4-a de aŭgusto
Etoso
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 4-a de aŭgusto estas la 216-a tago de la jaro (la 217-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 149 tagoj restas.
Je la 4-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 70: Templo de Jerusalemo estis detruita de la armeo de Romio sub komando de Tito
- 367: Venonta romia imperiestro Graciano ricevis la titolon Augustus - nomumita de sia patro Valentiniano la 1-a kaj asociita kun la trono en la aĝo de 8 jaroj
- 1060: Filipo la 1-a iĝis reĝo de Francio
- 1181: Oni observis eksplodon de Supernovao SN 1181
- 1265: Batalo de Evesham dum kiu grava angla ribelo malvenkis okazinta en Worcestershire
- 1306: Olomouc: murdo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 3-a kaj nekronita reĝo de Pollando - fino de la unua dinastio de Přemyslidoj, ilian lokon okupis Luksemburga dinastio
- 1326: En Moskvo fondiĝis rusortodoksa Katedralo de la Dormado dediĉita al Endormiĝo de la Dipatrino - unua ŝtona templo
- 1392: Vytautas laŭtraktate kun Ladislao la 2-a Jogajlo ricevis duklandon Trakai kaj iĝis fakta reganto de Litovio
- 1444: En Szeged reĝo de Pollando kaj Hungario Ladislao la 3-a rompis pro persvado de papa legato la antaŭnelongan pactraktaton kun Otomana Imperio, kaj ankaŭ kontraŭ opinioj de konsilantoj - rezulte pereis en la batalo de Varna
- 1496: Sankta Domingo fondiĝis - unua urbo en la Nova Mondo, nun la ĉefurbo de Dominika Respubliko
- 1532: Unuiĝo de Bretonio al Francio: reĝo de Francio Francisko la 1-a alligis la feŭdon Bretonio al Francio
- 1578: Dum la batalo de tri monarkoj en Afriko portugala reĝo Sebastiano la 1-a malaperis - dinastio Aviso ĉesis ekzisti post la morto de Henriko la 1-a
- 1651: Trupoj de Grandprinclando Litovio konkeris Kievon
- 1666: Dua angla-nederlanda milito: marbatalo de North Foreland (Kent) komenciĝis - gajnita de angla ŝiparo sekvan tagon
- 1687: Ivan Mazepa iĝis gvidanto de ukrainaj maldekstradnepraj kozakoj
- 1693: Ĉampanjo: franca benediktano Dom Perignon inventis ŝaŭmvinon ĉampano
- 1704: Milito de hispana sukcedo: Ĝibraltaro estis okupita de angla armeo (laŭ gregoria kalendaro uzata en Hispanio)
- 1708: Hungario: liberecbatalo de Rákóczi kontraŭ Habsburga monarkio fiaskis
- 1770: Aŭstralio: James Cook eknomis malkovritan beston kanguruo
- 1782: Volfgango Amedeo Mozarto nuptis kantistinon Constanze Weber
- 1783: Kataklisma erupcio de Monto Asama, unu el la plej aktivaj vulkanoj en Japanio, mortigis ĉirkaŭ 1 400 homojn kaj pliigis malsategon, rezultigante pluajn 20 000 mortojn
- 1783: En Georgijevsk estis subskribita Traktato de Georgijevsk inter Rusia Imperio kaj Kartvela reĝlando iĝanta rusia protektorato
- 1789: Komence de la Franca revolucio de 1789 dumnokte la privilegiitaj sociaj tavoloj rezignis de siaj privilegioj
- 1812: Franca invado al Rusio: apud Smolensk kuniĝis armeoj de Michael Andreas Barclay de Tolly kaj Pjotr Bagration
- 1836: En Moskva Kremlo oni sokle starigis Caro-sonorilon
- 1854: Flago de Japanio estis establita kiel oficiala flago por flirti ferdeke de japanaj ŝipoj
- 1870: Armeo de la Reĝlando Prusio invadis Alzacon
- 1879: Alzaco kaj Loreno iĝis teritorioj de Germanio
- 1883: En Martin fondiĝis Matica slovenská, Nacia Kultura Instituto de Slovakio
- 1897: En Hispanio oni trovis damon de Elĉo, skulptaĵon de iberoj datitan inter la 5-a kaj 4-a jarcento a.K.
