Tagmezulino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Briefmarke Sorbische Sagen - Mittagsfrau und Nochtenerin.jpg
Germana poŝtmarko el 1991 kiu prezentas soraban legendon pri tagmezulino

Tagmezulino (pole Południca; bulgare, ruse kaj serbe Полудница; ĉeĥe Polednice; slovake Poludnica) estas laŭ slava mitologio malica demonofeino ĉasanta tiujn, kiuj malatente restis tagmeze en kampo.

Al tagmezulinoj ŝanĝiĝis animoj de tiuj virinoj, kiu mortis dum aŭ tuj post geedziĝo. Al renkontitoj ili solvigis malfacilajn enigmojn kaj de la respondo dependis la sorto de la demandito. Ili mortigis aŭ vundis siajn viktimojn, sufokis falĉistojn dormantajn en kampoj kaj forkaptis infanojn, kiuj ludis rande de kampoj.

Tagmezulinoj prezentiĝis kiel junaj knabinoj aŭ maljunulinoj, tre palaj, vestitaj blanke, kun longaj malordaj haroj. Surdorse ili portis sakojn en kiujn metis la kaptitajn infanojn. Enmane ili kutime tenis falĉilon, falĉiletonbastonon, per kiu ili turmentis la viktimojn.

Verŝajne slavoj opiniis ankaŭ, ke la alvenon de tagmezulino anoncis malgranda somera trombo, kreiĝanta dum varmaj tagoj antaŭ ŝtormo. La trombo aperas abrupte, atingas kelkmetran alton kaj post nelonge malaperas. Oni ankaŭ opiniis, ke se dum sunoplena, varmega kaj senventa vetero tigoj de grenoj moviĝis, oni devis eskapi la kampon por eviti atakon de tagmezulino.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]