Kikimoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Kikimoro". La bildo de la rusa pentristo Ivan Bilibin

Kikimoro (ruse кикимора) en slava mitologio estas malica (plejofte) ina spirito de domo. Ŝi estas konata precipe en la Rusa Nordo. Ŝi aperas en la imagaĵo de malgranda hida malrekta maljunulino, vestita en vestaĉo. Oni kredis ke kikimoro ekloĝas en la domoj, konstruitaj en "malpura" loko (ekzemple, kie sinmortiginto estis entombigita). Kikimoro damaĝas mastrumon kaj maltrankviligas loĝantojn. Rare ŝi povas helpi mastrinon (baki panon, purigi vazaron ktp.).

Fojfoje oni opinias ke kikimoro aperas antaŭ la morto de iu de familianoj. Ŝi eliras el la kelo aŭ ploras, aŭgurante la malfeliĉon.

Oni ankaŭ kredis ke kikimoro estas la edzino de domspirito.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Эллис Лак, 1995. Стр. 222-223.