- 1903: Pio la 10-a iĝis papo
- 1905: Argentina futbalklubo Estudiantes de La Plata fondiĝis
- Unua Mondmilito
- 1914: Germana Imperiestra Regno invadis Belgion atakante Lieĝon, reage Britio ultimatis kaj deklaris militon al Germanio - mara blokado de Germanio komenciĝis; Woodrow Wilson deklaris neŭtralecon de Usono en la milito; germana armeo eniris Kalisz - sekvis neatenditaj amasaj reprezalioj, dekkelktaga sistema pripafo de artilerio, pafmortigado kaj subbruligoj, pro kio 95% da konstruaĵoj de la Malnova Urbo falis kaj restis 5 el 70 mil loĝantoj - rompo de la 4-a konvencio de Hago, la militkrimon priskribis pola verkistino Maria Dąbrowska; en Lvovo fondiĝis Asocio por Liberigo de Ukrainio kun Dmitro Doncov
- 1916: Liberio deklaris militon al Germanio; Danio vendis al Usono Virgulininsulojn
- 1919: En Budapeŝton eniris armeoj de Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio por likvidi Hungaran Sovetrespublikon
- 1919: Muzeo Rodin malfermiĝis en Parizo - unu el la plej popularaj en Francio, post Luvro, Versailles kaj Musée d'Orsay
- Soveta-Pola Milito
- 1920 Ruĝa Armeo iranta al Berlino tra la "kadavro de blanka Pollando", kaj pretiĝanta eniri Varsovion, kunveturigis Provizoran Revolucian Komitaton de Pollando (nova regopovo por poloj), kies gvidantoj Feliks Dzerĵinskij, Julian Marchlewski kaj Feliks Kon ordonis ruslingve plenumendaĵon ne nur sur la terenoj de nova Pola Soveta Respubliko, sed ankaŭ sur aparte menciitaj terenoj de Litovio, Belorusio, Ukrainio, Volinio kaj Podolio: ĉiujn danĝerulojn por socialisma revolucio en Pollando, ĉiujn reprezentantojn de la pola granda burĝaro kaj nobelaro, ĉiujn konatajn de sia simpatio al blankaj poloj aresti kaj direkti al koncentrejoj — bolŝevikoj enkondukis gulagojn sur la eŭropan kontinenton jam en 1918
- 1920: En Bytom oni fondis Silezian Asocion de Piedpilko kun la sidejo en Katowice - unu el 16 vojevodiaj
- 1922: En okupata de bolŝevikoj Buĥara emirlando mortfalis turka militisto kaj gvidanto de Junaj Turkoj Enver Paŝao
- 1924: Dua Pola Respubliko: armita soveta taĉmento nokte atakis urbon Stołpce (nun en Minska regiono) pafmortigante 7 policanojn kaj urban oficiston kun prirabo de terorigitaj loĝantoj
- 1936: Ĉefministro de Grekio Ioannis Metaxas enkondukis krizostaton
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj pafmortigis en Firlej (nun urba kvartalo) 10 personojn alveturigitajn de malliberejo en Radom; Nord-Afrika kampanjo: itala armeo de Abisinio eniris al Brita Somalio
- 1941: Germana polico en Varsovio organizis surstratan kaptadon de komercantoj, kiuj ne havis oficialan permeson; sovetaj regopovoj liberigis de malliberejo Lubjanka polan brigadan generalon Władysław Anders, kiu en interparolo kun Lavrentij Berija eksciis, ke la polaj regopovoj indikis lin kiel komandanton de la kreota Pola Armeo en Sovetunio; Orienta Fronto: en Ukrainio armeoj de la Sud-Okcidenta Fronto evakuiĝis de Kirovograd
- 1942: Pola Rezistomovado: en distrikto Lublin germanoj konstatis intensan disvolvon de partizana movado; en Varsovio aperis skolta konspira dusemajnrevuo "Drogowskaz" (Vojmontrilo); germana 4-a Kirasita Armeo tra rivero Aksaj atakis nord-orienten
