Bjeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bjeso
Informoj
Eble sama chort • imp • diablodemonoBeso
vdr

Bjeso - en popolaj kredoj de slavoj prozopopeo de precize ne difinita malbona fantomodemono de malbono. En slava popola demonologio la ideoj pri besoj ŝanĝiĝis sub la influo de kristana traditio, proksimiĝante al la imago de diablo. Tamen popolaj kredoj havas multe da specifaj trajtoj.

"Maljuna bjeso". La bildo desegnita de la rusa poeto A. S. Puŝkin

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto bjeso devenas de praslava lingvo: "bĕsъ" kaj de hindeŭropa pralingvo: "bboidh", kiu signifas "kaŭzanta timon".

Imago kaj popolaj kredoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ slavaj popolaj kredoj bjesoj vivas en arbaroj, marĉoj kaj akvaj profundaĵoj. Ili eblas eniri homojn kaj konduki ties agadojn. Krom tio bjesoj gardas kriptajn en tero trezorojn.

Oni povas nomi diversajn mitologiajn rolulojn "besoj" (ekzemple, en Ukrainio "kampa bjeso" havas signifon kampspirito, en serbaj kaj bulgaraj legendoj besoj estas gigantoj, en Pollando la vorto "bjeso" povas signifi "malbona spirito aspektanta kiel alta homo kun grandegaj piedoj", "malbona spirito en besta aspekto").[1] Ankaŭ en Pollando oni eĉ opinias ke ekzistas "blankaj besoj" de la "supra mondo" kaj "malbonaj besoj" de la "subtera mondo".[2] En tiu ĉi okazo la vorto "bjeso" evidente signifas "spirito, dajmono". Do, la imago de bjeso en slava mitologio estas sufiĉe nebula kaj malklara.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь: В 5 тт. (Под ред. Н.И. Толстого). Т. 1. М.: 1995. Стр. 165-166.
  2. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь: В 5 тт. (Под ред. Н.И. Толстого). Т. 1. М.: 1995. Стр. 166.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]