Slavoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Slavo)
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la slavaj lingvoj en Eŭropo

Slavoj estas komuna nomo por ano de iu el tiuj hindeŭropaj gentoj, kiuj parolas slavajn lingvojn, t.e. lingvojn evoluintajn el la praslava lingvo.

Multaj hungaroj, rumanoj kaj aŭstroj estas slavidoj, kvankam ili parolas neslavan lingvon.

La praslavoj loĝis inter la riveroj Vistulo kaj Dnepro kaj en la unuaj jarcentoj post Kristo disiris tra Eŭropo kaj miksiĝis kun la lokaj etnoj.