- 1943: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto ne malpli ol dekkelkajn personojn kun supozata juda nacieco, kaj en Gralewo 10 virojn pro onidira bruligo de sekal-stoko; Volini-Galicia genocido: taĉmento de ukraina polico pafmortigis en Lipno (proksime al Jędrzejów) 16 personojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Włoszczowa pripafis germanan trajnon kun soldatoj, kaj batalis kontraŭ ĝendarmaro kaj polico; Sovetunio: partizana grupo de generalo Sidor Kovpak frakasis germanan garnizonon en Delatyn (Ivano-Frankivska provinco)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): unua periodo de ĉi tiu insurekcio finiĝis kun konkero de 6 kvartaloj, sed poloj ne sukcesis akiri pontojn kaj fervojajn stacidomojn; Skolta Kampa Poŝto kreiĝis en la tuta liberigita urbo (averaĝe oni liveris po 3-6 mil leteroj); unuafoje tri polaj aviadiloj de Royal Air Force sukcesis ĵeti helpon al batalanta Varsovio super la Hebrea tombejo de Varsovio kaj la Tombejo Powązki en Varsovio; por subpremi la ribelon estis taskigita generalo de Waffen-SS Erich von dem Bach-Zelewski - komenciĝis serioj da pogromoj en la kvartalo Ochota (kun rabo kaj seksperfortoj), kies ĉefa kaŭzinto estis Brigado de SS RONA (Rusa Liberiga Popola Armeo) sub komando de Bronisław Kaminski kaj Oskar Dirlewanger - entute pereis 10 mil de ĝiaj loĝantoj; la plej eminenta en juna generacio soldato-poeto Krzysztof Kamil Baczyński estis pafmortigita de germana kaŝpafisto; sovetaj regopovoj trovis apud Lublin radiostacion de la Enlanda Armeo; en Kielce-regiono grupiĝo de EA batalis kontraŭ germanoj en vilaĝo Ceber — 40 germanoj pereis, 109 iris al mallibero; Ruĝa Armeo konkeris Sędziszów Małopolski kaj Mielec — kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis duan sovetan okupadon; Carl Gustaf Emil Mannerheim iĝis prezidento de Finnlando; usona 8-a Aviada Armeo atakis eksperimentan centron Peenemünde produktantan raketojn V-2 - oni ĵetis 466 tunojn da bomboj; en Amsterdamo Anne Frank kun sia familio estis arestita de Gestapo
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: partizanaj taĉmentoj de kapitano Antoni Heda kun du aliaj liberigis nokte de la 4-a/5-a en Kielce 600 malliberigitojn
- 1947: Pollando: en komunista Armea Juĝejo en Varsovio komenciĝis montra proceso surbaze de falsigitaj dokumentoj pri spiona agado de ĉefredaktoro de "Gazeta Ludowa” (Popola Gazeto), kaj de unu pastro kaj estinta komunista funkciulo
- 1950: Premiero de la usona filmo Bulvardo de la sunsubiro de Billy Wilder
- 1956: Barato: apud Mumbajo unua azia nuklea reakciujo ekfunkciis
- 1964: Afrikusona Civilrajta Movado: 3 batalantoj pri civilrajtoj estis trovitaj murditaj en Misisipio post ilia malapero la 21-an de junio
- 1964: Vjetnama milito: en Usono Nacia Sekureca Agentejo false asertis, ke usona destrojero estis atakita la duan fojon de nordvjetnamaj ŝipoj en la Vjetnama golfo, pro kio Usona kongreso rezoluciis pri uzo de milita forto
- 1965: Kukinsuloj (Insularo Cook), ricevas staton de memstara administrado, libere ligitaj kun Novzelando
- 1967: Unua muzikalbumo The Piper at the Gates of Dawn de Pink Floyd aperis
- 1969: Reĝlando Libio: reĝo Idris abdikis
- 1972: Italio: atako al nafto-dukto farita de Nigra septembro en San Dorligo della Valle
- 1974: San Benedetto Val di Sambro: 12 personoj pereis en bomba atenco farita de italaj novfaŝistoj kontraŭ rapidega trajno inter Romo kaj Munkeno
