Saltu al enhavo

Prapatro Čech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prapatro Čech
legenda figuro
legendary progenitor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Verko Legend about forefather Czech
Informoj
Sekso vira
Gefratoj LechRus
vdr
Josef Mathauser: Čech sur la monto Říp

Prapatro Čech (prononco [Ĉeĥ], laŭ sistemo IFA [ˈtʃɛx], latine Boemus, pole Czech, litove Bohemas) estas laŭlegenda prapatro de la ĉeĥoj. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Lech kaj Rus gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Same laŭlegende li en 644 vidis tian novan vivregionon de la monto Říp kaj sekve tie fondis la ŝtaton Bohemio, ĉeĥe nomatan Čechy.