Prĵemislidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Přemyslidoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Ĉeĥio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Unetica kulturo
Boii
Markomanoj
Mezepoko
Grandmoravia imperio
Přemyslidoj
Landoj de Krono ĉeĥa
Mezepoko
Husanaj bataloj
Jogajlidoj
Habsburgoj
Habsburga epoko
Habsburga monarkio
Tridekjara milito
Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario
Unua mondmilito
Ĉeĥoslovakio
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio
Dua mondmilito
Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
Soveta invado
Velura revolucio
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko
Ĉeĥa Respubliko
Disfalo de Ĉeĥoslovakio
Eŭropa Unio
Portalo pri Ĉeĥio
v  d  r
Information icon.svg
Princa blazono de Prĵemislidoj

La prĵemislidoj - ĉeĥe Přemyslovci - estis ĉeĥa princa kaj reĝa dinastio kunigita kun la komencoj de ĉeĥa ŝtato. Laŭ dinastia přemyslida mito, kiu prezentis ŝtatan ideologion de ĉeĥa princlando en frue gotika periodo, la fondintoj de la dinastio estis Přemysl la Plugisto kaj Libuše. La unua dokumentita prĵemislido estis Bořivoj la 1-a, kiu estis ekde la jaro 874/875 edzo de Ludmila, filino de princo de pŝovanoj (laŭ Kosmas) aŭ de serbia princo (pli nova historiografio), avino de Sankta Venceslao. Eble komence de la 880-aj jaroj Bořivoj akceptis bapton de sankta Metodo, li transloĝigis sian sidejon el Levý Hradec ĝis Prago, li fondis la Pragan burgon kaj la unuan katolikan preĝejon. Tio evidente estis kaŭzo de kontraŭprĵemislida ribelo kaj al regado de Mojmíridoj ankaŭ en Bohemio. En la jaro 895 la potencon akiris denove la prĵemislidoj, ĉifoje en persono de Spytihněv la 1-a kaj poste de Vratislav la 1-a. Pri sekurigita pozicio de la prĵemislidoj atestas la fakto, ke anstataŭ siaj neplenaĝaj filoj povis ekpreni regentan regadon Drahomíra, vidvino post Vratislav. En la 10-a jarcento la potenco de la prĵemislidoj firmiĝis pere de sanktvenceslaa kulto. Ilia sinjorujo disvastiĝis el Bohemio en la teritorion de la eksa Grandmoravia regno (Krakovia princlando, Slovakio, Moravio). En la 10-a kaj la 11-a jarcentŝanĝoj konkeris plimulton de tiu ĉi teritorio armeo de la polaj piastidoj, sed la prĵemislidoj retenis la regadon en Bohemio. Daŭra profito por Bohemio estis Moravio, kiu ekde tiu tempo komune kun Bohemio kreis bazon de la landoj de la Ĉeĥa krono.

La prĵemislida ŝtato karakteriziĝis per granda grado de centraligo kaj spite al ĉiuj bataloj je trono ĝi retenis la tutecon. Nek ekzistado de diversaj apanaĝoj malhelpis tion, nek intervenoj de la Sankta Romia Imperio. La surtronigitaj ĉeĥaj regantoj estis sole aldone konfirmataj de la germana imperiestro kaj tiu ĉi dono en feŭdon havis sole simbolan karakteron. Dum Vratislav la 2-a, Vladislav la 2-a kaj fine Přemysl Otakar la 1-a la regantaj prĵemislidoj estis ĉeĥaj reĝoj. La privilegioj de ĉeĥaj regantoj estis en la jaro 1212 disvastigitaj per Ora buleo sicila. Sekvanteco al la trono devene direktis sin per principo sinjoreco, pli malfrue realiĝis principo de primogenituro. En la 13-a jarcento la prĵemislida ŝtato fariĝis kulmine feŭda monarĥio. La prĵemislidoj disvastigis sian sinjorujon en aŭstriajn landojn (Přemysl Otakar la 2-a), ĝis Pollando (Venceslao la 2-a) klaj fine ankaŭ ĝis Hungario (Venceslao la 3-a). La dinastio formortis post morto de Venceslao la 3-a en la jaro 1306. La ĉeĥa nobelaro agnoskis kiel heredantinojn de la Krono filinojn de Venceslao la 2-a, precipe needziniĝintan Eliška Přemyslovna, nome Elizabeta de Bohemio. La heredaĵo de la ĉeĥa trono transiris kun ŝi al la Luksemburganoj. Apuda branĉo de la prĵemislidoj regis en Opava princlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]