- 1975: Japana Ruĝa Armeo prenis 52 ostaĝojn en ambasadejoj de Svedio kaj Usono en ĉefurbo de Malajzio - Kuala-Lumpuro, postulante de la japana registaro liberigon de 5 arestitaj membroj
- 1979: Francesco Cossiga iĝis ĉefministro de Italio
- 1983: Bettino Craxi kiel unua socialisto iĝis ĉefministro de Italio
- 1983: Supera Voltalando: Thomas Sankara per puĉo iĝis prezidento
- 1984: Supera Voltalando ŝanĝis nomon al Burkino
- 1995: Jugoslavaj Militoj: Kroata Armeo iniciatis Operacon Ŝtormo sub gvido de generalo Ante Gotovina - la lastan gravan batalon de Kroata Sendependiga Milito kaj la plej grandan eŭropan terbatalon ekde la dua mondmilito
- 1998: Ĉinio: kontraŭinundaj digoj kaj bulvardoj laŭlonge de Jangzio disfalis: 2000 mortigitoj kaj pli ol 100 000 vunditoj
- 2005: Ferenc Mádl iĝis prezidento de Hungario
- 2007: Kosmoesploro: NASA direkte al Marso lanĉis kosmosondilon Fenikso, kiu trovis tie akvon
- 2009: La plej alta montpinto de karibia ŝtato Antigvo-Barbudo - Boggy Peak (402 m) - estis alinomita al Mount Obama
- 2013: Siria enlanda milito: batalo de Salma (gubernio Latakia) komenciĝis - dum du semajnoj 400 personoj pereis, en tio duono murdita de fanatikaj islamanoj
- 2017: Video-filmeto al kanto Despacito ekfuroregis jutube - kiel unua en la historio de YouTube atingis 3 miliardojn da vidaĵoj (al la kanto de portorika artisto Luis Fonsi)
- 2020: Pollando: en Krakovo apud la holmo al Tadeusz Kościuszko okazis solena inaŭguro de la sidejo de komandejo de la 5-a Korpuso de Usona Terarmeo, ekgvidata de poldevena armea generalo John Kolasheski
- 2020: Eksplodoj en Bejruto: rezulte de la eksplodo de 3 mil da tunoj de amonia nitrato en havena magazeno 218 personoj pereis kaj pli ol 7,5 mil vundiĝis, ĉiu 10-a loĝanto de la ĉefurbo de Libano restis sen tegmento super la kapo, duono de libananoj vivas lime de malriĉeco (pro enmigrintoj kaj manko de registaro)
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 162 tago de rusa agreso: Pasinttage 30 lokoj en Ukrainio estis pripafitaj, 16 personoj pereis, kelkdeko estis vundita; el komuniko de ukraina ĝenerala akuzistejo rezultas, ke ĝis nun rusoj faris 26 465 krimojn, en tio 25 473 havas ligon kun la rompo de kutimoj kaj rajtoj de la milito, 73 - kun planado, preparado kaj komenco de agresa milito, 27 kun milita propagando, kaj 892 estas aliaj krimoj; ukrainoj detruis komandejon de 22-a Armea Korpuso de Nigramara floto de Rusio en Ĉornobajivka (pereis 31 personoj); instruistino de la angla el Penza kondamnita al 5 jaroj da mallibero pro eldiro pri la milito; en arbaro de Kieva provinco estis trovitaj 7 viroj suspektitaj pri flankataka agado; en Torecko rusoj pripafis bushaltejon - 8 personoj mortigitaj, 4 estas vunditaj
- Mondreago: Estona registaro decidis forigi ĉiujn sovetajn monumentojn (200 ĝis 400); Tvitero de RIA Novosti estis blokita en EU kaj Britio; Amnestio Internacia raportis pri la milito — prezidanto de Ukrainio kondamnis ties selektecon kaj tion, ke la kulpon transmetas de la kaŭzinto al ties viktimo; Kremlo verkas manlibron por amaskomunikiloj — la milito estas "moderna ukraina konflikto", ekzemple Rusio defendas "fratajn naciojn" kaj "estas flanke de premataj personoj"; Kanado rekomencis instrui ukrainajn soldatojn — sendas 225 instruktorojn al Britio; Usono transdonos al WHO preskaŭ 2 mln da dolaroj por apogo de ukraina sanservo; regopovoj de Berlino ne konsentis ekspozicii detruitan rusan armilaron — pli frue montris ĝin Kievo, Varsovio, Vroclavo, Poznań kaj Prago; laŭ enketo 2/3 de la loĝantoj de la plej grandaj 12 polaj urboj engaĝiĝis helpi al ukrainaj rifuĝintoj
