Henriko estis kronita la 14-an de majo1027 en Reims, kvankam lia patro estis ankoraŭ vivanta. Li heredis la tronon en 1031, sed devis alfronti la malkonsenton de sia propra patrino kaj de la gravaj nobeloj de la reĝlando, kiuj preferis lian duenaskitan fraton Roberton la 1-a de Burgonjo. Henriko la 1-a estis subtenita de la Sankta Romia Imperio kaj de la duko de Normandio. Por ĉesigi la militon, Henriko devis cedi al sia frato la duklandon de Burgonjo.
La reĝo Henriko estis cetere la zorganto de la juna, estonta Vilhelmo la Konkerinto, duko de Normandio. Lin li unue subtenis kontraŭ liaj vasaloj, ekzemple okaze de la batalo de Val-ès-Dunes. Henriko kaj Vilhelmo sekve malamikiĝis : Vilhelmo venkis Henrikon dum la batalo de Mortemer en 1054, kaj denove kvar jarojn poste en Varaville.