Seka fulmotondro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nubo ĝis grundo fulmo dum seka fulmotondro.

Seka fulmotondro estas tipo de fulmotondro kie estas fulmo kaj tondro, sed la plej multo de la precipitaĵo ne atingas la grundon. Ili kutime okazas en dezertoj aŭ areoj kun malmulta akvovaporo. Ĉar seka aero kutime absorbas likvan akvon, la pluvo estas absorbita antaŭ ol ĝi atingas la grundon. Ili ofte okazas dum la someraj monatoj en okcidenta Nord-Ameriko.

Sekaj fulmotondroj estas danĝeraj ĉar ili povas kaŭzi polvoŝtormojn kaj incendiojn. Polvoŝtormoj povas okazi ĉar la seka tero kaj sablo estas kunportataj de fortaj ventoj.[1] Incendioj povas okazi ĉar la fulmo povas trafi arbojn kaj ne estas pluvo por estingi la fajron.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]