- 2023: Du ukrainaj senpilotaj boatoj atakis bazon de rusa mararmeo apud Novorossijsk — damaĝita granda militŝipo; rusoj devigas skipon de Zaporiĵa Nuklea centralo akcepti rusan civitanecon minacante per reprezalioj; korpoj de laŭvicaj 44 soldatoj estis alvenigitaj al Ukrainio; laŭ Sekurec-Servo de Ukrainio Rusio planas provokon en naftorafinejo de Mazir por altiri belorusan armeon al la milito; ukraina armeo trarompis sude en kelkaj lokoj unuan defendlinion kaj ŝoviĝis al la meza
- Mondreago: En Pollando estis arestita beloruso kiel la 16-a porrusa spiono; julie Putin subskribis rekordan nombron de sekretaj dekretoj – 62% de dokumentoj ne estis publikigitaj, plejparte ili koncernis distingojn de veteranoj, ankaŭ postmorte; dum 5 monatoj kontraŭsankcia Armenio pli ol 3-foje pligrandigis sian eksporton al Rusio; juĝejo en Moskvo verdiktis 19 jarojn da mallibero por Aleksej Navalnij — Britio alvokas al tuja liberigo, Usono kondamnis Rusion
- 2019: La 92-a SAT-Kongreso komenciĝis en Katalunio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1521: Urbano la 7-a, papo, inkviziciisto, mortinta post 12 tagoj pro malario, nekronita (m. 1590)
- 1707: Johann August Ernesti, germana filologo kaj teologo (m. 1781)
- 1719: Johann Gottlob Lehmann, germana mineralogo kaj geologo, kunmalkovrinto de kromio kaj kunfondinto de stratigrafio (m. 1767)
- 1755: Rodrigo de Sousa Coutinho, portugala politikisto kaj politika verkisto (m. 1812)
- 1783: Domingo Caycedo, kolombia politikisto, vicprezidanto de Granda Kolombio kaj de la Respubliko de Nova Granado (m. 1843)
- 1792: Percy Bysshe Shelley, angla poeto, reprezentanto de la romantismo, rete legebla en esperanto (m. 1822)
- 1792: Edward Irving, skota kleriko, viziulo kaj mistikulo, konsiderata antaŭulo de karisma movado (m. 1834)
- 1802: Ludwika Śniadecka, pola nacia agantino en Turkio (m. 1866)
- 1804: Karl Friedrich Hermann, germana klasika filologo kaj arĥeologo (m. 1855)
- 1805: William Rowan Hamilton, irlanda matematikisto kaj fizikisto, konata de la Hamiltona principo (m. 1865)
- 1839: Calixto García, kuba generalo, gvidanto de kontraŭhispanaj ribeloj (m. 1898)
- 1844: Ilja Jefimoviĉ Repin, rusia pentristo, membro de la komunumo Peredviĵniki (m. 1930)
- 1855: Géza Nagy, hungara arkeologo kaj etnografo (m. 1915)
- 1859: Knut Hamsun, norvega Nobelpremiita verkisto (m. 1952)
- 1866: János Drumár, hungara verkisto kaj muzikhistoriisto (m. 1922)
- 1871: Jeanne Flourens, franca komercistino, membrino de Lingva Komitato, Esperanto-verkistino, aŭtorino de esperantlingva komedio La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto (m. 1928)
- 1879: Dózsa Szilágyi M., hungara, rumania hungara pastro (m. 1949)
- 1880: Jerzy Loth, pola geografo, etnografo, rektoro, sporta aganto, fondinto de Rotario-Klubo, esploristo de Ameriko kaj Afriko, plurjara prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (m. 1967)
- 1880: Domokos Gyallay, hungara ĵurnalisto (m. 1970)
