj | Ludoviko la 13-a • Izabela de Burbono • Kristino de Francio • Gaston de Francio • Henrietta Maria de Francio • Cezaro, Duko de Vendôme • Katerino Henrikino de Bornono • Nikolao Henriko, Duko de Orleano • Alexandre de Vendôme • Henriko de Borbono, Duko de Verneuil • Antoine de Bourbon • Jeanne-Baptiste de Bourbon • Gabriela Angélica de Bourbon • stillborn son d'Estrées • Marie Henriette de Bourbon [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • monarko • military commander [#] | ||||
| |||||
Reĝo de Navaro ![]() | |||||
Henriko la 3-a | |||||
Dum | 1572-1610 | ||||
Antaŭulo | Johana de Albret | ||||
Sekvanto | Ludoviko la 13-a | ||||
Reĝo de Francio ![]() | |||||
Henriko la 4-a | |||||
Dum | 1589-1610 | ||||
Antaŭulo | Henriko la 3-a | ||||
Sekvanto | Ludoviko la 13-a | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriko la 4-a, naskita Henri de Bourbon (13-a de decembro 1553 en Pau - 14-a de majo 1610 en Parizo) estis reĝo Henriko la 3-a de Navaro (1572-1610) kaj poste reĝo de Francio (1589-1610), unua reĝo el la burbona branĉo de la kapetida dinastio. Fine de la religiaj militoj, li rifuzis la protestantismon kaj konvertiĝis al la katolika kredo (1593) por gajni Parizon (onidire, li diris "Parizo meritas meson") kaj denove unuigi Francion. Dum lia regado floris Francio, li dungis kapablajn ministrojn kiel princo Sully.
Li edziĝis kun Maria de Mediĉo 1600 en Lyon.
Kunteksto[redakti | redakti fonton]
La reĝado de Henriko la 3-a ne sukcesis regi la regnon, dividita inter la protestantoj de Henriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. En 1585, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de Nemours per kiu nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finis pro morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al katolikismo. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de Nantes, per kiu oni permesis liberon al protestantoj.[1] La administra regado estis fidita al ministro Sully. La reĝo Henriko la 4-a estis edzo de Margarita de Valois, fratino de Henriko la 3-a kaj reĝino Margot de Navaro, sed ili estis separiĝintaj. Por sekurigi la sukcedon la reĝo nuligis tiun geedzecon kaj edziĝis al Maria de Medicis, kiu naskis heredonton, Ludoviko, kaj aliajn filojn.
La reĝo, ĉirkaŭata de katolikaj potencoj ligataj al la dinastio de Habsburgoj kaj hispana kaj aŭstria, decidis apogi la protestantajn potencojn vekinte malapogon de katolikaj nobeloj. Li prepariĝis por milito kaj nomumis regento sian edzinon, Maria de Medicis. En 1610 la reĝo estis murdita de katoliko. La filo Ludoviko estis tiam nur 9jaraĝa kaj la patrino regentis kun siaj italaj fiduloj nome Leonora Dosi kaj Concino Concini. La politiko ŝanĝis al favoro de alproksimiĝo al la katolikaj potencoj, kun malkontento de protestantoj, nobeloj iame povegaj kaj malaltaj klasoj. Ludoviko la 13-a iĝis reĝo nur 14jaraĝa en Reims en 1614. Post unu jaro li edziĝis en Bordozo al Ana de Aŭstrio, filino de la hispana reĝo Filipo la 3-a. Samepoke franca princino edziniĝis al hispana princo, estonta reĝo Filipo la 4-a, sed sen atingi sukcesan repaciĝon de ambaŭ regnoj.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ María de los Ángeles Pérez Samper, Richelieu, la pasión por el poder, Historia y vida, Barcelono, novembro de 2001, paĝo 84-85.