Retina disiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retina disiĝo estas malsano de okulo kiu okazas kiam retino elgluiĝas el la interna konkava vando de okulo. Kvankam timinda malsano, ĉar ĝi povas kaŭzi blindecon, ĝi estas iom malofta.

retino(H) kaj apoga kamado (F)

Oni ne konas la kaŭzojn de tiu malsano. La disiĝo de retino ĉiam komenciĝas per deŝiro aŭ per retina truo; ilin kaŭzas la malgluiĝo de la vitreca korpo, kiu maljuniĝante malgluiĝas el la retino. La disiĝo de la vitreca korpo estas fiziologia fenomeno, kiu ofte okazas ĉirkaŭ la aĝo de presbiopeco (50 jaroj), sed kelfoje pli frue (ĉefe ĉe miopuloj), aŭ pli malfrue. La disiĝo de la vitreca korpo disvolviĝas en pluraj etapoj; plej ofte sen simptomoj, ĝi povas kaŭzi flirtantajn muŝojn, fosfenojn (vido de lucioloj, eĉ de fulmoj), kelkfoje vidon de pluvo el fulgeroj, kiu montras envitrecan hemoragion.

Statistike iu grupoj estas pli riskaj je disiĝo de la retino :

- unue miopuloj, ĉefe ekde certa grado de miopeco; miopuloj havas grandajn okulojn, kaj ĉio okazas kvazaŭ ilia retino (kies areo estas proporcia al la kvadrato de la okula longeco) malstreĝiĝus kaj rompiĝus, aspektanta kiel retina punto nomita "palisaro"; - poste, la operaciitaj pro katarakto; - fine, la viktimoj de okulaj traŭmatoj (perforaĵoj, sed ankaŭ kontuzoj).

Koni la ekziston de tiu grupo ebligas organizi la eltrovon de la danĝeraj retinaj vundoj (deŝiroj, truoj, palisaro) por efike kuraci ilin, ĉefe per lasero, kelkfoje komplemente per krioterapio (per loka anestezo). Tiu kuracado do preventas disiĝon de retino; por esti efika, ĝi devas esti igita laŭ rigora tekniko.

Ĉar medicino ne estas ekzakta scienco, kelkfoje personoj sen ia ajn riskero tamen suferas retinan disiĝon.

La simptomo de disiĝo de la retino estas unusenca: opaka kresento en rando de la vidokampo iom post iom etigas tiun periferian vidkampon kaj kreskiĝas en kelkaj tagoj, por fari nigran nubon, kiu minacas la vidan centron, poste entutigas ĝin, se oni tro malfrue konsultas; Kiam la tuta retino disiĝis, la okulo ne plu vidas, eĉ ne lumon. Necesas tre rapide konsulti. Disiĝon de retino (kiel katarakton) oni neniam kuracas per lasero, sed per kirurga operacio, principe simpla sed plej ofte kompleksa kun ne certa rezulto. Oni operacias en duona urĝo, ofte post tuta tago de ripozo en pozicio adaptita al la tipo de disiĝo.