Saltu al enhavo

Fulmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversaj fulmtipoj, alte kaj malalte en la atmosfero
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri fulmoj.

Fulmo estas elektra malŝargiĝo en la atmosfero. Ĝi estas ofta fenomeno dum ŝtormo kaj ĝi estas akompanata de tondro.

La fulmo povas esti danĝera, ĉar ĝi foje kaŭzas incendiojn aŭ eĉ rekte trafas kaj mortigas homojn kaj bestojn.

Kvankam oni pensas pri la fulmo iranta de la nubo al la tero, fakte la elektro ofte iras en la malan direkton, de la tero ĝis la nubo.

La speco de nubo, kiu faras fulmon, nomiĝas kumulonimbo.

Seka fulmotondro estas tipo de fulmotondro kie estas fulmo kaj tondro, sed la plej multo de la precipitaĵo ne atingas la grundon.

Fulmo estas ankaŭ en iuj lingvoj metaforo, kiu diras ke io okazas tre rapide.

En grandaj altoj (ĉ. 40 km) estiĝas deksekundaj bluaj fulmoj, kiuj direktiĝas suben aŭ supren. La unuaj informoj pri ties ekzisto aperis en 1989.[mankas fonto]

En kulturo

[redakti | redakti fonton]

En diversaj mitologioj estas dio pri fulmo. Temas pri ekz.:

Antaŭ ol aperis klopodis fulmoŝirmiloj, oni penis protekti sin kontraŭ la fulmo per magiaj ceremonioj. Rusoj starigis ĉe la fenestroj glasojn kun akvo, dismetante apude metalajn tranĉilojn kaj forkojn[1].

Ekzistas pluraj (6, kaj 7 pri tondro, 2 pri fulmotondro) proverboj pri fulmo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. 
  • Citaĵo
     Pura ĉielo fulmon ne timas. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Знаменский, Михаил. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 129. ISBN = 5-88709-085-5.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-26 .