- 1884: Béla Balázs, hungara verkisto (m. 1949)
- 1886: Ernst Polak, aŭstra literaturkritisto, ĵurnalisto kaj literaturagento (m. 1947)
- 1892: Domokos Sipos, hungara verkisto, poeto, oficisto (m. 1927)
- 1891: Margit Makay, hungara aktorino (m. 1989)
- 1896: József Lengyel, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1975)
- 1899: Joan Font i Giralt, kataluna pastro, partoprenanto de UK 1909, aktivulo de Katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE, redaktoro kaj eldonisto de la revuo "Espero Katolika", prezidanto de kelke da Floraj Ludoj en Katalunio, dum UK 1931 gajnis konkurson iĝante oratoro, murdita (m. 1936)
- 1900: Elizabeth Bowes-Lyon, reĝino de Britio, edzino de Georgo la 6-a (m. 2002)
- 1901: Louis Armstrong, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto kaj kantisto (m. 1971)
- 1903: Ferenc Heves, hungara ĵurnalisto kaj publicisto (m. 1973)
- 1904: Witold Gombrowicz, pola verkisto, reprezentanto de ekzistadismo kaj postmodernismo, konata de la romano Ferdydurke (m. 1969)
- 1904: József Trózner, hungara komponisto, dirigento (m. 1989)
- 1909: Eva Kemlein, germana fotistino (m. 2004)
- 1909: Saunders Mac Lane, usona matematikisto, kunkreinto de la teorio de kategorioj (m. 2005)
- 1912: Raoul Wallenberg, sveda arkitekto, entreprenisto, diplomato, malaperinto, justulo inter la popoloj (m. 1947)
- 1912: Aleksandr Daniloviĉ Aleksandrov, soveta kaj rusia matematikisto, fizikisto, filozofo kaj montogrimpisto (m. 1999)
- 1917: Karl Wlaschek, aŭstra entreprenisto, pianisto, miliardulo (m. 2015)
- 1917: Janka Bryl, belorusa verkisto, parlamentano de Belorusa SSR (m. 2006)
- 1921: Herb Ellis, usona ĵaz-gitaristo, virtuozo de elektra gitaroj (m. 2010)
- 1924: György Szabad, hungara historiisto, politikisto (m. 2015)
- 1925: Ryszard Kossobudzki, pola soldato de Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio (m. 2012)
- 1928: Flóra Kádár, hungara teatra kaj filma aktorino, voĉoaktoro (m. 2003)
- 1929: Jaser Arafat, palestina politikisto, aktivulo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino, Nobelpremiita prezidento de Palestina aŭtonomio, murdita (m. 2004)
- 1931: Kazimierz Świtoń, pola sindikatisto, kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj silezia "Solidareco", kunkreinto de Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio, parlamentano (m. 2014)
- 1935: Árpád Hudy, rumania hungara ĵurnalisto kaj lingvisto, publikiginta interalie en "Korunk"
- 1935: József Kolumbán, rumania hungara matematikisto, redaktoro de "Matematikai és Fizikai Lapok"
- 1936: Assia Djebar, alĝeria romanverkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino, feministino (m. 2015)
- 1937: Péter Korniss, hungara fotisto, fotoraportisto, fotoartisto
- 1942: Éva Katona, hungara aktorino
- 1943: Ulrich Lins, germana historiisto, politika sciencisto, japanologo kaj esperantisto, estrarano de TEJO, kunradektoro de "Kontakto", vicprezidanto de UEA, aŭtoro de La danĝera lingvo kaj kunaŭtoro de Esperanto en Perspektivo
- 1947: Moufida Tlatli, tunizia filmreĝisorino kaj ministro (m. 2021)
- 1953: Stanisław Pyjas, pola studento, opoziciisto, kies murdo estigis Studentan Komitaton de Solidareco, amiko de Bronisław Wildstein (m. 1977)
- 1960: José Luis Rodríguez Zapatero, ĉefministro de Hispanio
