Assia Djebar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Assia Djebar
Assia Djebar.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de junio 1936 (1936-06-30)
en Ĉerĉelo
Morto 6-an de februaro 2015 (2015-02-06) (78-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Francio, Alĝerio
Alma mater Supera normala lernejo
Profesio lingvisto, reĝisoro, profesoro, tradukisto, verkisto, historiisto
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Malek Alloula
v  d  r
Information icon.svg

Assia DJEBAR (arabe: آسيا جبار ) estas la plumnomo de Fatima-Zohra Imalayen (naskita en la 4-a de aŭgusto 1936 en Ĉerĉelo proksime de Alĝero, mortinta en la 6-a de februaro 2015[1] en Parizo), estis alĝeria romanverkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino.

Ŝi estis konata por sia feminisma sinteno kaj ŝia politika sinteno estis virulente kontraŭ-patriarka kaj implicite kontraŭ-kolonia. Djebar estis konsiderita kiel unu el la plej elstaraj kaj influaj verkistinoj de Norda Afriko. Ŝi membriĝis al la Franca Akademio en la 16.6.2005, la unua virino el la Magrebo. Por la tuta verkaro estis aljuĝita al ŝi en 1996 la Neustadt Internacia Premio pro Literaturo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Assia Djebar originas el familio berberlingva. Ŝi estis kreskigita en Ĉerĉelo, malgranda havenurbo proksime de Alĝero. La patro estis edukisto, instruanta la francan lingvon. Djebar frekventis privatan loĝlernejon en Blida, kie ŝi estis unu el nur du knabinoj. Ŝi studis ĉe la Kolegio de Blida, mezlernejo en Alĝero, kie ŝi estis la nura islamano en sia klaso.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1957, ŝi publikigis sian debutan romanon, La Soif. Timante la malaprobon de sia patro, ŝi uzis la plumnomon Assia Djebar. Alia libro, Les Impatients sekvis la venontan jaron. Ankaŭ en 1958, ŝi kaj Ahmed Ould-Rouïs geedziĝis (poste divorcis).

En 1962, Djebar publikigis Les Enfants du Nouveau Monde kaj sekvis en 1967 Les Alouettes Naïves. Ŝi reedziniĝis en 1980, tiam al la alĝeria poeto Malek Alloula.

En 1985, Djebar publikigis L'Amour, la fantasia kie ŝi plurfoje deklaris sian ambivalencon ĉirkaŭ lingvo, koncerne sian identigon kiel okcidente klera, alĝeria, feminisma, islama intelektulino, koncerne sian rolon kiel reprezentanto por alĝeriaj virinoj same kiel por virinoj ĝenerale.

En 2005, Djebar estis akceptita en la Franca Akademio, prestiĝa institucio kies tasko estas zorgi pri la heredaĵo de la franca lingvo. Ŝi estis ankaŭ profesorino pri franclingva literaturo en Novjorko.

Premioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1996: Neustadt Internacia Premio por Literaturo
  • 1997: Yourcenar-premio
  • 2000: Friedenspreis des Deutschen Buchhandels

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Subskribo de la verkistino

La verkoj de ŝi tradukitis en 21 lingvoj.

  • La Soif, romano (1957)
  • Les Impatients, romano (1958)
  • Les Enfants du Nouveau Monde, romano (1962)
  • Les Alouettes naïves, romano (1967)
  • Poèmes pour l'Algérie heureuse, poeziaĵoj (1969)
  • Rouge l'aube, teatraĵo (1969)
  • Femmes d'Alger dans leur appartement, noveloj (1980)
  • L'Amour, la fantasia, romano (1985)
  • Ombre sultane, romano (1987)
  • Loin de Médine, romano (1991)
  • Vaste est la prison, romano (1995)
  • Le Blanc de l'Algérie, rakonto (1996)
  • Ces voix qui m'assiègent: En marge de ma francophonie, eseo (1999)
  • La Femme sans sépulture, romano (2002)
  • La Disparition de la langue française, romano (2003)
  • Nulle part dans la maison de mon père, romano (2007)
Filmoj
  • La Nouba des femmes du Mont Chenoua (1978)
  • La Zerda ou les chants de l'oubli (1982)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonco de la morto ĉe orf.at

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]