Spytihněv la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spytihněv (apartigilo)
Spytihněv la 1-a
Reganto de Bohemio
Regado ?-915?
Antaŭulo Bořivoj la 1-a (Svatopluk la 1-a)
Sekvanto Vratislav la 1-a
Persona informo
Spytihněv I.
Naskiĝo ĉ. 875
Morto 915
en Prago
Tombo Church of the Virgin Mary vd
Religio slava Kristanismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Bořivoj la 1-a vd
Patrino Ludmila de Bohemio vd
Gefratoj Vratislav la 1-a vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Spytihněv la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 875, mortis 915) estis reganto de Bohemio el la dinastio Přemyslidoj, la pli aĝa filo de Bořivoj la 1-a kaj lia edzino sankta Ludmila. Kiam mortis lia patro, li ankoraŭ ne estis matura, sekve precize nekonata parto de Bohemio pasigis mallongan tempon sub rekta regado de grandmoravia princo Svatopluk la 1-a.

La ekregado de la juna Přemyslido sur princa trono proksimume tempe akordas kun la morto de la plej fama reganto de Granda Moravio eble en jaro 895. Poste la naskiĝanta bohemia ŝtato forligis sin de Granda Moravio kaj komencis akcepti influon de orientfranka regno, precipe de Bavario. Bohemio fordependiĝis de Granda Moravio, sed jam en la jaro 895 Spytihněv kun pluaj bohemiaj regantoj estis devigitaj agnoski la superecon de Bavario kaj plej probable ankaŭ subalternan rilaton al eklezia diocezo en Regensburg. Tial laŭ la latina liturgio li estis la unua kristana reganto en Bohemio, malgraŭ ke baptita (de la ĉefepiskopo Metodo) estis jam lia patro Bořivoj la 1-a.

Dum la regado de Spytihněv la 1-a la tuta plato de la altaĵo super la rivero Vltava, kie lia patro konstruigis preĝejeton de Maria La Virgulino, estis ĉirkaŭita de defenda baro kaj estiĝis ĉi tie princa palaco. Tiel estis fondita bazo de Praga burgo, kien transloĝiĝis la princo el Levý Hradec. Prago iĝis la centro de la naskiĝanta ĉeĥa ŝtato.

Spytihněv estas versimile ankaŭ fondinto de la grupo de fortikaĵoj, ĉirkaŭantaj la devenan přemyslidan sferon de influo (t.n. princan gentan patrimonion). Temas pri la fortikaĵoj Tetín, Libušín, Budeč, Mělník, Stará Boleslav kaj Lštění. Por tiuj ĉi fortikaĵoj estas komuna la distanco de la centra Praga burgo (25 – 34 km), simile elektita loko kaj konstruado kaj ankaŭ la maniero, kiel ili estas menciataj en skribaj fontoj – ĉiam duavicaj kontraŭ Praga burgo. El ĝi kaj aliaj fortikaĵoj en la meza Bohemio komencis přemyslidaj regantoj mastrumi ĉirkaŭajn regionojn. Iom post iom ili subigis la lokan loĝantojn kaj devigis ilin pagi impostojn.

Edzino de Spytihněv estis probable virino altombigita kelkajn jarojn post lia morto en lian kripton en Praga burgo sub la planko de preĝejo de Maria La Virgulino, kies orelringoj devenas el maksimume la unuaj dekoj de la 10-a jarcento. Pri iliaj eblaj gefiloj oni scias nenion.