Elboslavoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
rekonstruo de slava komerca ŝipo en Oldenburg (Holstinio)
Sclavinia, Germania, Gallia kaj Roma (personigoj de slavoj, ĝermanoj, gaŭloj kaj romianoj) honorigas imperiestron Oto la 3-a kaj portas donacojn, miniaturo ĉirkaŭ la jaro 1000

La elboslavoj estis grupoj da okcidentaj slavoj, kiuj ekde la mezo de la 6-a jarcento en pluraj migraj ondoj de la antaŭa vivregiono en partoj de la nunaj ŝtatoj Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio penetris norden en partojn de la nuna orienta kaj norda Germanio. Ili vivis precipe en la proksimeco de la rivero Elbo kaj pro tio ricevis sian nomon. La unua migra ondo estis triboj, kiuj de oriente pasis la riveron Odro, kaj aliaj triboj, kiuj de sudoriento laŭlonge de la Elbo penetris ĝis la riveroj Saale kaj ĝis la pejzaĝo Havelland norde de la rivero Havel. La venintoj el oriento certe kontribuis al la kreo de la abodritoj, ebloslava tribaro en la nuna Meklenburgo kaj orienta Holstinio, kaj de la slavaj setlejoj ĉe la riveroj Havel kaj Spree en la nuna regiono Brandenburgio.

Ekde la fino de la 6-a kaj dum la 7-a jarcento la triboj de Luzacio kaj la veletoj (setlantaj en la nunaj Antaŭpomerio kaj norda Brandenburgio) venis al la nuna nordorienta Germanio. Konstituiĝis pluraj elboslavaj triboj, inter ili la soraboj en Luzacio, la havelanoj kaj veletoj en Brandenburgio kaj la abodritoj en Meklenburgo. Iom izolite sur la insulo Rügen de la balta maro vivis la raneoj, kaj ankoraŭ pli okcidente la vagroj en Holstinio, kaj la drevanoj en la regiono de Luneburgo. La slavaj kulturoj en nordorienta Germanio foje titoliĝis foje Elboslaboj, sed foje ankaŭ vendoj aŭ polaboj.

La plej okcidenta konata princa rezidejo estis la vagra setlejo Starigard respektive ĝermane Aldinburg (ambaŭ formoj signifas "malnova burgo") ĉe la balta maro, el kiu evoluis la nuna urbo Oldenburg en Holstinio; la loko estis grava elboslava komercejo por negocaj rilatoj al la saksa urbo Hamburgo kaj al la vikinga setlejo Haithabu. La najbaraj rilatoj en la nordo de Germanio ne ĉiam estis pacaj. En la 9-a kaj 10-a jarcentoj Hamburgo plurfoje atakiĝis, en 1066 Haithabu estis elrabita fare de la slavoj, en la 11-a jarcento la slava komerca urbo Vineta (kies situo ĉe la marbordo de la nuna Antaŭpomerio ne plu ekzakte lokigeblas) estis neniigita. [1]

slava digo en Oldenburg (Holstinio)

Sub la imperiestro Oto la 1-a komenciĝis la kristanigo de la nordokcidentaj slavoj pere de la ĉefdiocezoj Magdeburgo kaj Hamburgo. Diocezoj ekestis en Oldenburg, Merseburg, Meißen, Zeitz (en 1028 translokigita al Naumburg (Saale)), Brandenburg kaj Havelberg.

Post kiam la slava sanktejo Rethra en vintro 1068/69 estis detruita, la sanktejo Jaromarsburg ĉe la kabo Arkona sur la insulo Rügen transprenis ties rangon kiel pagana elboslava kultejo, ĝis ankaŭ tiu lasta signifa sanktejo en 1168 detruiĝis fare de la kristanaj danoj sub la reĝo Valdemaro la 1-a alianciĝintaj kun la duko de Saksio, Henriko la Leono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helmold von Bosau: Slawenchronik (orig. um 1170). Ausgewählte Quellen zur deutschen Geschichte des Mittelalters (germane: "Slava kroniko, origine ĉirkaŭ la jaro 1170; elektitaj fontoj pri la germana historio de la mezepoko"); Freiherr vom Stein-Gedächtnisausgabe. Volumo XIX. 4-a eldono. Darmstadt 1983