- 1961: Barack Obama, prezidento de Usono 2009-2017
- 1962: Csaba Várhelyi, rumania hungara kemiisto
- 1963: Keith Ellison, usona politikisto, la unua islamano en la Usona Kongreso
- 1965: Fredrik Reinfeldt, ĉefministro de Svedio, plurjara membro de la Parlamento de Svedio
- 1965: Thomas Pusch, germana kuracisto, psikoterapiisto kaj fakulo pri Valdorfa pedagogio, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj TEJO-estrarano, redaktoro de "GEJ-Gazeto", "Koncize" kaj "TEJO Tutmonde", kontribuinta al Pasporta Servo kaj "Kontakto", ĉeforganizanto de Internaciaj Seminarioj, kunfondinto de BEMI, membro de teatra esperantlingva grupo Kia koincido, vikipediisto
- 1974: Daniel Lariko Golden, hungara filologo, denaska Esperanto-parolanto, filo de Bernard Golden, prezidanto de Hungara Esperanto-Junularo, komisiito pri seminarioj de TEJO, ĝenerala sekretario de IJK 1999
- 1975: András W. Kovács, rumania hungara historiisto
- 1981: Meghan Markle, usona aktorino edziniĝinta al Princo Harry
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 785: Al-Mahdi, la tria abasida kalifo
- 1060: Henriko la 1-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1008)
- 1265: Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester), nobelo de Anglio kaj Francio kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 3-a (Anglio) (n. 1208)
- 1306: Venceslao la 3-a, ĉeĥa, pola kaj hungara reĝo (n. 1289)
- 1378: Galeazzo la 2-a Visconti, reganto de Milano (n. 1320)
- 1526: Juan Sebastián Elcano, eŭska navigisto, kiu unuafoje ĉirkaŭnavigis la terglobon (n. 1476)
- 1578: Sebastiano la 1-a, reĝo de Portugalio, nepo de Johano la 3-a (n. 1554)
- 1598: William Cecil, Lordo Burghley, angla politikisto, konsilanto de Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. 1520)
- 1753: Gottfried Silbermann, germana konstruisto de orgenoj (n. 1683)
- 1770: Johann Gottfried Gregorii, germana pastoro, historiisto, geografo (n. 1685)
- 1788: Johann Wilhelm Baumer, germana mineralogo kaj kuracisto (n. 1719)
- 1849: Anita Garibaldi, brazila edzino de Giuseppe Garibaldi, heroino de la du mondoj (n. 1821)
- 1859: Johano Maria Vianney, ankaŭ konata kiel “la Pastro de Ars”, franca paroĥestro, sanktulo, patrono de paroĥestroj (n. 1786)
- 1865: William Edmondstoune Aytoun, skota verkisto kaj juristo, retorikisto (n. 1813)
- 1873: George Armstrong Custer, usona militisto kontraŭbatalanta indianojn (n. 1839)
- 1875: Hans Christian Andersen, dana verkisto, aŭtoro de fabeloj (n. 1805)
- 1900: Isako Levitan, rusa pentristo, fondinto de t.n. pentra ĝenro "pejzaĝo de agordo" (n. 1860)
- 1908: Radoje Domanoviĉ, serba verkisto kaj satiristo (n. 1873)
- 1912: Leopold Elb, germana esperantisto, membro de Lingva Komitato, kunlaboranto de Akademiaj Korektoj pri Universala Vortaro (n. 1856)
- 1914: Hubertine Auclert, franca feministino kaj sufrageto (n. 1848)
- 1922: Enver Paŝao, turka politikisto kaj militisto, gvidanto de Junaj Turkoj respondeca pri la Armena genocido (n. 1881)
- 1927: Eugène Atget, franca fotisto dokumentinta dum 40 jaroj Parizon (n. 1857)
- 1930: Siegfried Wagner, germana komponisto, dirigento kaj reĝisoro (n. 1869)
- 1931: Otto Güthling, germana klasika filologo, pedagogo kaj teologo (n. 1853)
- 1936: Mavro Ŝpicer, kroata majoro el Zagrebo, pioniro de Esperanto, eldoninto de antologieto Kroataj Poeziaĵoj, tradukisto de la nacia hero-eposo La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ (n. 1862)
- 1940: Vladimir Ĵabotinskij, juda cionista gvidanto, ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de Juda Legio (n. 1880)
- 1941: Mihály Babits, hungara poeto, publicisto kaj tradukisto de la generacio Nyugat (n. 1883)
- 1944: Krzysztof Kamil Baczyński, pola poeto-soldato, aŭtoro de pli ol 500 poeziaĵoj, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio (n. 1921)
- 1948: Mileva Marić, serba matematikistino kaj fizikistino, edzino de Albert Einstein (n. 1875)
- 1957: Washington Luís, prezidento de Brazilo, eseisto (n. 1869)
- 1959: József Révai, hungara stalinista politikisto (n. 1890)
- 1971: Georg Maurer, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1907)
- 1977: Ernst Bloch, germana marksista filozofo (n. 1885)
- 1978: Irén N. Sebestyén, hungara lingvistino (m. 1890)
- 1978: Lilja Brik, soveta skulptistino kaj filma reĝisorino (n. 1891)
- 1989: Elemér Ilyés, hungara historiisto pri Transilvanio (n. 1919)
- 1992: František Tomášek, primaso de Ĉeĥio apoginta Ĉeĥoslovakan revolucion en 1989, persekutita de komunistoj (n. 1899)
- 1992: Lorjak, franca reklamfotisto, filmisto kaj verkisto, pioniro de Esperanto-filmo, kies Angoroj estis unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto, en kiu ĉefrolantoj estis aktoroj de la Internacia Arta Teatro, eldonita sur vidbendo de LF-koop, ankaŭ konata de la romanoj Neologisme kaj Regulus (n. 1912)
- 1996: Adonis González Meana, hispana esperantisto, vicprezidanto de Astura Esperanta Asocio, vicsekretario de Hispana Esperanto-Federacio (n. 1927)
- 1997: Jeanne Calment, franca centjarulino (n. 1875)
- 1998: Nikolaj Lozgaĉev, rusa esperantisto, poeto, kanzonisto kaj tradukisto, interesiĝanta pri esperanta slango kaj ligita kun samizdata literatura almanako "Sezonoj", kunlaboranto de "Literatura Foiro" kaj "Ondo de Esperanto", unua prezidanto de Ruslanda Esperanto-Asocio (n. 1957)
- 1999: Rodney Ansell, aŭstraliano de makiso (n. 1953)
- 2005: János Dani, rumania hungara arkivisto, historiisto (n. 1923)
- 2005: Iván Szabó, hungara politikisto, financa ministro de Antall-registaro (n. 1934)
- 2014: Andrzej Grzębowski, pola esperantisto, direktoro de turisma agentejo Esperantotur, prezidanto de Monda Turismo, organizinto de la Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (n. 1942)
- 2017: Bogusław Wolniewicz, pola filozofo kaj logikisto, spertulo pri Ludwig Wittgenstein (n. 1927)
- 2020: Frances E. Allen, usona komputika sciencistino, okupiĝanta pri tradukiloj, paralela komputado, kreanta programlingvojn kaj sekurecajn kodojn por Nacia Sekureca Agentejo, unua virino gajninta premion Turing (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Memoro de Sankta Johano Maria Vianney, franca sacerdoto
- Slovakio: Tago de Matica slovenská, 1863
- Burkino: Tago de Revolucio
- Nacia tago sur la Kukinsuloj (Insularo Cook)
- Internacia Solidarec-Tago kun Civitana Socio de Belorusio kaj Movado pri Homrajto
- Monda Tago de Infanoj Senkulpe Viktimaj de Agresoj
- Libano: Memorigo pri la Eksplodoj en Bejruto, 2020
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 4-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.